Saltu al enhavo

Kuracilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Medicinaĵo)
Kuracilo en piloloj.
Skatoloj de kuraciloj.

Kuraciloresanigilo estas ĉiu ilo uzata en terapio (ekz. medikamento, farmacia drogo, farmacia preparaĵo, farmacia produkto, fizika rimedo) kun la celo kuraci (PIV), diagnozi, resanigi aŭ malebligi malsanojn.[1][2][3] Drogoterapio (farmakoterapio) estas grava parto de la medicina fako kaj dependas el la scienco farmakologio por kontinua progreso kaj el farmacio for taŭga administrado.

Resanigiloj klasiĝis diverse. Unua klasigo estas laŭ la regula nivelo de aprobitaj resanigiloj (apotekisto vendas la kuracilon nur kiam kuracisto aprobis ĝin pere de preskribo, aŭ almenaŭ helpokuracisto aŭ kvalifikita flegisto) ĝis publike vendataj en apotekoj resanigiloj, plej verŝajne ĉar estas tre konataj de la publiko, kiu libere preskribas al si mem, kaj ne kunportas danĝeron. Alia ŝlosila distingo estas inter tradiciaj drogoj de malgrandaj molekuloj, kutime derivitaj el kemiaj sintezo, kaj biokuraciloj, kiuj inkludas rekombinajn proteinojn, vakcinojn, sangoproduktojn uzatajn terapie (kiaj IVIG), genterapion, kaj ĉelterapion (por ekzemplo, terapioj por praĉeloj). Aliaj manieroj klasifiki kuracilojn estas farataj laŭ formo de agado, livervojo, organa sistemo koncernita, aŭ terapiaj efikoj. Prilaborita kaj amplekse uzata klasifika sistemo estas la ATC-kodo (ATC sistemo). La Monda Organizaĵo pri Sano tenas liston de esencaj medikamentoj.

La eltrovo kaj disvastigo de kuraciloj estas kompleksa kaj multekosta agado entreprenita de la farmacia industrio (kiu certe enspezas grandajn monkvantojn el tiu investado), akademiaj (universitataj) sciencistoj, kaj registaroj. Tiuj ĝenerale regulas pri kiuj drogoj estu almerkatigitaj, kiel drogoj estu almerkatigitaj, kaj en kelkaj jurisdikcioj, eĉ la drogoprezojn. En la lastaj jardekoj leviĝis forta kaj akra polemiko pri la drogoprezoj kaj la disponeblo de uzataj drogoj.

En Eŭropo, la termino plej uzata estas "medicina produkto", kaj ĝi estas difinita de la juro de Eŭropa Unio jene: "(a) Ajna substanco aŭ kombino de substancoj prezentita kiel havanta proprecojn por traktado aŭ preventado de malsano ĉe homaj estaĵoj; aŭ

(b) Ajna substanco aŭ kombino de substancoj kiu povas esti uzata en aŭ liverata al homaj estaĵoj ĉu por restaŭrin, korekti aŭ modifi fiziologiajn funkciojn per plenumado de farmakologia, imunologia aŭ metabola agado, aŭ farante medicinan diagnozon."[4]

En Usono, la plej uzata termino estas "drogo" nome:

  • Substanco agnoskita de oficiala farmakopeo aŭ formularo.
  • Substanco intencita por uzado en diagnozo, kuracado, mildigado, traktado aŭ preventado de malsanoj.
  • Substanco (krom manĝaĵoj) intencitaj por influi la strukturon aŭ ajnan funkcion de la korpo.
  • Substanco intencita por uzado kiel komponanto de kuracilo sed ne aparato aŭ komponanto, parto aŭ helpilo de aparato.
  • Biologiaj produktoj estas inkludataj ene de tiu difino kaj estas ĝenerale kovritaj de la samaj leĝoj kaj reguloj, sed ekzistas diferencoj rilate al ties fabrikaj procezoj (kemia procezo kontraŭ biologia procezo.)[5]

Kelkaj tipoj

[redakti | redakti fonton]

Antibiotikoj

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antibiotiko.
Testplateto montranta antibiotikon kontraŭ stafilokoko.

