4-a de junio
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 4-a de junio estas la 155-a tago de la jaro (la 156-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 210 tagoj restas.
Je la 4-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 774: Karolo la Granda konkeris Pavion
- 1039: Henriko la 3-a iĝis rego de Germanio
- 1055: Papo Viktoro la 2-a kunvokis en Florenco sinodon de episkopoj, kiun krom 120 episkopoj partoprenis la imperiestro
- 1133: Papo Inocento la 2-a eldonis buleon Sacrosanta Romana, kiu agnoskis estrecrajton de magdeburga ĉefepiskopejo super planataj polaj diocezoj en Pomerio
- 1294: Litovoj sub gvido de grandprinco Vytėnis atingis Łęczyca, kie ili bruligis murzonitan urbon, konstruitan de pola princo
- 1365: Arles: Karolo la 4-a kroniĝis kiel reĝo de Burgonjo
- 1391: Pogromo de judoj en Sevilo - miloj estis murditaj kaj transvivinta plimulto baptiĝis
- 1411: Reĝo Karolo la 6-a atribuis monopolon al pretigo de ŝafofromaĝo rokforto al loĝantoj de Roquefort-sur-Soulzon
- 1487: Taĉmentoj de tronpretendanto Lambert Simnel alvenis de Irlando al Anglio, kie la 16-an de junio ili estis frakasitaj de la reĝo Henriko la 7-a
- 1500: Kievo estis liberigita de ĉiuj komercaj devoj laŭ la Magdeburga juro
- 1584: Walter Raleigh fondis sur insulo unuan anglan kolonion en Nordameriko - apud bordo de la nuna Norda Karolino
- 1615: Sieĝo de Osako: soldataro de ŝoguno Tokugawa Ieyasu konkeris post sieĝo Osakan burgon
- 1629: Nederlanda ŝipo Batavia frakasiĝis apud la okcidenta Aŭstralio - inter 341 personoj 301 sukcesis atingi ĉirkaŭajn insulojn
- 1652: Dua tago de la masakro de ĉirkaŭ 3500 mil polaj militkaptitoj post la batalo de Batoh - laŭ ordono de ukraina hetmano Bohdan Ĥmelnickij
- 1666: Parizo: premiero de la komedio La mizantropo de Molière
- 1719: Granda Nordia Milito: venko de rusa ŝiparo super la sveda en mara batalo apud Osel
- 1760: Elpelo de la Akadianoj: plantistoj el Nov-Anglio alvenis por postuli teron en Nov-Skotio (Kanado), forprenitan de akadianoj
- 1783: Unua publika montro de varmaerbalono, konstruita de fratoj Montgolfier
- 1783: En Sibiu reĝo Jozefo la 2-a eldonis dekreton abolante devojn de la servutulo kaj garantiante personan liberecon en Hungario
- 1792: Kapitano de Reĝa Mararmeo George Vancouver anoncis Puĝetan Fjiordon en Pacifika nordokcidento apartenanta por Britio
- 1794: Brita armeo konkeris Portoprincon sur Haitio
- 1896: Henry Ford finis Kvarciklon Ford, sian unuan benzinmovitan aŭton, kaj sukcese ĝin testis
- 1802: Regno de Sardio: reĝo Karlo Emanuelo la 4-a de Savojo abdikis favore al sia frato Viktoro Emanuelo la 1-a de Savojo
- 1814: Franca Ĉarto de 1814 de Ludoviko la 18-a ekvalidis
- 1817: Imperiestro Francisko la 1-a konfirmis statuton de la Fondaĵo Ossolineum, fondita en Lvovo de pola grafo, verkisto, historiisto kaj tradukisto Józef Maksymilian Ossoliński
- 1848: Partoprenantoj de Slava Kunveno kolektiĝis ĉe la statuo al Sankta Venceslao sur Praga Ĉevala Merkato, la hodiaŭa Venceslaa Placo, kie solena meso estis celebrita en la malnovslavlingva liturgio
