Ladislao la 4-a (Pollando-Litovio)
Ladislao la 4-a Vasa, pole Władysław IV Waza, beloruse Уладзіслаў Ваза, Uładzislaŭ Vaza, litove Vladislovas II Vaza, ruse Владислав Жигимонтович (naskiĝis la 9-an de junio 1595 en Lobzov apud Krakovo; mortis la 20-an de majo 1648 en Mereĉ, nuntempe Merkine en Litovio) estis caro de Rusio (1610-1613; laǔ titolo — ĝis 1634), reĝo de Pollando kaj Granda Duko de Litovio (1632-1648).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ladislao estis filo de Sigismondo la 3-a Vasa. Komence de sia regado li venkis Rusion. Laŭ la kondiĉoj de la packontrakto, subskribita la 14-an de aprilo 1634, lia ŝtato ricevis teritoriojn, inter kiuj estis la urbo Smolensk, sed Ladislao devis rezigni pri la titolo "rusia reĝo", kiun li ricevis de moskvaj bojaroj dum la Granda Malordo. Post la morto de la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo Ladislao klopodis ekregi en Svedio, pri kies trono li fine rezignis en la jaro 1635.
Ladislao estis katoliko. Diference de sia patro, li estis pli religie liberala. Al lia kortego apartenis multaj protestantoj. Strebante al socia paco li kunvokis en la jaro 1645 konsilantaron el katolikoj kaj protestantoj. Sed li ne povis haltigi ribelojn de kazakoj celantaj unue kontraŭ la pola nobelaro. Rezulto de la ribelo, kiu startis en la jaro 1648, estis perdo de parto de la ukrainiaj teritorioj kiujn ekde tiam regis Rusio.
Ladislao ofte vivis en Vilno. La tiea palaco de la granda duko estis politika kaj kultura centro. En la palaco Ladislao donis aŭdiencojn al eksterlandaj diplomatoj kaj okazigis spektaklojn, kiuj famiĝis tra tuta Eŭropo. Ekzemple en la jaro 1636 oni prezentis la operon "Rabo de Helena". Ĝi estis la unua opero en Litovio. Krome okazis ĉasadoj, maskofestoj kaj baloj.
|