Saltu al enhavo

Bonifaco la 4-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bonifacio la 4-a)
Tiu ĉi artikolo temas pri unu el pluraj katolikaj papoj de la nomo Bonifaco. Por aliaj uzoj vidu la apartigan artikolon Bonifaco.
Papo
Papo
Bonifaco la 4-a
67-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Nekonata
Pontifiko de 28-a de septembro 608
ĝis 25-an de majo 615
Antaŭulo Bonifaco la 3-a
Sekvanto Diodono
Persona informo
Naskiĝo nekonata
en la regiono Valeria (ambaŭflanke de la antikva romia vojo Via Tiburtina Valeria, en la nuna provinco de La-Aglo, Abruco)
Morto 25-an de majo 615
en Romo probable
Lingvoj latina
Sanktulo
Honorata en katolika eklezio
Kanonizo je nekonata dato fare de Bonifaco la 8-a
Festotago 8-a de majo
Atributoj papaj vestoj
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bonifaco la 4-a (n. je nekonata dato en la regiono Valeria (ambaŭflanke de la antikva romia vojo Via Tiburtina Valeria, en la nuna provinco de La-Aglo, Abruco); m. la 25-an de majo 615 en Romo, Bizanca Imperio) inter la 28-a de septembro 608 kaj lia morto estis papo de la kristanaro.

Bonifaco estis filo de kuracisto. Li estis monaĥo en la benediktana ordeno, sed pri lia teologia klerigado oni scias nenion detalan. Li eniris la servon de la papo, kaj papo Gregorio la 1-a donis al li la oficon de dispensisto (dispensator). La 15-an de septembro (laŭ aliaj informoj la 25-an de aŭgusto) 608 Bonifaco fariĝis posteulo de la papo Bonifaco la 3-a, mortinta la 12-an de novembro 607.

Al liaj amikaj rilatoj kun imperiestro Fokas de la Orientromia imperio estas dankende, ke la eklezio ricevis kiel donacon la Panteonon, rondan konstruaĵon konsekritan al ĉiuj romiaj dioj, kaj povis konsekri ĝin al la dipatrino kaj al ĉiuj martiroj. Bonifaco ordonis la transporton de 28 ĉaroplenoj da ostaroj el la katakomboj de Romo en la novan preĝejon. Samtempe li fondodonacis al la kristanaro la feston Ĉiuj Sanktuloj.

Dum sia pontifikeco Bonifacio penis zorgi por la reguligo de la ekleziaj ritoj de la angla eklezio kaj de la misiado en Anglio. Krome li flegis bonajn rilatojn al la gaŭla eklezio.

Lia memortago estas la 8-a de majo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]