Villuercas
Villuercas | |||
---|---|---|---|
Natura komarko | |||
komarko de Hispanio [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Regionoj | Ekstremaduro, Provinco Cáceres | ||
Supermara alteco | 570 msnm [+] | ||
Ĉefurbo | Guadalupe | ||
- koordinatoj | 39° N, 5° U (mapo)39.33333333-5.48333333Koordinatoj: 39° N, 5° U (mapo) | ||
Akvokolektejo | 1 545,5 km² (154 550 ha) [+] | ||
Areo | 1 545,5 km² (154 550 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 9 045 [+] (2015) | ||
Denseco | 5,85 loĝ./km² [+] [+] | ||
Villuercas | |||
Vikimedia Komunejo: Las Villuercas [+] | |||
Las Villuercas aŭ simple Villuercas [bijuERkas] estas komarko aŭ distrikto situa inter la riveroj Taĵo kaj Gvadiano (kiu prenas nomon de la samnoma sierra (montareto) kiu ĉirkaŭas ĝin) en la sudokcidento de la Provinco de Cáceres, en Ekstremaduro, sudokcidenta regiono de Hispanio, de montara reliefo, kies maksimuma altaĵo estas la samnoma monto Villuercas (1.600 m).
En tiu komarko dividita en diferencaj ekosistemoj troviĝas kruta zono de alta montaro, kun deciduaj arbaroj tre bone konservitaj (kaŝtanarbaroj, montokverkaroj kaj kverkaroj), mezaltitude estas korkokverkaroj kaj en malferma arbaro estas anzinoj.
Estas ankaŭ varia faŭno komponita de cervoj, aproj, kaj gregoj kiel bovoj. Estas ankaŭ ne facile troveblaj habitatoj kie loĝas aŭ trapasas ekzempleroj de Iberia linko. La distrikto estis deklarita ZEPA, tio estas zono por protektado de birdoj, ĉar estas kaj loĝejo kaj migranta trapasejo de diversaj birdojspecioj.
Laŭ la stato de 2015 en la komarko vivis 9 045 loĝantoj sur areo de 1 545,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 loĝantoj/km².
La ĉefurbo estas Guadalupe, kie troviĝas la monaĥejo de Guadalupe, deklarita Monda heredaĵo de Unesko. Aliaj gravaj vilaĝoj estas Logrosán, Berzocana, Cañamero, Alía kaj Navezuelas.
En tiu komarko troviĝas granda kvanto de prahistoriaj pentraĵoj kaj estas multnombraj arkeologiaj restaĵoj de la diversaj kulturoj kiuj setlis en tiu tero laŭlonge de la historio.
Municipoj
[redakti | redakti fonton]La komarko konsistiĝas el sep municipoj, kiuj estas la jenaj:
- Alía kun domaroj Cíjara, La Calera kaj Puerto Rey
- Berzocana
- Cabañas del Castillo kun Solana de Cabañas, Retamosa de Cabañas kaj Roturas de Cabañas
- Cañamero
- Guadalupe
- Logrosán
- Navezuelas
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Villuercas Arkivigite je 2009-08-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Fotoj de Las Villuercas