Sahara cipreso
Sahara cipreso | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Cupressus dupreziana A.Camus 1926 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La sahara cipreso (Cupressus dupreziana), loka nomo Tarut, estas tre malofta konifera arbo, indiĝena en la montaro de Tasilin-Aĝer en centra Saharo, sudorienta Alĝerio, kie ĝi konstituas unikan populacion de arboj, centojn da kilometroj for de iuj ajn aliaj arboj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas nur 233 ekzempleroj de tiu ĉi endanĝerigata specio, la plej granda altas ĉirkaŭ 22 metrojn. La plimulto estas tre maljuna, taksita aĝi pli ol 2 000 jarojn, kun tre malmulte da junigado kaŭze de kreskanta dezertiĝado de la Saharo. Precipitaĵo totalas ĉirkaŭ 30 mm jare. La plej granda arbo nomiĝas Tin-Balalan. Oni pensas ke ĝi estas la plej maljuna tarut, kun cirkonferenco de 12 metroj ( aŭ 36 futoj ). Tiu ĉi palearktisa specio diferencas de la parenca mediteranea cipreso (Cupressus sempervirens) pri sia multe pli blua foliaro kun blanka rezina makulo sur ĉiu folio, la plej malgrandaj ŝosoj ofte estante platigitaj al unu solan ebenon. Ĝi ankaŭ havas pli malgrandajn strobilojn, nur 1.5-2.5 cm longaj. La atlasa cipreso (Cupressus atlantica) estas pli simila, kaj iuj aŭtoroj konsideras ĝin kiel vario de la sahara cipreso (C. dupreziana var. atlantica ).
Verŝajne kiel rezulto de siaj izolado kaj malgranda populacio, la Sahara cipreso evoluisme estas disvolvinta unikan reproduktan sistemon de vir-seksa apomikso, ĉe kiu la semoj tute estiĝas el la genetika enhavo de la polenoj. Ne ekzistas genetika kontribuo de la ineca "parenco", kiu nur provizas per nutraĵo (Pichot et al., 2000). La atlasa cipreso ne havas tiun saman karakterizon.
Enkondukado ekster la origina arealo
[redakti | redakti fonton]Okaze la sahara cipreso estas kultivata en suda kaj okcidenta Eŭropo, parte por ex situ genetika konservado, sed ankaŭ kiel ornama arbo.
Internacia Arboreto estas starigita en Kanbero, (Aŭstralia Ĉefurba Teritorio), Aŭstralio, en kiu oni estas plantonta arbarojn de maloftaj aŭ endanĝerigataj specioj el ĉiuj partoj de la mondo. Unu el tiu arbaroj estis dediĉata al Cupressus dupreziana kaj 1 300 de arboj estis plantataj en la jaro 2007.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- angle Conifer Specialist Group (1998). Cupressus dupreziana var. dupreziana. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 10 June 2006. Listed as Critical (CR A2c, C1 v2.3)
- angle Stewart, P.J. 1969. Cupressus dupreziana, threatened conifer of the Sahara. Biological Conservation 2: 10-12.
- angle Pichot, C., Fady, B., & Hochu, I. 2000. Lack of mother tree alleles in zymograms of Cupressus dupreziana A. Camus embryos. Ann. For. Sci. 57: 17–22. Full article (pdf file) Arkivigite je 2004-11-16 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Pichot, C., El Maátaoui, M., Raddi, S. & Raddi, P. 2001. Surrogate mother for endangered Cupressus. Nature 412: 39.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Gymnosperm Database: Cupressus dupreziana Arkivigite je 2008-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Arboretum de Villardebelle - photos of trees in the Sahara
- angle A Cypress in the Sahara Arkivigite je 2012-03-03 per la retarkivo Wayback Machine