Antibiotiko estas drogo kiu mortigas aŭ malrapidigos la kreskon de bakterioj. Ili apartenas al specifa klaso de 'kontraŭmikrobaj drogoj', pli vasta grupo kiu ankaŭ inkluzivas la kontraŭvirusajn, kontraŭfungajn, kaj kontraŭparazitajn drogojn (aliaj neoficialaj nomoj estas kontraŭmikrobaĵoj, kontraŭbakteriaĵoj, kontraŭvirusaĵoj, kontraŭfungaĵoj, kaj kontraŭparazitaĵoj). Ili estas preskaŭ nedamaĝemaj por la gastiganto, kaj tial eblas ilin uzi por kuraci infektojn. Origine la termino aludis al kemiaĵoj izolitaj el vivaĵoj, kontraŭstare al ĥemoterapiaĵoj, kiuj estas pure sintezaj. Nuntempe tamen la vorto "antibiotiko" ankaŭ aplikiĝas al sintezaj kontraŭmikrobaĵoj, kiel sulfonamidoj. La antibiotikoj estas malgrandaj molekuloj kies molekula pezo estas malpli ol 2000 mas-atomaj unuoj. Ili ne estas enzimoj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kuracila kremo.

Kremo estas porloka preparaĵo kutime por aplikado sur la haŭto. Oni uzas ankaŭ kremojn por aplikado al mukozoj kiaj tiuj de la rektumo aŭ de la vagino. Kremoj povas esti konsiderataj kuraciloj nome farmaciaj produktoj ĉar eĉ kosmetikaj kremoj estas bazataj sur teknikoj disvolvigitaj de farmacio kaj eĉ nemedicinaj kremoj estas tre uzataj en vario de haŭto kondiĉoj (dermatozoj). La uzado de la nova koncepto de fingropintaĵo povas esti helpa al kompreno kiel porloka kremo necese devas kovri diferencajn areojn.

Kremoj estas duonsolidaj emulsioj el oleo kaj akvo. Ili estas dividataj en du tipoj: kremoj de oleo-en-akvo (O/A) kiuj estas komponataj el malgrandaj gutoj el oleo disaj en kontinua fazo, kaj de akvo-en-oleo (A/O) kiuj estas komponataj el malgrandaj gutoj el akvo disaj en kontinua olea fazo. Kremoj de oleo-en-akvo estas pli komfortaj kaj kosmetike akcepteblaj ĉar ili estas malpli grasecaj kaj pli facile forlaveblaj uzante nur akvon. Kremoj de akvo-en-oleo estas malpli facile manipuleblaj sed multaj kuraciloj kiuj estas aligitaj en kremoj estas hidrofobaj kaj estos pli facile liveritaj el kremoj de akvo-en-oleo ol el kremoj de oleo-en-akvo. Kremoj de akvo-en-oleo estas ankaŭ pli humidigaj ĉar ili havigas olean barieron kiu malpliigas perdon de akvo el la kornotavolo, nome la plej ekstera tavolo de la haŭto.

Antikva farmakologio

[redakti | redakti fonton]
Kahun Ginekologia Papiruso.

Uzado de plantoj kaj de plantosubstancoj por trakti ĉiujn tipojn de malsanoj kaj medicinajn kondiĉojn ŝajne datas el epoko de prahistoria medicino.

La Kahun Ginekologia Papiruso, nome la plej antikva konata medicina teksto ajnatipa, datas el ĉirkaŭ 1800 a.K. kaj reprezentas la unuan dokumentitan uzon de ajna tipo de drogo.[6][7] Tiu kaj aliaj medicinaj papirusoj priskribas praktikojn de antikvegipta medicino, kia uzado de mielo por trakti infektojn kaj la kruroj de abelmanĝuloj por trakti koldoloron.

