Latino sen fleksio
Latino sen fleksio | |
Latino sine Flexione / Interlingua-IL de Academia pro Interlingua (ApI) | |
aposteriora lingvo • reguligita lingvo • internacia planlingvo | |
---|---|
Parolata en | nenie |
Parolantoj | neniu konata |
Skribo | latina |
Kreinto | Ĝuzepe Peano (Giuseppe Peano) |
Dato | 1903 |
Lingvistika klasifiko | |
Planlingvo | |
Oficiala statuso | |
Reguligita de | Akademio por Interlingua |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | ILA petis en julio 2017 |
ISO 639-3 | sen valoro |
Angla nomo | Latino sine flexione |
Franca nomo | latino sine flexione |
Noto | El la latina klasika sed kun la absoluta minimumo da gramatiko (t.e., sen fleksio) |
Latino sen fleksio (en la lingvo mem Latino sine Flexione) estas internacia planlingvo inventita de la itala matematikisto Ĝuzepe Peano (Giuseppe Peano) en 1903. Ĝi estas simpligita versio de la latina lingvo, kaj ĝi retenas ĝian vortaron. En 1910 post ia perfektigo la lingvo estis nomita Interlingua-IL kaj Interlingua (IL) de Academia pro Interlingua (ApI) (ne konfuzu kun Interlingvao-IA).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝuzepe Peano (1858 - 1932), itala matematikisto kaj logikisto, inventis lingvon, kiun li nomis Latino sine Flexione, t.e. Latino sen fleksio. Ĝia vortprovizo devenas plejparte de la klasika latina kaj la gramatiko estas eĉ pli simpla ol la Esperanto: kiel la ĉina, ĝi posedas neniajn devigitajn finaĵojn, eĉ ne por la pluralo.
Peano enkondukis sian lingvon per artikolo de 1903[1], kiun li komence skribis en la klasika latina. Post klarigo pri la malnepreco de iuj finaĵoj, li faligis ĝin for de sia latina. Li ripetis tion ĝis li skribis en latina tute sen iu ajn finaĵo—Latino sen fleksio.
Lia latina estas neatendite legebla:
|
Oktobre 1907 Peano prezentis sian lingvoprojekton al la Komisiono de la Delegacio por alpreno de la lingvo internacia, sed malsukcesis. Tamen en 1909 membroj de la Akademi Internasional de Lingu Universal elektis lin direktoro de Akademio. En 1910 Akademio decidis disvastigi nur la lingvon de Peano. La lingvo eknomiĝis Interlingua kaj Akademio - Academia pro Interlingua. Akademio okupiĝis pri perfektigo kaj disvastigo de la "simpligita latina" de Peano ĝis sia malapero en 1939.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Vortprovizo
[redakti | redakti fonton]Peano akceptis la vortojn de la klasika latina kaj iun ajn vorton kiu ekzistas en almenaŭ du latinidaj lingvoj. Tial li ne devis utili kuriozan ĉirkaŭparolon por modernaĵoj. Sed ĉar Peano forŝiris la tradician gramatikon, la formoj de vortoj ŝajnas eĉ pli kaprica kaj tial pli malfacila lerni ol en la klasika latina.
Por deveni vortojn de vortaro de la klasika latina:
Substantivoj: Peano uzas la ablativan formon, kiu estas devenigita el la genetiva formo de la vortaro per la jenaj ŝanĝoj: -ae → a, -i → -o, -us → -u, -ei → -e, -is → -e. Ekzemple:
rosa, rosae → rosa annus, anni → anno puer, pueri → puero casus, casus → casu cornu, cornus → cornu dies, diei → die pax, pacis → pace dens, dentis → dente doctor, doctoris → doctore genus, generis → genere corpus, corporis → corporeAdjektivoj: estas formata el la neŭtra nominativo laŭ la jenaj ŝanĝoj: -e → -e, -um → -o, -is → -e. Ekzemple:
breve → breve nigrum → nigro audacis → audace
Gramatiko
[redakti | redakti fonton]Latino sen fleksio ne posedas finaĵojn. Anstataŭ ĝi dependas de vortordo, kunteksto kaj helpvortoj por klarigi la interrilaton de vortoj.
- Vortordo: La baza vortordo estas: subjekto - predikato - objekto. La adjektivo sekvas post la substantivo, la adverbo post la verbo.
- Kvankam iu ajn vorto povas roli kiel substantivo, adjektivo, ktp., plejparte la rolo sekvas la originon de la vorto: scribe, ĉar ĝi devenas de la latina verbo scribere, signifas "skribi" kaj ne "skribo". Por "skribo", oni kutime uzus la vorton scripto. Ktp. *Artikolo: kiel en la rusa kaj la klasika latina, la artikolo ne ekzistas.
- Personaj Pronomoj: me, te, illo, illa, id, nos, vos, illos, illas.
- Posesivaj Pronomoj: meo, tuo, suo, nostro, vostro, suo
- Numeraloj: zero, uno, duo, tres, quatuor, quinque, sex, septem, octo, novem, decem, decem-uno, viginta, triginta… centum, mille, millione, milliardo.
