Ŝerloko Holmso
Sherlock Holmes | |
---|---|
Sherlock Holmes kun sia asistento Doktoro Watson | |
fikcia homo • literatura rolulo • fikcia detektivo • krimfilma rolulo • fikciulo en televida serio | |
Kreita de | Arthur Conan Doyle |
Verko | La aventuroj de Ŝerloko Holmso, La Ĉashundo de la Baskerviloj, ... |
Rolita de | Christopher Lee, Alan Wheatley, Basil Rathbone, Peter Cushing, William Gillette, Eille Norwood, Benedict Cumberbatch, Jonny Lee Miller, Vasily Livanov, Matt Frewer, Igor Petrenko, Ian McKellen, Robert Downey Jr., Jeremy Brett, John Barrymore, Arthur Wontner, Nikolay Volkov, Roger Moore, Algimantas Masiulis, Christopher Plummer, Douglas Wilmer, Michael Caine, Patrick Macnee, Richard Roxburgh, Rupert Everett, Viggo Larsen, Einar Zangenberg, Otto Lagoni, Henry Cavill-Viscuso, Ian Richardson, Hero Fiennes Tiffin |
Informoj | |
Sekso | vira |
Nacieco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Posedaĵo | Toby |
Ekipita per | ĉasa ĉapelo, pipo |
Sankondiĉo | kokain-dependeco, tabakfumado |
Povoj | logiko, ruza observado, solvi kriminalajn kazojn |
Naskiĝis | la 6-an de januaro 1854 |
Mortis | la 6-an de januaro 1957 |
Loĝloko | Baker Street, Londono |
Okupo | detektivo |
Gefratoj | Mycroft Holmes • Enola Holmes |
Amikoj | doktoro Watson |
Malamikoj | profesoro Moriarty |
Sherlock HOLMES [ŜERlak hoŭmz] (naskiĝis la 6-an de januaro 1854, mortis la 6-an de januaro 1957 laŭ William S. Baring-Gould[1]) estas literatura figuro, la heroo kaj la ĉefrolulo, kiu estas fikciula detektivo de detektiva libroserio. Tiu libroserio el la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj estis kreita de la skota verkisto kaj kuracisto Sir Arthur Conan Doyle.
Holmes estas fama pro sia lerteco pri uzado de logiko kaj ruza observado utiligataj por solvi kriminalajn kazojn. Li estas verŝajne la plej fama fikcia detektivo, kaj certe unu el la plej konataj kaj ĝenerale rekonataj fikciuloj. Lia fidela amiko kaj akompananto estas la kuracisto doktoro Watson [ŬOC.n].
Stilo
[redakti | redakti fonton]Eble la ĉefa ununureco de Holmes estas lia observosento, kiu permesas al li percepti gravajn detalojn, kaj lia "kapablo konkludi", kiu permesas al li tiri profundajn konkludojn de ili. Laŭ lia koncepto ekzistas nur certa scio, kiun homo povas akumuli, do li koncentras siajn klopodojn en la direktoj, de kiuj li plej profitos.
Holmes foje fanfaronas pri studo, kiun li faris, en kiu li klasifikis dekojn da specoj de cindro. Esploraj metodoj similaj al tiuj multe helpis lin en siaj esploroj por deĉifri krimojn. Lia aliro al esplordemandado estas karakterizita per la aserto, ke "kiam vi neas la neeblon, kio restas - eĉ se ĝi estas neverŝajna kaj malprobabla - devas esti la vero!".
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En Esperanto aperis en La aventuroj de Ŝerloko Holmso[2] kaj La Ĉashundo de la Baskerviloj[3] kaj pluraj partaj tradukoj, vidu sub: Arthur Conan Doyle#En Esperanto aperis.
Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 46an ĉapitron "Faktoj iĝas fantazioj, fantazioj iĝas faktoj" al komentoj pri la fakto ke Arthur Conan Doyle metis verajn faktojn en la intrigo de la ŝerlokaj intrigoj, dum la sekvantoj de la detektivo metis en sia reala vivo la fantazion de la detektivaj rakontoj.[4]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Profesoro Moriarty
- The Hound of the Baskervilles (la libro)
- The Hound of the Baskervilles (1959) (la filmo)
- Sherlock Holmes Baffled
- Sherlock Holmes (filmo de 1916)
- 5049 Sherlock
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sherlockian.Net: William S. Baring-Gould (angle). Arkivita el la originalo je 2017-03-17. Alirita 2013-05-07.
- ↑ La aventuroj de Ŝerloko Holmso - fine en Esperanto! (esperante). Alirita 2013-06-15.
- ↑ La triumfo de rezono (esperante). Alirita 2013-06-15.
- ↑ Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 361-365.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Recenzo pri La Ĉashundo de la Baskerviloj el Monato
- La aventuroj de Ŝerloko Holmso en la Retbutiko
- La Ĉashundo de la Baskerviloj en la Retbutiko
- La kompleta verkaro de Holmes angle
- Ĉio pri la mondo de Holmes angle
- La Muzeo de Sherlock Holmes angle
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Sherlock Holmes kaj D-ro Watson, fare de Sidney Paget
-
En la Sherlock-Holmes-Muzeo en Londono