- 1878: Otomana Imperio vendis insulon Kipro al Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
- 1887: Malfermo de la Pasteur-Instituto en Parizo
- 1911: Romo: sur Kapitolo oni inaūguris Vittorianon - monumento honore al la reĝo de unuiĝinta Italio, kun la Tombo de la Nekonata Soldato
- 1912: Masaĉuseco kiel unua usona subŝtato enkondukis minimuman salajron
- 1913: Emily Davison, aktivulo de virina balotrajto en Britio, estis mortige vundita kiam ŝi estis piedpremita de la ĉevalo de reĝo Georgo la 5-a ĉe Epsom-Derbio
- 1917: Unua disdono de la usona Premio Pulitzer - i.a. en kategorio de ĵurnalismo pro la gazeto "Novjorka Mondo"
- Unua mondmilito
- 1916: Brusilov-ofensivo komenciĝis — la plej granda ofensivo en Galicio kontraŭ la Centraj Potencoj
- 1917: Georgo la 5-a enkondukis Ordenon de Brita imperio; laŭ iniciato de Roman Dmowski prezidento de Francio Raymond Poincaré dekretis pri kreo de la Pola Armeo en Francio (t.n. Blua Armeo komandota de Józef Haller)
- 1920: Surbaze de la Trianona traktato Hungario perdis 71% de sia teritorio kun aliro al maro kaj 63% de la loĝantaro - Karpata Rutenio transiris al Ĉeĥoslovakio
- 1921: Tria Silezia Ribelo: germanaj taĉmentoj komencis kontraŭofensivon konkerante Koźle-Port, Kłodnica kaj Kędzierzyn, nunaj kvartaloj de Kędzierzyn-Koźle
- 1923: Gulago: unuaj malliberuloj alvenis al la Solovecaj insuloj, kie estis kreita unu el la unuaj sovetiaj puntendaroj
- 1926: Pollando: Ignacy Mościcki iĝis prezidento (la lasta en la Dua Pola Respubliko)
- 1936: Léon Blum iĝis ĉefministro de Francio
- 1938: Francio: la 3-a Futbala Mondpokalo komenciĝis
- 1939: Holokaŭsto: regopovoj de Usono malpermesis akcepti vaporŝipon Saint Louis kun 963 judaj rifuĝintoj el Tria Regno - ili poste plejparte pereis en germanaj koncentrejoj
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: germana polico pafmortigis en Biała Podlaska 80 kaj en Celiny (proksime al Będzin) 19 personojn; Orienta Fronto: plurtaga evakuo de Brita Ekspedicia Korpuso kaj partoj de franca kaj belga armeoj de Dunkirko al Britio finiĝis - dum la diurno evakuiĝis 26 175 personoj, frumatene francaj ariergardoj retiriĝis al la haveno ne trovante transportilojn, evakuoplano rompiĝis; je la 9.00 germanoj okupis la havenon prenante al mallibero 40 mil francajn kaj belgajn soldatojn; fino de la operaco "Dinamo": 848 ŝipoj estis uzitaj por evakuo de 338 226 personoj, en tio 123 mil francoj; savo de 85% de Brita Ekspedicia Korpuso, preskaŭ sen armiloj, kaj ĉ. 30% francoj
- 1941: Politika Buroo de la Komunista Partio de Sovetunio akceptis dekreton de Konsilio de Popolaj Komisaroj pri transformo de la 238-a infanteria divizio de la Ruĝa Armeo, restanta en Meza Azio, al divizio konsistanta nur el poloj kaj pollingvanoj
