Martin Lichtenstein
Martin Lichtenstein | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Hinrich Lichtenstein | |||||
Naskiĝo | 10-an de januaro 1780 en Hamburgo | ||||
Morto | 3-an de septembro 1857 (77-jaraĝa) en Kiel | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Apopleksio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Hamburgo vd | ||||
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena Universitato de Helmstedt vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Anton August Heinrich Lichtenstein (mul) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | biologo botanikisto universitata instruisto entomologo kuracisto zoologo ornitologo zoologia kolektisto vd | ||||
Laborkampo | Kuracisto kaj zoologio vd | ||||
Aktiva en | Berlino • Suda Afriko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Martin Hinrich Carl LICHTENSTEIN (10-a de januaro 1780 - 2-a de septembro 1857) estis germana kuracisto, esploristo, zoologo, kaj herpetologo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lichtenstein estis filo de Anton August Heinrich Lichtenstein, naskiĝinta en Hamburgo. Li studis medicinon ĉe Jena kaj Helmstedt. Inter 1802 kaj 1806 li veturis en sudan Afrikon, kaj iĝis persona kuracisto de la Guberniestro de Kabo de Bona Espero. En 1810 li publikis Reisen im südlichen Afrika; kiel rezulto, li iĝis profesoro de zoologio ĉe la Universitato de Berlino en 1811, kaj direktoro de la Museum für Naturkunde de Berlino en 1813. En 1829, li estis elektata eksterlanda membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj.
Li mortis post duelo ĉemara ĉe Kiel.
Heredo
[redakti | redakti fonton]Lichtenstein estis respondeca por la kreado de la Zoologia ĝardeno de Berlino en 1841, kiam li konvinkis la reĝon Frederiko Vilhelmo la 4-a donaci la terenon de sia fazanejo. Li ankaŭ publikis manuskriptojn de Johann Reinhold Forster nome Descriptiones animalium en 1844.
Ĉe herpetologio li priskribis multajn novajn speciojn de amfibioj[1] kaj de reptilioj[2].
Inter specioj nomataj de aŭ laŭ Lichtenstein estas la Aŭstralia reĝa papago (Alisterus scapularis), Liĥtenstajna stepkoko (Pterocles lichtensteinii), kaj la serpento Causus rhombeatus (Lichtenstein, 1823).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- NIE, Lichtenstein, Martin Heinrich Karl, 1905