Saltu al enhavo

La amo en la jaro dekmil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Amo en la Jaro Dekmil)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Amo
en la Jaro Dekmil
La Amo en la Jaro Dekmil
La Amo
en la Jaro Dekmil
Aŭtoro José de Elola y Gutiérrez
Eldonjaro 1932
Urbo Kolonjo
Eldoninto Heroldo de Esperanto
Paĝoj 353
vdr

La Amo en la Jaro Dekmil (hispane El Amor en el Siglo Cien) estas fantazia romano de José de Elola aŭ Coronel Ignotus. La romanon tradukis en Esperanton Joseph Ferdinand Berger, en 1932. La tradukaĵo ampleksas 353 paĝojn. Ĝi estas eldonita en Kolonjo fare de Heroldo de Esperanto.

En la romano du gefianĉoj, kiujn en 2000 trafas mortosimila dormado, estas vekitaj en la jaro dek mil, kiam ĉiuj naciaj lingvoj jam mortis, kaj ĉiuj homoj parolas nur Esperanton.

Citaĵo
 Tiu verko preskribas la triumfon de l' amo en la jarcento 100 en plena fikcio. La tradukinto plej lerte kaj fidele faris la tradukon konservante ĉiujn delikatajn nuancojn de la originalo kaj la mirindan fluecon de la rakontado kaj interparolo inter "la homoj" de la 100-a jarcento. 
— 1933, Inglada, Heroldo de Esperanto, n-ro 21/Historio de Esperanto II, paĝo 806
Citaĵo
 Tiu ĉi libro memorigas pri The Time Machine de Wells kaj la “teknikaj” noveletoj de Kipling. Sed malgraŭ la similecoj oni ĉefe notas, ke la aŭtoro, fama sciencisto, havas tute alian celon.

La rakonto ja priskribas estontan Mondopolon, kie estas ĉiuj belaĵoj kaj facilaĵoj ebligitaj de mirinda evoluo de la tekniko dum okdek jarcentoj, kaj ankaŭ, simile al la vizio de Wells, subtera raso de sklavo-parioj. La titolo eble pensigas kelkajn pri ia seks-obsedita traktaĵo de iu, kiu povas vidi nur tiun faktoron de la vivo; sed ĉu estis kun mokrideto al tiu nun pasanta modo de verkado, ke la aŭtoro skribas pri vera amo, la allogeco de infanoj, kaj la Kristana religio, kiel faktoroj kaj de la nuna kaj de la estonta civilacio? Per sia “scienca” imago li ŝajnigis tute ebla multajn mirindajn aranĝojn, sed per ĝi li ankaŭ rakontas ne nur, kiel oni transformas homan amon al elektra kurento, sed ankaŭ, kiel per la mala funkciado de la potenca aparato oni senintence transformis elektran kurenton ree al amo, kaj, disradiinte tion, kaŭzis kompletan sed pacan revolucion. Bona traduko de S-ro Berenguer faras plezura la legadon. Mallonga listo de novaj, precipe science-teknikaj vortoj, estas tre interesa. Inter ili “tajdvatio” kaj “televiscinografo” ne allogas.

Prestipo tre bona, kaj preskaŭa foresto de preseraroj, faras la libron tute inda je nia literaturo. 
— F.R.A. La Brita Esperantisto - Numero 340, Aŭgusto (1933)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]