Antikva Babilonia medicino montris la uzadon de preskribaĵoj en la unua duono de la 2-a jarmilo a.K.. Medicinaj kremoj kaj piloloj estis uzataj kiel traktaĵoj.[8]

En la Hindia subkontinento, la Atharvaveda, nome religia teksto de Hinduismo kies kerno datas el la 2a jarmilo a.K., kvankam la himnoj registritaj en ĝi ŝajne estas eĉ pli antikvaj, estas la unua hindia teksto kiu temas pri medicino. Ĝi priskribas plantbazitajn drogojn por kontraŭstari malsanojn.[9] La plej antikvaj fondoj de ajurvedo estis konstruitaj sur sintezo de selekto de antikvaj herbopraktikoj, kune kun amasa aldono de teoriaj konceptigoj, novaj nozologioj kaj novaj terapioj dataj el ĉirkaŭ 400 a.K. antaŭen.[10] La studanto de Āyurveda devis koni dek artojn kiuj estas nemalhaveblaj en la preparado kaj aplikado de ties medicinoj: distilado, funkciantaj lertecoj, kuirarto, hortikulturo, metalurgio, sukerfabrikado, farmacio, analizo kaj separado de mineraloj, kompono de metaloj, kaj preparado de alkaloj.

La Hipokrata ĵuro por kuracistoj, atribuita al Grekio de la 5a jarcento a.K., aludas al la ekzisto de "mortigaj drogoj", kaj oni scias, ke la antikvgrekaj kuracistoj importis drogojn el Egipto kaj el aliaj lokoj.[11]

Mezepoka farmakologio

[redakti | redakti fonton]
Desegno de Aviceno el 1271.

La libro de Al-Kindi de la 9a jarcento konata en latinlingva mezepoka intelektularo kiel De Gradibus kaj La kanono de medicino de Aviceno kovras ampleksan gamon de drogoj kiuj estis konataj de la Medicino en mezepoka islama mondo.

Mezepoka medicino vidis progresojn en kirurgio, sed kelkaj vere efikaj drogoj ekzistis, krom opio (trovita inter tre popularaj drogoj kiel "Granda Ripozo" tiame)[12] kaj kinino. Popola kuracado kaj povegaj venenaj metalbazitaj komponaĵoj estis popularaj traktaĵoj. Teodorico de' Borgognoni, (1205–1298), estis unu el plej signifaj kirurgoj de la mezepoka periodo, responsa por enkonduko kaj disvastigo de gravaj kirurgiaj progresoj kiaj la baza praktiko de antisepsa drogo kaj la uzado de anestezo. Garcia de Orta priskribis kelkajn herbajn traktadojn kiuj estis tiam uzataj.

Moderna farmakologio

[redakti | redakti fonton]

Dum plej el la 19a jarcento, drogoj estis ne tre efikaj, kondukante al Oliver Wendell Holmes, Sr. al fama komento en 1842 ke "se ĉiuj kuraciloj en la mondo estus forĵetitaj en la maron, ĝi estus la plej bona por la homaro kaj la plej malbona por la fiŝaro".[13]

Dum la Unua Mondmilito, Alexis Carrel kaj Henry Dakin disvolvigis la metodon Carrel-Dakin por traktado de vundsoj per irigacio, solvo de Dakin, per ĝermicido kiu helpis preventi gangrenon.

En la intermilta periodo, la unuaj kontraŭ-bakteriaj agentoj kiaj la sulfonamidaj antibiotikoj estis disvolvigitaj. Dum la Dua Mondmilito okazis la enkonduko de disvastigita kaj efektiva kontraŭmikrobia terapio pere de la etendo kaj amasproduktado de penicilinaj antibiotikoj, ebligita por la premoj de la milito kaj la kunlaborado de britaj sciencistoj kun la usona farmacia industrio.

Charles Gerhardt, unua sintezanto de la acetilsalicilata acido.

Kuraciloj ofte uzataj ĉirkaŭ la fino de la 1920-aj jaroj estis aspirino, kodeino, kaj morfino kontraŭ doloro; digitalis, nitroglicerino, kaj kinino por kormalsanoj, kaj insulino por diabeto. Aliaj drogoj estis antitoksinoj, kelkaj biologiaj vakcinoj, kaj kelkaj sintezaj drogoj. En la 1930-aj aperis antibiotikoj: unue sulfonamido, poste penicilino kaj aliaj antibiotikoj. Kuraciloj iĝis pli kaj pli "la centro de medicina praktiko".[13] En la 1950-aj jaroj aperis ankaŭ aliaj kuraciloj kiaj kortikosteroidoj por inflamo, rauwolfia alkaloidoj kiel trankviligiloj kaj antihipertensiloj, antihistaminoj por nazaj alergioj, ksantino por astmo, kaj tipaj antipsikotikoj por psikozo.[13] p. 23–24. Ĉirkaŭ 2007, miloj da aprobitaj drogoj estis disvolvigitaj. Pli kaj pli, biotekniko estis uzata por malkovri biofarmaciaĵojn.[13] Pli ĵuse, multfakaj alproksimigoj havigis la riĉon de novaj informoj por la disvolvigo de novaj antibiotikoj kaj antibakteriloj kaj por la uzado de biologiaj agentoj por antibakteria terapio.[14]

En la 1950-aj jaroj novaj psikiatriaj drogoj, ĉefe la antipsikota klorpromazino, estis dezajnita en laboratorioj kaj malrapide venis al preferata uzado. Kvankam ofte akceptita kiel progreso en kelkaj manieroj, estis ioma opozicio, pro seriozaj kontraŭaj efikoj kiaj malfrua diskinezio. Pacientoj ofte kontraŭas psikiatrion kaj malakceptis aŭ prokrastis uzi drogojn kiam oni ne estas sub psikiatria kontrolo.

Registaroj estis tre engaĝiĝintaj en la regulado de la drogdisvolvigo kaj de la drogvendado. En Usono la katastrofo pro la Sulfanilamida eliksiro de 1937 okazigis la morton de pli ol 100 personoj kaj tio kondukis al starigo de la Manĝaĵa kaj Droga Administracio (FDA), kaj la leĝo de 1938 Federal Food, Drug, and Cosmetic Act devigis al fabrikantoj registri novajn drogojn ĉe la FDA. La amendo de 1951 Humphrey-Durham Amendment postulis, ke certaj drogoj estu vendataj nur laŭ preskribo. En 1962 sekva amendo postulis, ke novaj drogoj estu testitaj per klinikaj ekzamenoj por akiri efikecon kaj sekurecon.[13] p. 24–26.

Ĝis la 1970-aj jaroj, drogoprezoj ne estis grava afero por doktoroj kaj pacientoj. Kiam pli da drogoj estis preskribitaj por kronikaj malsanoj, tamen, kostoj iĝis pezegaj, kaj ĉirkaŭ la 1970-aj jaroj preskaŭ ĉiu usona subŝtato postulis aŭ kuraĝigis la anstataŭo de ĝenraj kuraciloj por pli multekostaj markonomoj. Tio kondukis ankaŭ al usona leĝo de 2006 nome Medicare Part D, kiu proponas medicinan kovron por drogoj.[13] p. 28–29.

La Eŭropa Medicina Agentejo (angle The European Medicines Agency, akronime EMA) estas reguliga agentejo de la Eŭropa Unio por taksi medicinajn produktojn kaj medikamentojn [15][16]. La EMA certigas sciencan taksadon, superrigardon kaj monitoradon de medikamentoj por homoj kaj bestoj en la EU. Ĝia sidejo estas en Amsterdamo [17].

Je 2008, Usono estis unua en medicina esplorado, inklude farmacian disvolvigon. Prezoj de kuraciloj en Usono estas inter la plej altaj en la mondo, kaj plinovigo de kuraciloj estas koresponde alta. En 2000 usonaj firmaoj disvolvigis 29 el la 75 plej venditaj kuraciloj; firmaoj el la dua plej granda merkato, Japanio, disvolvigis ok, kaj Britio kontribuis per 10. Francio, kiu devigas prezkontrolojn, disvolvigis tri. Laŭlonge de la 1990-aj jaroj la rezultoj estis similaj.[13] p. 30–31.

Historio de kuracilpreskribo

[redakti | redakti fonton]
La esploroj de Alexander Fleming kun ŝimoj de la genro Penicillium ludis gravan rolon en la antaŭenigo de antibiotikoj.

