Kalvinana preĝejo (Vaja)
Kalvinana kirko de Vaja | |
---|---|
Aerfoto pri la kalvinana kirko en Vaja
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Vaja |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Longo | 21 m (navo interne) |
Larĝo | 7 m (navo interne) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Kalvinana kirko estas religia monumento historia en Hungario, en urbo Vaja.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Vaja dum la mezepoko estis 2 katolikaj preĝejoj. Origino de la nun videbla gotika kirko devenas el la 15-a jarcento. La kalvinanoj malkonstruis la sanktejon kaj la sakristion, sed ili konstruis pli novan sanktejon same larĝan, ol la navo. En la 18-a jarcento oni konstruis kvadratan turon, sed jam en 1820 la turo nepre necesis la renoviĝon. La orgeno alvenis en 1891. En la 1930-aj jaroj la plena kirko renoviĝis, dum la 2-a mondmilito la konstruaĵo estis pafita. Renoviĝoj okazis en 1948 kaj 1974. En la 2000-aj jaroj la konstruaĵo denove estis renovigita kaj tiel rekonstruita, ke en la turo kaj en la rekonstruita sakristio muzeo funkcias. Tio estas unika en Hungario.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas sola en korto, sed en la korto situas obelisko pri bienulo Ádám Vay kaj monumento pri falintoj kaj deportitoj dum la 2-a mondomilito. En mezo de la fasado la turo reliefas, tie funkcias la enirejo. La absido estas oklatera. Interne la predikejo estis farita en 1837. Koruso funkcias en la preĝejo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-11-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-11-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-11-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj