Vilma Bognár
Vilma Bognár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bognár Vilhelmina Júlia |
Naskiĝo | 10-an de julio 1841 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | 3-an de junio 1904 (62-jaraĝa) en Józsefváros |
Mortokialo | Diabeto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Ignác Bognár |
Frat(in)oj | Adél Bognár (en) kaj Friederike Bognár |
Edz(in)o | Sándor Balázs (verkisto) (1862–1887) |
Okupo | |
Okupo | kantisto voĉa instruisto verkisto |
Vilma Bognár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bognár Vilma estis hungara operkantisto, (soprano). Ŝia patro estis Ignác Bognár, ŝia edzo estis Sándor Balázs (verkisto) (ŝia geedziĝa nomo estis laŭ la hungaraj kutimoj Balázs Sándorné).
Vilma Bognár [1] naskiĝis la 5-an de oktobro 1845 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), ŝi mortis la 3-an de junio 1904 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).
Biografio
Vilma Bognár komence ricevis kantistajn lecionojn hejme. Ŝi aĝis nur tri, kiam ŝi ricevis jam rolon en Nacia Teatro de Pest. La sekva, kvazaŭ plenaĝa rolo okazis en 1860 kun sukcesoj, tial en la sekva jaro ŝi estis ano de la Nacia Teatro. En 1862 ŝi edziniĝis, poste la geedza paro vojaĝis al Milano, kie ŝi lernis kantoteknikon de en:Francesco Lamperti. Iom poste ŝi lernis kantadon en Vieno de en:Matteo Salvi. Post lernado ŝi kantis en kortega operejo de Hanovro. Ĝis 1883 ŝi estis ano de la Nacia Teatro, tamen kun oftaj interrompoj. Ŝi kantadis ankaŭ en pluraj germanaj uboj, en Amsterdamo kaj Roterdamo. Ŝi naskis filinon, kiu mortis juna, krome ŝia edzo mortigis sin. Pro la tragedioserio ŝi retiriĝis en 1883 kaj ŝi fondis kantolernejon, kie ŝi instruis. Ŝi kontribuis verketojn.
Elektitaj roloj
- Ignác Bognár: A fogadott leány ― Mari
- Gusztáv Böhm: A debreceni bíró ― Mácsik Klára
- Károly Huber: A víg cimborák ― Regina
- Giacomo Meyerbeer
- Les Huguenots ― Valentine
- Robert le Diable ― Alice
- L'Étoile du Nord ― Catherine
- Ambroise Thomas
- Mignon ― Philine
- Hamlet ― Ophélie
- Giuseppe Verdi: Rigoletto ― Gilda
- La geedziĝo de Figaro - Susanna
- Faŭsto - Margit
- Don Giovanni - Donna Elvira
Elektitaj verkoj
- Emilia (romaneto)
- A megfagyott gyermek (novelo)
- A generális (novelo)
Fontoj
- Németh Amadé: A magyar opera története a kezdetektől az Operaház megnyitásáig. Budapest, 1987. Zeneműkiadó. (ISBN 9633306302)
- Péterfy Jenő zenekritikái. Összeáll. ... Wilheim András. Budapest, 2002. Kortárs Könyvkiadó. (ISBN 9639297364)
- hungarlingva biografio kun foto (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 3-a punkto)
- hungarlingva biografio