Antibiotikoj por la unua fojo alvenis al la medicinaj etosoj en 1932 fare de Gerhard Domagk;[18] kaj estis stampitaj kiel la "mirindaj kuraciloj". La enkonduko de la sulfamidaj kuraciloj kondukis al malpliigo de la mortindicoj pro pneŭmonio en Usono el 0.2% ĉiujare ĝis 0.05% ĉirkaŭ 1939.[19] Antibiotikoj inhibas la kreskon de la metabolaj aktivecoj de bakterioj kaj de aliaj mikroorganismoj pere de kemia substanco de mikrobia origino. Penicilino, enkondukita post kelkaj jaroj, havigis pli ampleksan gamon de aktiveco kompare kun la sulfamidaj kuraciloj kaj malpliigis flankefikojn. Streptomicino, trovita en 1942, montriĝis kiel la unua kuracilo efektiva kontraŭ la kaŭzo de la tuberkulozo kaj iĝis ankaŭ la plej bone konata de longa serio de gravaj antibiotikoj. Oni enkondukis duan generacion de antibiotikoj en la 1940-aj jaroj: nome aŭreomicino kaj kloramfenikolo. Aŭreomicino estis la plej bone konata el la dua generacio.

Oni malkovris en la 19-a jarcento la efikon de litio kontraŭ nervaj misordoj kaj ĝiajn eblajn stabiligajn aŭ profilaktikajn efikojn; ĝi estis malmultekosta kaj facile produktebla. Kiam litio perdis la favoron en Francio, ekludis gravan rolon valpromido. Tiu antibiotiko estis la origino de kuraciloj kiuj finfine kreis la kategorion de stabiligiloj de bonfarto. Valpromido havis diversajn psikotropikajn efikojn kiuj agadis profite al la traktado de akutaj maniaj statoj kaj al la bontenado de traktado de mania depresio. Psikotropiko povas esti ĉu sedativaj ĉu stimulantaj; sedativaj kuraciloj celas malpliigi la ekstremajn kondutojn. Stimulantoj celas restaŭri normalecon pliigante la tonon de la stato. Tuj aperis la nocio de trankviligilo kiu estis tre diferencaj disde ajna sedativa aŭ stimulanta kuracilo. La termino "trankviligilo" alproprigis la proprecojn de sedativoj kaj iĝis la dominanta termino en Okcidento laŭlonge de la 1980-aj jaroj. En Japanio, dum tiu tempo, la termino "trankviligilo" egalis al la nocio de psiko-stabiligilo dum la termino "stabiligilo de la bonfarto" vanuis.[20]

Premarino (konjugaciitaj estrogenoj, enkondukitaj en 1942) kaj Prempro (kombinaĵo de estrogen-progestinaj piloloj, enkondukitaj en 1995) dominis la terapion de hormonanstataŭo (HRT) dum la 1990-aj jaroj. HRT ne estas vivo-sava kuracilo, nek kuracas malsanon. Oni preskribis HRT por plibonigi la vivkvaliton. Doktoroj preskribas estrogeno por siaj pli aĝaj pacientinoj kaj por trakti mallongdaŭrajn menopaŭzajn simptomojn kaj por eviti longdaŭrajn malsanojn. En la 1960-aj kaj dekomencaj 1970-aj jaroj, pli kaj pli kuracistoj ekpreskribis estrogenojn por siaj pacientinoj. Inter 1991 kaj 1999, Premarino estis listigita kiel la plej populara preskribaĵo kaj plej multe vendata kuracilo en Usono.[20]

Kombinitaj trabuŝaj kontraŭkoncipaj piloloj. Ili estis aprobitaj por kontraŭkoncipa uzado en la 1960-aj jaroj en Usono. Aktuale uzas ilin pli ol 100 milionoj da virinoj en la tuta mondo.[21] [22] [23] [24]

La unua trabuŝa kontraŭgenerilo, nome Enovido, estis aprobita de la FDA en 1960. Trabuŝaj kontraŭgeneriloj inhibas ovuladon kaj tiel evitas koncipiĝon. Oni scias, ke Enovido estis multe pli efektiva ol alternativoj kiel kondomo kaj pesario. Tiom frue kiom je 1960, trabuŝaj kontraŭgeneriloj estis disponeblaj en kelkaj diferencaj fortoj fare de diversaj fabrikantoj. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, pliiĝanta nombro de ebloj aperis kiel, plej ĵuse, nova kuracilaplika sistemo per kiu oni povas havigi trabuŝajn kontraŭgenerilojn ne trabuŝe sed tra transhaŭta flikaĵo. En 1982, oni enkondukis novan version de la pilolo, konata kiel "dufaza" pilolo. Ĉirkaŭ 1985, oni aprobis novan trifazan pilolon. Kuracistoj ekkonsideris la pilolon kiel bonega rimedo de naskokontrolo por junaj virinoj.[20]

Stimulantoj kiel Ritalino (metilfenidato) iĝis konvinkaj rimedoj por kontroli kaj modifi la konduton de infanoj. Ritalino estis la unua tia rimedo komercigita en 1955 kontraŭ narkolepsio; ĝiaj eblaj uzantoj estis mez-aĝaj kaj pli aĝaj pacientoj. Sed nur ĉirkaŭ ioma tempo ene de la 1980-a jaroj kiam infanoj kun hiperaktiveco ricevis preskribon de Ritalino kiu tiam eniris rekte en la merkato. Medicina uzado de metilfenidato estas hegemonia por simptomoj de Atentomanka-hiperaktiva perturbo (ADHD). Konsumado de metilfenidato en Usono superis ĉiujn aliajn landojn inter 1991 kaj 1999. Evidentiĝis ankaŭ grava kresko en tiu konsumado en Kanado, Novzelando, Aŭstralio kaj Norvegio. Nuntempe, 85% el la metilfenidato en la mondo estas konsumata en Usono.[20]

La unua minora trankviligilo estis Meprobamato. Nur dek kvar monatojn post ĝi iĝis disponebla, meprobamato iĝis la plej multe vendata preskribita kuracilo. Ĉirkaŭ 1957, meprobamato iĝis la plej rapide krskiĝanta kuracilo en la historio. La populareco de meprobamato pavimis la vojon por Librium kaj Valium, du minoraj trankviligiloj kiuj apartenis al nova kemia klaso de kuraciloj nomitaj benzodiazepinoj. Tiuj estis kuraciloj kiuj funkciis ĉefe kiel kontraŭ-anksiaj agentoj kaj muskolmalstreĉiloj. La unua benzodiazepino estis Librium. Tri monatojn post ĝi estis aprobita, Librium iĝis la plej multe preskribita trankviligilo en la lando. Tru jarojn poste, Valium venis al la apotekaj bretoj kaj estis dekfoje pli efektiva kiel muskolmalstreĉilo kaj kontraŭkonvulsiilo. Valium estis la plej variutila el la minoraj trankviligiloj. Poste venis la disvastigita adopto de gravaj trankviligiloj kiel klorpromazino kaj la kuracila reserpino. En 1970, ekmalpliiĝis la vendado de Valium kaj Librium, sed oni enkondukis vendadon de novaj kaj plibonigitaj trankviligiloj, kiel Xanax, enkondukita en 1981 por la ĵus kreita diagnozo de panika disordo, kaj ĝi ege disvastiĝis.[20]

Mevacor (lovastatino) estas la unua kaj plej influa statino en la usona merkato. En 1991 la lanĉo de Pravaĉol (pravastatino), nome la dua disponebla en Usono, kaj la publikigo de Zocor (simvastatino) faris Mevacor ne plu la nura statino en la merkato. En 1998, oni publikigis Viagra kiel traktado por erekcia disfunkcio.[20]

Polemikoj

[redakti | redakti fonton]

Polemikoj pri farmaciaj kuraciloj estas aliro de pacientoj al disvolvigataj sed ne ankoraŭ aprobitaj kuraciloj, prezoj, kaj primediaj aferoj.

