Kazimir Severinoviĉ Maleviĉ
Kazimir Severinoviĉ Maleviĉ (ruse Казимир Северинович Малевич; naskiĝinta la 11-an[jul.]/ 23-an de februaro 1879[greg.][1], mortinta la 15-an de majo 1935) estis rusa pentristo kaj artteoriulo. Kiel pioniro de geometria abstrakta arto li estis la plej grava reprezentanto de la rusa avangardo kaj la fondinto de suprematismo. Li estis influita de la franca post-impresionismo, faŭvismo kaj kubismo. Lia abstrakta pentraĵo Nigra kvadrato el la jaro 1915 estas konsiderata mejloŝtono de la avangardo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Junaĝo
[redakti | redakti fonton]Kazimir Maleviĉ naskiĝis en 1878 kiel Kazimierz Malewicz en pola familio, kiu ekloĝis proksime al Kievo. La gepatroj, Ludwika kaj Seweryn Malewicz, estis katolikaj kiel la plej multaj etnaj poloj. Ili ambaŭ fuĝis de la orientaj teritorioj al Kievo sekve al la malsukcesa pola Januara Ribelo de 1863 kontraŭ la rusa imperio. Liaj gepatraj lingvoj estis la rusa kaj la pola. La patro de Kazimir laboris en diversaj sukerfabrikoj kaj plurfoje ŝanĝis laborpostenon. Kazimir estis la unua el dek kvar infanoj, nur naŭ el ili atingis la plenaĝecon. Post elementa instruado Kazimir vizitis agrikulturan lernejon kaj je aĝo de 13 jaroj li malkovris lian emon al pentrado. De 1895 ĝis 1896 li vizitis artlernjon en Kievo.
En 1896 la familio translokiĝis al Kursko, kie Kazimir laboris kiel teknika desegnisto ĉe la fervojo Kursko-Moskvo. En 1901 li edziĝis kun Kazimiera Sgleitz. Li daŭre intencis iĝi pentristo kaj ŝparis monon por iri al la artlernejo en Moskvo. En 1904, post la morto de lia patro, li realigis sian intencon. Li iris al Moskvo, vizitis la artlernejon ĝis 1905 kaj sekve lernis en la studio de Fedor Rerberg ĝis 1910.
La pentristo
[redakti | redakti fonton]En 1907 Maleviĉ unuafoje partoprenis al ekspozicio de la moskva artasocio kune kun Vasilij Kandinskij, Miĥail Larionov kaj Natalja Gonĉarova. En 1909 li edziĝis en dua edziĝo kun Sofija Rafalowitsch. En 1910 li partoprenis al la ekspozicio de la grupo "Karoo-bubo". En 1911 komenciĝis lia novprimitivisma periodo. En 1912 li unue kunlaboris kaj ekspoziciis kun la grupo "Azena vosto" kaj sekve alproksimiĝis al futurismo kaj nomis sin "kubofuturisto". En 1913, kun la komponisto Miĥail Matiushin kaj la verkisto Aleksej Kruchenykh li redaktis manifeston por la unua Futurista Kongreso. En la sama jaro Maleviĉ dizajnis la ŝenaranĝon kaj la kostumojn por la opero "Venko super la Suno" de Matiushin kaj Kruchenykh. En 1914 li partoprenis al la Salon des Indépendants en Parizo kun tri pentraĵoj.
Ĉe la lasta futurista ekspozicio 0:10 tenita en 1915 en Petrogrado, Malevich iniciatis Suprematismon, kun ĝia geometria kaj abstrakta pentrarto. Tie li unuafoje montras la faman bildon "Nigra Kvadrato" kaj publikigas la teorian verkon "De kubismo al suprematismo: la nova pentra realismo". Ek de 1919 li studis tri-dimensiajn aplikojn de suprematismo kun arkitekturaj modeloj. En la jaroj post la Oktobra Revolucio de 1917, Malevich kaj aliaj avangardaj artistoj estis apogitaj de la sovetia registaro kaj atingis elstarajn poziciojn en la administrado kaj instruado de arto. En 1919, Malevich komencis labori kiel instruisto ĉe la artinstituto en Vitebsk, kaj baldaŭ iĝis ĝia direktoro. Kun siaj studentoj ĉe Vitebsk Malevich kreas la suprematistan grupon UNOVIS (heroldoj de la novo en arto). En 1920 naskiĝis lia filino, kiun li nomis Una. De 1922 ĝis 1927 li instruis ĉe la instituto de arto kaj kulturo en Leningrado kaj inter 1924 kaj 1926 li faris ĉefe arkitekturajn modelojn kun grupo de studentoj.
En 1927 Malevich vojaĝis unue al Varsovio por prezenti ekspozicion de siaj pentraĵoj kaj poste al Berlino, kie liaj verkoj estas montritaj ĉe la Grosse Berliner Kunstausstellung (granda artekspozicio de Berlino). Dum lia restado en Germanio li renkontis Jean Arp, Kurt Schwitters, Naum Gabo kaj Le Corbusier, kaj vizitis la Bauhaus. En 1929 li ekspoziciis ĉe la Tretyakov Galerio en Moskvo. Pro lia rilato kun germanaj artistoj, Maleviĉ estis arestita en 1930 kaj multaj el liaj manuskriptoj estis detruitaj. En la lastaj jaroj li pentris en figura maniero. Maleviĉ mortis en Leningrado je la 15-a de majo 1935.
Bild-galerio
[redakti | redakti fonton]-
Flor-knabinoj, 1903
-
Printempa ĝardeno, 1904, Rusa Muzeo, Stankta Petersburgo
-
Banantoj, 1908
-
Vintro, 1909
-
Rikolto de segalo, 1911
-
La akrigisto, 1912
-
Kapo de juna kamparanino, 1912-1913
-
Portreto de Matiuŝin, 1913
-
Bovino kaj violino, 1913
-
Anglo en Moskvo, 1914
-
Komponaĵo kun Mona Lisa, 1914
-
Nigra kvadrato, ĉ. 1923
-
Nigra cirklo, 1915
-
Suprematista komponaĵo 1915
-
Ruĝa kvadrato, 1915.
-
Suprematista komponaĵo, 1916
-
Suprematisma pentraĵo: Ok ruĝaj ortanguloj, 1915
-
Suprematismo, 1916
-
Suprematismo, 1921-1927
-
Knabo, 1928-1932
-
Ruĝa kavalerio, 1928-1932
-
Somera pajsaĝo, 1929
-
Falĉisto, 1930
-
Kompleksa antaŭsento: Torso en flava ĉemizo, 1928-1932
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Запись о рождении в метрической книге римско-католического костёла св. Александра в Киеве, 1879 год // ЦГИАК Украины, ф. 1268, оп. 1, д. 26, л. 13об—14. ruse