- 1942: Germana polico pafekzekutis en apudvarsovia arbaro 50 malliberulojn alveturigitajn de malliberejo Pawiak kaj po 15 judojn en Maków Mazowiecki, Mława, Mielec, kaj 11 en Słomniki; dum deportado de judoj el geto en Krakovo estis pafmortigita de germanoj Mordeĥaj Gebirtig, poeto de la jida lingvo, kantisto kaj aktoro; japana admiralo Ĉuiĉi Nagumo ordonis atakon al Midvejinsuloj - Batalo de Midway komenciĝis; Ĉina Fronto (Ĝjangŝjio): japanoj konkeris Fuĝoŭo; Hispanio subskribis komercan pakton kun Italio, kaj Britio pakton kun Belgio
- 1943: Operaco Tannenberg: germanaj Sonderdienst kaj Ordnungspolizei en polaj vilaĝoj Krajno Pierwsze (proksime al Kielce) murdis 28 vilaĝanojn, kaj en Nasiechowice (proksime al Miechów) unue ekzekutis elektitojn laŭ sia listo, kaj poste, pro ilia fuĝado, arestis ĉirkaŭ 70 personojn (en tio 16 infanojn) kaj mortpafis ilin apud arbaro - komenco de la ekzekuto laŭ Speciala Kapt-ordona Libro de Poloj; pola ĉefministro en ekzilo informis publike pri eksplodo de ribelo en Varsovia geto; en Argentino okazis militista puĉo
- 1944: Gestapo pafmortigis en distrikto Żywiecki ne malpli ol 5 personojn alveturigitajn de Maków Podhalański; en koncentrejo Aŭŝvico mortis pro malsatego Bronisław Czech, pola skiisto, trifoja olimpika ĉampiono; post batalo de Monte Cassino usona 5-a Armeo de Armitaj Fortoj de Usono eniris Romon sen batalo, kvankam granda parto de germana 14-a Armeo retiriĝadis norden; germana submarŝipo U-505 estis kaptita de usonanoj apud Kaboverdo kune kun la libroj de ĉifroj - Enigma, la unua el 4 germanaj submarŝipoj konservitaj ĝis nun
- 1945: Egiptio: en Kairo komenciĝis kunsidoj de Araba Ligo pro eksplodo de bataloj en Sirio kaj Libano
- 1945: Pola generalo Tadeusz Komorowski omaĝe al generalo Stanisław Maczek donis al la urbo Haren, troviĝanta en la pola okupacia zono en Germanio, la novan nomon Maczków, kiu validis ĝis 1948
- 1946: Juan Domingo Perón iĝis prezidento de Argentino
- 1948: Pollando: la plej bona pola flug-aso dum la Dua Mondmilito, Stanisław Skalski, estis arestita de sekreta servo kaj akuzita pri spionado favore al Britio kaj Usono, psike kaj korpe torturita
- 1956: Litovio: Bildgalerio estis malfermita en la Arkikatedralo Baziliko de Vilno
- 1960: Nekonato murdis 3 dekkelkjarulojn kaj unu vundis, kiuj ripozis en tendaroj apud la lago Bodominjärvi en suda Finnlando
- 1965: Senato de la subŝtato Kalifornio reĵetis projekton pri ties disdivido laŭ montlimo
- 1970: Tongo sendependiĝis (de Unuiĝinta Reĝlando)
- 1974: Grandaj Ligoj de Basbalo: Cleveland Indians promociis Ten Cent Beer Night, sed devis forlasi la ludon al Texas Rangers pro tumultado de ebriaj adorantoj
- 1979: Joe Clark iĝis ĉefministro de Kanado
- 1979: Pollando: papo Johano Paŭlo la 2-a celebris meson sur Jasna Góra en Częstochowa
- 1984: Laŭ ordono de ĉefministrino Indira Gandhi la barata armeo atakis Oran Templon en Amritsar, okupatan de siĥoj
- 1989: Ali Ĥamenei iĝis religia gvidanto de Irano
- 1989: Pekino: Masakro de paca studenta manifestacio sur la Placo Tian An Men fare de la Popola Liberiga Armeo — ĉirkaŭ 2600 personoj pereis kaj 10 000 estis vunditaj
- 1989: Pola sindikato Solidareco venkis dum la unua parte libera balotado al parlamento post la Dua Mondmilito
- 1992: Nokte de la 4-a/5-a de junio Pola parlamento demisiis post duonjara regado la kontraŭkomunistan registaron de Jan Olszewski, ĉefe pro dekonspiro kaj publikigo de la unua listo de 64 gravaj politikistoj, sekretaj kunlaborantoj de la Pola Popola Respubliko, prilaboritan de Antoni Macierewicz
- 1992: Komenco de la 55-a pilgrimo de la papo Johano Paŭlo la 2-a al Santomeo kaj Principeo kaj Angolo
- 1992: Flago de Kazaĥio oficialiĝis
- 1993: Senkomunismigo: Muzeo de Rezisto kaj Forpelo estis malfermita en Kaŭno, Litovio
- 2001: Ĝanendra iĝis reĝo de Nepalo, la lasta
- 2004: Usona entreprenisto Marvin Heemeyer, venĝe pro reprezalioj flanke de urbaj regopovoj de Granby en Koloradio, ekiris surstrate en kirasita buldozo kaŭzante detruojn je mon-kvanto 7 milionojn da usonaj dolaroj, kaj memmortiĝis
- 2006: Alan García gajnis prezidentan balotadon en Peruo
- 2008: Slovenio: pro paneo de perakva malvarmigo de la nuklea centralo en Krško Eŭropa Komisiono anoncis alarmon
- 2010: Naoto Kan nomumita ĉefministro de Japanio, post eksiĝo de sia antaŭulo Hatojama Jukio
- 2012: En Tavuŝo pereis 5 azeraj soldatoj kiam grupo de armenaj soldatoj eniris la enklavon
- 2013: Naŭaz Ŝarif la kvaran fojon iĝis ĉefministro de Pakistano
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1644: Abraham a Sancta Clara, germana predikisto kaj humura verkisto (m. 1709)
- 1738: Georgo la 3-a, reĝo de Britio kaj Irlando (m. 1820)
- 1741: József Rájnis, hungara poeto, tradukisto, pedagogo (m 1812)
- 1754: János Ferenc Zách, hungara astronomo (m. 1832)
- 1756: Jean-Antoine Chaptal, franca politikisto kaj kemiisto (m. 1832)
- 1789: Friedrich Boie, germana juristo, ornitologo kaj entomologo (m. 1870)
- 1822: Franz Duncker, germana socialpolitiksto kaj parlamentano (m. 1888)
- 1841: Karl Binding, germana juristo (m. 1920)
- 1867: Carl Gustaf Emil Mannerheim, finna marŝalo, prezidento, nacia heroo (m. 1951)
- 1868: Henrietta Swan Leavitt, usona astronomino (m. 1921)
- 1870: Elisabeth Hesselblad, sveda flegistino kaj sanktulino (m. 1957)
- 1878: Albert Márkos, hungara verkisto (m. 1949)
- 1880: Antonín Eltschkner, ĉeĥa episkopo kaj esperantisto (m. 1961)
- 1880: Rudolf Brix, aŭstra dramisto (m. 1953)
- 1881: Natalja Gonĉarova, rusia, sovetia pentristino (m. 1962)
- 1885: Colin Ross, aŭstra inĝeniero kaj vojaĝverkisto (m. 1945)
- 1888: Antal Szegedi Tasziló, hungara eklezia historiisto (m. 1960)
- 1894: Gabriel Pascal, hungara filmproduktisto, filmreĝisoro (m. 1954)
- 1895: József Czakó, hungara kuracisto, kirurgo, direktoro (m. 1975)
- 1896: Stringer Davis, angla aktoro (m. 1973)
- 1901: Izrael Lejzerowicz, pola-juda verkisto, tradukisto, ĵurnalisto kaj komercisto, tradukinta el la jida lingvo (La Sorĉistino el Kastilio) kaj el la hebrea (Dibuk), konata de sia satira libro El la "Verda Biblio", verkanta por "Pola Esperantisto", "Heroldo de Esperanto", "Literatura Mondo", unua prezidanto de Hebrea Esperanto-Asocio, murdita (m. 1942)
