Rozalia de Palermo
Sankta | ||
Rozalia de Palermo | ||
---|---|---|
Sankta Rozalia, videblas dekstre, antaŭ Sankta Maria sur pentraĵo de Antoon van Dyck
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1130 en Palermo | |
Morto | 1166 en Palermo | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Profesio | ||
Okupo | ermito vd | |
Sanktulino | ||
Festotago | 15-a de julio, 4-a de septembro | |
Patroneco | Palermo | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Rozalia estas itala sanktulino, virgulino de Romkatolika Eklezio. Ŝi estas patrono de Palermo (ankaŭ en komunumoj en Venezuelo).
Ŝi naskiĝis en Palermo en 1130, kaj mortis en 1166 apud Palermo en Monto Pellegrino.
Ŝi devenis el grafa familio. Baldaŭe ŝi apartenis al kortumo. Ŝi ricevis monton Pellegrino, kie ŝi pentofaris en kaverno. Rozalia aĝis 16, kiam okazis pesto en Palermo kaj ŝi tuj helpis al la malsanuloj, poste ŝi revenis al la kaverno. Ŝi mortis sola kiel ermito. Laŭ legendo ŝi estis kondukita al la kaverno fare de du anĝeloj. Sur la kavernomuron ŝi skribis " Mi, Rozalia - filino de Sinibald, Reganto de Rozoj kaj Quisquina - decidis vivi en tiu kaverno por la amo de sinjoro Jesuo Kristo. "
En 1623 Rozalia aperis antaŭ malsanulino supozeble pro pesto, ŝi sanigis la malsanulinon kaj ŝi diris: pilgrimadu al kapelo sur monto Pellegrino. La virino plenumis ĝin en la sekva jaro. Tiam la sanktulino denove aperis kaj montris sian tombon. Baldaŭe oni ekzamenis la restaĵojn en la ĉerko. Oni portis ostojn de Rozalia al Palermo por procesio.
La festotago estas aranĝita ĉiun jaron la 15-an de julio. (La pli malgranda festotago okazas la 4-an de septembro.) Ĝi daŭre estas grava socia kaj religia okazaĵo en Palermo.
En Hungario post la mezepoko oni petis helpon de Rozalia kontraŭ pesto.
Kelkaj preĝejoj aŭ kapeloj dediĉitaj (ankaŭ) al Sankta Rozalia:
- Kapelo de Sankta Roĥo (Budapeŝto)
- Kapelo de Sankta Rozalia (Esztergom)
- Kapelo de Sankta Rozalia (Szeged)
- Kapelo de Sankta Roĥo (Dunaföldvár)
Fontoj
- hungare
- hungare Arkivigite je 2013-03-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Angla vikipedio