Saltu al enhavo

Andoro Malnova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andoro Malnova
katalune Andorra la Vella, hispane Andorra la Vieja, france Andorre-la-Vieille
urbo
Vido al la urbo
Flago
Oficiala nomo: Andorra la Vella
Lando Andoro Andoro
Duoninsulo Iberio
Montaro Pireneoj
Kvartaloj La Margineda, Santa Coloma
Memorindaĵo Preĝejo de Sankta Coloma
Rivero Valira
Situo Andoro Malnova
 - alteco 1 023 m s. m.
 - koordinatoj 42° 30′ 00″ N 01° 30′ 00″ O / 42.50000 °N, 1.50000 °O / 42.50000; 1.50000 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 1 409 m s. m.
Areo 12,0 km² (1 200 ha)
Loĝantaro 22 615 (2014)
Denseco 1 884,58 loĝ./km²
Fondo 9-a jarcento
Urbestro Marc Pons Martell

() (ekde )

Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo AD500
Situo enkadre de Andoro
Situo enkadre de Andoro
Situo enkadre de Andoro
Situo rilate al Francio
Situo rilate al Francio
Situo rilate al Francio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Andorra la Vella
Retpaĝo: www.andorralavella.ad
Map

Andoro Malnova (katalune Andorra la Vella, Andorra la Belja) estas la ĉefurbo de Andora Princlando kaj unu el la sep paroĥejoj konsistigantaj tiun landon (12 km² kaj 20 724 loĝantoj en 2002), estante la plej malgranda kaj la plej loĝata samtempe. Ĝi situas en la kunfluiĝo de la riveroj Valira d'Orient kaj Valira del Nord, kie la nova naskiĝanta rivero ricevas la simplan nomon la Valira, je 1 013 m da altitudo. Andoro Malnova formas, kune kun Escaldes-Engordany urbego enhavanta 40 000 loĝantojn aranĝitaj laŭlonge de la tiu rivero.

La ĉefa industrio estas turismo, malgraŭ ke ankaŭ komerco kaj bankoj elstaras ĉar en Andoro ne estas rektaj impostoj. Ankaŭ oni tradicie produktas tabakon --la antaŭa ĉefa motoro de la Andora ekonomio.

La plej grava konstruaĵo de la urbo estas la Domo de la Valo (katalune Casa de la Vall, la Kaza de la Valj), fortikaĵo konstruita dum la 16-a jc, sidejo de Ĝenerala Konsilio de Andoro (katalune el Consell General, el Konselj' Ĝeneral') la Andora parlamento aktiva ekde 1702. La paroĥa preĝejo estas dediĉita je Sankta Estefano. Ĝi enhavas romanikajn absidon kaj sonorilturon konstruitajn dum la 11-a jc. Sude de la urbo-centro estas la interesa antaŭromanika preĝejo de Sankta Coloma kun cilindra sonoril-turo.

Vido al preĝejo el Saint-Estève en la malnova kvartalo de Andoro Malnova el placo en Centre de Congrossos
Monumento por la konstitucio

La urbo estis nomita unufoje en la konsigraj aktoj de la katedralo de la Seu d'Urgell (ĉefurbo de la suda kataluna regiono) okazinta en la jaro 839. Andoro Malnova estas la ĉefa urbo de la Princlando de 1278, kiam la grafo de Fois kaj la episkopo katalune Urgell, Urĵelj' signis interkonsenton (traktaton) nomitan Pareatge, pro kio ambaŭ senjoroj kunregis Andoron ekde tiam.

La jaron 1978 Escaldes-Engordany disiĝis el Andoro Malnova estigante novan paroĥejon (provinco).

En 1993, la unua konstitucio de la lando estigis parlamentan demokration kun tri sendependaj potencoj (ekzekutiva, leĝo-dona kaj juĝa) kies sidejoj staras en la ĉefurbo: La parlamentejo havas la nomon Casa de la Vall ("Domo de la Valo").

Andoro Malnova celis esti la sidejo de la Vintraj olimpikoj de la jaro 2010, la 21-aj de la moderna olimpika historio, kiuj fine okazis en Vankuvero (Kanado).

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]