- 1902: Endre Illés, hungara verkisto, tradukisto, kritikisto kaj eldonisto (m. 1986)
- 1903: Alonzo Church, usona matematikisto kaj komputikisto (m. 1995)
- 1910: Christopher Cockerell, angla inĝeniero kaj inventisto de aeroglita boato (m. 1999)
- 1912: Márton Andrási, hungara aktoro (m. 1975)
- 1915: Modibo Keïta, unua prezidento de Malio (m. 1977)
- 1915: István Béla Kónya, rumania hungara advokato, politika ekzekutito (m. 1958)
- 1917: Sándor Ajtai Kovách, hungara kuracisto, universitata profesoro (n. 1845)
- 1921: János Márton, hungara aktoro kaj dramverkisto (m. 1998)
- 1921: Pál János, rumania hungara etnografo kaj muzeologo (m. 2018)
- 1924: Friederike Mayröcker, aŭstra verkistino (n. 1924)
- 1924: Dennis Weaver, usona aktoro (m. 2006)
- 1925: György Harag, rumania hungara reĝisoro (m. 1985)
- 1926: Ádám Réz, hungara tradukisto, literaturhistoriisto (m. 1978)
- 1926: Alfredo Di Stéfano, argentina futbalisto (m. 2014)
- 1928: Anna Mária Lupán, rumania hungara ekonomikistino
- 1932: Maurice Shadbolt, novzelanda verkisto (m. 2004)
- 1932: John Drew Barrymore, usona aktoro (m. 2004)
- 1939: Hannalore Gewalt, germana verkistino pri regionhistoriaj temoj
- 1944: Éva Pákai, rumania hungara instruistino, lernolibroverkistino
- 1948: Marek Rymuszko, pola ĵurnalisto, verkisto, kreinto kaj ĉefredaktoro de esotera kaj parapsikologia monatrevuo "Nieznany Świat" (m. 2019)
- 1951: Eva Klotz, sudtirola pedagogino kaj politikistino
- 1952: Bronisław Komorowski, prezidento de Pollando
- 1954: Lech Makowiecki, pola bardo, komponisto, felietonisto
- 1955: János Márkus Barbarossa, hungara poeto, muzikilfaranto
- 1961: Ferenc Gyurcsány, ĉefministro de Hungario
- 1970: Ekrem İmamoğlu, turka politikisto, urbestro de Istanbulo
- 1975: Angelina Jolie, usona aktorino
- 1976: Aleksej Navalnij, rusa opoziciulo (m. 2024)
- 1985: Ana Carolina Reston, brazila fotomodelino (m. 2006)
- 1985: Lukas Podolski, germana futbalisto
- 1989: Eldar Qasımov, azerbajĝana kantisto, laŭreato de la Eŭrovido-Kantokonkurso
- 1991: Lorenzo Insigne, itala futbalisto
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1039: Konrado la 2-a, germana-romia imperiestro, la unua de Salia dinastio (n. ĉirkaŭ 990)
- 1135: Huizong, ĉina imperiestro de dinastio Song, pentristo kaj kaligrafo (n. 1082)
- 1206: Adela de Ĉampanjo, franca reĝino, edzino de Ludoviko la 7-a (n. 1140)
- 1394: Mary de Bohun, unua edzino de angla reĝo Henriko la 4-a (n. 1368)
- 1439: Adolfo el Asindo, germana kartuziano kaj teologo mistika (n. ĉirkaŭ 1350)
- 1463: Flavio Biondo, itala renesanca historiisto, esploristo de arkitekturo kaj arto en Romio (n. 1387)
- 1472: Nezahualcoyotl, reĝo de Tekskoko kaj naŭatla poeto (n. 1402)
- 1541: Pedro de Alvarado, hispana konkistadoro de Mezameriko (n. 1485)
- 1577: Alvise la 1-a Mocenigo, doĝo de Venecio (n. 1507)
- 1585: Marc Antoine Muret, franca humanisto, eldonisto, poeto kaj latinisto (n. 1526)
- 1647: Canonicus, usona indiano, tribestro (n. ĉirkaŭ 1565)