- Numeraloj ordaj: primo, secundo, tertio, quarto…decimo…vigesimo…centesimo. Peano uzis ĉi tiujn ĉar ili estas sufiĉe internaciaj.
- Substantivo: nur havas unu finaĵon, kaj eĉ tiu ne estas devigita: la pluralo -s. Sed la pluralo, kie oni devas esprimi ĝin, estas facile esprimita per ĉirkaŭparolo: patre habe tres filio.
- Adjektivo: ne kongruas kun la substantivo. Por la kompariga formo, uzu plus kaj minus:
- Turre es plus alto quam domo, et minus alto quam monte
- Verboj: estas kvar formoj:
- infinitivo: amare, scribere, ire
- indikativo: ama, scribe, i
- pasinta participo: amato, scribeto, ito
- aktiva participo: amante, scribente, inte
- Por la latinaj verboj neregulaj, por la radika (indikativa) formo, uzu: mita, mede, nasce, ori, vol, pote.
- Verboj ne havas nombron, tempon aŭ personon. Tiuj estas esprimitaj, kie necesas, per adverboj, pronomoj kaj ĉirkaŭparoloj:
- me jam ama
- heri me scribe
- me i ama
- me es amato
- Tial, anstataŭ amo, amas, amat, oni diras me ama, te ama, illo ama.
- Adverboj: per ĉirkaŭparola esprimo: me scribe in modo claro
- Gramatikaj vortoj: ab, ante, aut, circa, contra, cum, de, ex, in, per, pro, sine, supra, aut, et, jam, non, nam, dum, quando, satis, semper, si, tamen, ut…
Specimenoj
[redakti | redakti fonton]Predikanto 3:18-22
[redakti | redakti fonton]
|
|
La Patro Nia
[redakti | redakti fonton]Latino sen fleksio/Interlingvao-IL | Interlingvao(IA) de IALA | Latino | Esperanto |
---|---|---|---|
Patre nostro, que es in coelo, |
Patre nostre, qui es in le celos, |
Pater noster, qui es in caelis, |
Patro nia, kiu estas en la ĉielo, |
....
Kritiko
[redakti | redakti fonton]Kvankam Peano forigis la finaĵojn de la klasika latina, li retenis la vortprovizon en ĝia tuta malfacila gloro. Simile al la Interlingvao-IA de Gode, la baza radikaro de Latino sen fleksio estas tro granda por la vulgarulo. Kaj la manko de finaĵoj ne signifas mankon de gramatiko, ĝi estas nur gramatiko, kiu agas per aliaj rimedoj: vi ankoraŭ devas lerni la vortordon kaj ĉirkaŭparolojn necesajn por efika esprimado en la lingvo.
Nuntempa stato
[redakti | redakti fonton]Nuntempe ekzistas malgrandaj grupoj en Interlingva-IL de Peano, restante kuriozaĵo; kaj ĉirkaŭ 3000+ paĝoj de artikoloj fakaj. Simpligita versio de la latina lingvo, Interlingva-IL estas akceptita hodiaŭ de homoj kiuj ordinare malakceptas planlingvojn.
Sed la Interlingvao de la Akademio pro Interlingvao-IL inspiris Godeon kontribui sian Interlingvaon-IA, kiu evitis la „difektojn“ de Peano: Gode uzis vortojn latinidajn, ne klasikajn, kaj li konservis sufiĉajn finaĵojn por fari la lingvon natura kaj facile lernebla por angloj kaj latinida-parolantoj. Planlingvo kiu havas ĝian propran gramatikon kaj ĝian propran vortaron hodiaŭ estas malakceptata: Nuntempe Interlingvao-IA de IALA/GODE estas eĉ pli morta ol la klasika latina.
Se la IALA reklamis Interlingva-IL de API anstataŭ inventi sian propran lingvon (efekto „ne inventita ĉi tie“) kaj ne aldonis la konfuzon per uzi la nomon de la establita lingvo, la movado por la adopto de internacia neŭtrala lingvo multe progresis. Vidu planlingvo Ido.
El la Enciklopedio de Esperanto
[redakti | redakti fonton]Artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (1934)
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Peano, Giuseppe (1903). «De Latino Sine Flexione. Lingua Auxiliare Internationale» [1] Arkivigite je 2016-04-08 per la retarkivo Wayback Machine, Revista de Mathematica (Revuo de Matematiko), Volumo VIII, pp. 74-83. Eldonejo de Fratroj Bocca: Torino.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Instituto pro Latino sine flexione - La retejo en Latino sen fleksio; originalaj verkoj de Ĝ. Peano, la blogo k.s.
- La blogo en Latino sen fleksio
- Yahoo-Grupo Arkivigite je 2008-12-28 per la retarkivo Wayback Machine - Nova Yahoo-grupo por la revivigo de Latino sine Flexione
- (Latino sine flexione) 100 exemplo de Interlingua, ab Giuseppe Peano
- (Latino sine flexione) Revista "Discussiones", de Academia Pro Interlingua (1909-13) Arkivigite je 2016-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
- (latino sine flexione) Nuntios: Latino sine Flexione in http://nuntios.blogspot.com/
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|