Konkoputo (Vajmaro)
La Konkoputo (germane: Muschelbrunnen) troviĝas ĉe Schwansee-strato en Vajmaro, Germanujo.
Detaloj
[redakti | redakti fonton]Sub la meza konko kiu nomdonis por la puto estas leono-kapo grimaca kiel gargojlo. Flanke videblas sobennaĝantaj delfenoj similantaj drakonon ties vostoj kunruliĝas kiel volutoj. Malsupre ĉe la piedo de la pelvo estas hunda trinkloko.
Laŭ Hans-Joachim Leithner staris la puto ekde 1821/22 antaŭ la Mario-pordego, ekde 1847 ĉe la iama Stieden-antaŭurbo ĉe la Stein-domo kaj post 1857 je Schwansee-strato ĉe la domo nr 5 (frajtaĵpostejo). En niaj tagoj ĝi admireblas je Schwansee-strato ĉe la uesta fino de la suda muro de Schwansee-naĝejo tuj antaŭ la angulo je Hersfelder-strato.[1] Laŭ Leithner estis la kreinto Dornberger laŭ komisio de la supera konstruisto Clemens Wenzeslaus Coudray.[2] Aliaj asertas ke la puto kreitis en la jaro 1847-a fare de Dornberger danke al monrimedoj el fondaĵo de Maria Pavlovna Romanova[3][4] La ĉi-lastajn indikojn oni pli konfidas ke la opinio de Leithner. Ĉar Dornberger estis ŝtonskulptada majstro en Bad Berka verŝajnas tre ke oni uzis berka-an grejson ankaŭ por la Konkoputo.
Kiel kvazaŭ ĉiuj publikaj putoj vajmaraj temas ankaŭ ĉi-tie pri tuboputo ĉerpante akvon el la arbareto Rabenwäldchen. Restaŭrado faritis en 1971 fare de Kurt Stiefel.[5]
Post la alilikigo disde Ackerswand oni metis "rekompence" antaŭ la Stein-domo en 1857 alian puton kies kreon komisiis ankaŭ fondaĵo Maria Pavlovna Romanova.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- https://www.weimar-lese.de/sehenswuerdigkeiten/brunnen/muschelbrunnen/
- Putara pa'go municipa
- Weimarer Brunnen auf Weimarer-Brunnen.de
- Pri putoj ĉe Weimar-Lese
- Günter Golling ĉe YouTube
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hans-Joachim Leithner: Von Brunnenstuben, Röhrenfahrten und Wasserleitungen, den historischen und jüngeren Brunnen in Weimar, memeldono, 2018, Gutenberg Druckerei Weimar (WeimarWissen, Der Weimarer Brunnenschatz), 201.
- ↑ Malklaras tamen kiel Coudray rajtis fari tian mendon. En jena monografio pri Coudray ĉi prie silentiĝas - Rolf Bothe: Clemens Wenzeslaus Coudray: 1775–1845; ein deutscher Architekt des Klassizismus, Köln; Weimar; Wien: Böhlau, 2013, ISBN 978-3-412-20871-4.
- ↑ "Muschelbrunnen", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 315.
- ↑ https://www.weimar-lese.de/sehenswuerdigkeiten/brunnen/muschelbrunnen/
- ↑ Gerd Seidel, Walter Steiner: Baustein und Bauwerk in Weimar (= Ständige Kommissionen Kultur der Stadtverordnetenversammlung Weimar und des Kreistages Weimar-Land in Zusammenarbeit mit dem Stadtmuseum Weimar (Hrsg.): Tradition und Gegenwart). Weimarer Schriften. Heft 32. Weimar 1988, ISBN 3-910053-08-4, p. 82 kaj p. 91/noto 66. Dum la restaŭro oni malŝparis Cotta-sabloŝtonon.
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Muschelbrunnen in Weimar en la germana Vikipedio.