- 1680: Aŭgusto, germana duko el la dinastio Wettin (n. 1614)
- 1763: Johann Friedrich Karl von Ostein, germana ĉefepiskopo kaj princo-elektisto (n. 1696)
- 1772: Johann Michael Feuchtmayer la Juna, germana skulptisto (n. 1709)
- 1798: Giacomo Casanova, venecia aventurulo kaj verkisto (n. 1725)
- 1801: Frederick Muhlenberg, usona politikisto kaj pastro german-etna (n. 1750)
- 1830: Antonio José de Sucre, bolivia militisto kaj politikisto venezuel-etna (n. 1795)
- 1872: Stanisław Moniuszko, pola komponisto, dirigento, orgenisto kaj pedagogo, patro de la pola nacia opero (n. 1819)
- 1875: Eduard Mörike, germana verkisto, poeto kaj teologo (n. 1804)
- 1876: Abd-ul-Aziz, turka sultano, la unua vizitinta Okcidentan Eŭropon (n. 1830)
- 1888: Farkas Deák, hungara verkisto kaj historiisto (n. 1832)
- 1910: Edward C. Hegeler, germana-usona entreprenisto kaj eldonisto (n. 1835)
- 1922: Hermann Diels, germana klasika filologo (n. 1848)
- 1923: Eduard Mybs, germana kuracisto kaj prezidanto de Germana Esperantista Societo, membro de Lingva Komitato (n. 1858)
- 1935: Ferenc Herskovits, hungara kuracisto, verkisto (n. 1902)
- 1941: Vilhelmo la 2-a, lasta germana imperiestro (n. 1859)
- 1942: Mordeĥaj Gebirtig, juda poeto, komponisto kaj kantisto jidlingva, esperantigita de Mikaelo Bronŝtejn (n. 1877)
- 1942: Reinhard Heydrich, germana nazia militkrimulo, organizanto de la provoko de Gliwice kaj Wannsee-konferenco, kunaŭtoro de holokaŭsto (n. 1904)
- 1946: Sándor Simonyi-Semadam, hungara advokato subskribinta Trianonan traktaton, ĉefministro de Hungario (n. 1864)
- 1960: Józef Haller, pola generalo, kunkreinto de Polaj Legioj, ĉefkomandanto de Pola Armeo en Francio, ministro en la pola ekzila registaro (n. 1873)
- 1960: András Angyal, usona psikiatro, psikologo (n. 1902)
- 1970: Josep Carner, kataluna poeto (n. 1884)
- 1971: György Lukács, hungara filozofo kaj historiisto de literaturo kaj estetiko (n. 1885)
- 1973: Maurice René Fréchet, franca matematikisto kaj esperantisto (n. 1878)
- 1978: Gyula Szalay, hungara historiisto kaj instruisto (n. 1889)
- 2001: Dipendra de Nepalo, reĝo de Nepalo (kelktaga), filo de Birendra de Nepalo (n. 1971)
- 2011: László Tabák, hungara-israela verkisto (n. 1921)
- 2012: Eduard Ĥil, sovetia, rusia kantisto (baritono) (n. 1934)
- 2013: Lucjan Szołajski, pola filma legisto, poligloto, laboranto en Esperanto-Redakcio de Pola Radio (n. 1930)
- 2017: Juan Goytisolo, hispana verkisto kaj eseisto, laŭreato de la premio Cervantes (n. 1931)
- 2019: Lennart Johansson, sveda sporta aktivulo, prezidanto de UEFA (n. 1929)
- 2021: Friederike Mayröcker, aŭstra germanlingva poetino kaj verkistino, honorcivitano de Vieno (n. 1924)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Internacia Tago de Infanaj Viktimoj de Agreso - fiksita en 1982
- Hungario: Tago de Nacia Solidareco - fiksita en 2010
- Pollando: Tago de Libereco kaj Homrajtoj - ekde 2013
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 4-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.