Aliro al neaprobitaj drogoj

[redakti | redakti fonton]

La registaroj en la tuta mondo kreis politikojn por garantii aliron al kuraciloj eĉ antaŭ ties aproboj por pacientoj kiuj elĉerpis ĉiujn alternativajn traktadeblojn kaj ne kongruas kun la kriterioj de klinikaj klopodoj. Ofte grupigitaj laŭ konsideroj de provizora uzado aŭ liverado por precizaj pacientoj, tiuj programoj estas regataj per reguloj kiuj varias de lando al lando difinantaj alirkriteriojn, datenkolektadon, promocion, kaj kontroladon de la distribuado de kuraciloj.[25]

Ene de Usono, antaŭ-aprobaj postuloj ĝenerale trafas esploran traktadon de novaj kuraciloj (IND, laŭ anglalingvaj mallongigoj), aŭ esploran traktadon de apartaj pacientoj. Tiuj mekanismoj, kiuj enkadriĝas en la klaso de antaŭ-aprobaj alirprogramoj, havigas aliron al kuraciloj por grupoj de pacientoj aŭ individuoj loĝantaj en Usono. Ekster Usono, programoj por apartaj pacientoj havigas kontrolitan, antaŭ-aproban aliron al kuraciloj reage al petoj de kuracistoj je la konto de specifaj, aŭ apartaj, pacientoj antaŭ tiuj kuraciloj estis aprobitaj en la hejmlando de la paciento. Pere de tiuj programoj, pacientoj rajtas aliri al kuraciloj fine de ĝiaj klinikaj testoklopodoj aŭ al kuraciloj jam aprobitaj en aliaj landoj por evidentaj medicinaj necesoj, antaŭ tiuj kuraciloj estis aprobitaj en la hejmlando de la paciento.

Pacientoj kiuj ne povis aliri al disvolviĝantaj kuraciloj organizis kaj defendis pli ampleksan aliron. En Usono, la agadorganizo ACT UP formiĝis en la 1980-aj jaroj, kaj finfine ili formis sian Treatment Action Group (Agadgrupo por Traktado) parte por premi la usonan registaron dediĉi pliajn rimedojn por malkovri traktadon kontraŭ Aidoso kaj poste rapidigi la disponneblon de kuraciloj kiuj estas disvolvigataj.[26]

La Abigail Alliance estis establita en Novembro 2001 fare de Frank Burroughs memore al sia filino, Abigail.[27] The Alliance seeks broader availability of investigational drugs on behalf of terminally ill patients.

En 2013, la farmacia entrepreno BioMarin Pharmaceutical estis en la centro de alt-profila debato pri la etendo de aliro fare de kancerpacientoj al eksperimentaj kuraciloj.[28][29]

Aliro al medikamentoj kaj prezo de kuraciloj

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esencaj medikamentoj.

Esencaj medikamentoj, kiel difinitaj de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), estas "tiuj kuraciloj kiuj kontentigas la sanzorgajn necesojn de la plimulto de la populacio; ili devus esti disponeblaj ĉiam en taŭgaj kvantoj kaj en taŭgaj dozformoj, je prezoj kiuj estu atingeblaj por la komunumo."[30] Ĵusaj studoj trovis, ke plimulto de kuraciloj de la listo de MOS de esencaj medikamentoj, nekalkulante la fakon de kuraciloj kontraŭ HIV, ne estas patentitaj en la disvolviĝanta mondo, kaj ke la manko de disvastigata aliro al tiuj medikamentoj estas rilataj al fundamentaj aferoj de la ekonomia disvolvigo – nome manko de infrastrukturoj kaj malriĉeco.[31] Ankaŭ Kuracistoj sen landlimoj entreprenas kampanjon por Aliro al la Esencaj Medikamentoj, kio inkludas proponojn por disponigo de pli grandaj rimedoj kontraŭ netrakteblaj malsanoj kiuj okazas ĉefe en la disvolviĝanta mondo. La Indico de Aliro al Medikamentoj konsideras kiom bone farmaciaj kompanioj faras ke iliaj produktoj estu disponeblaj en la disvolviĝanta mondo.

Negocado fare de la Monda Organizaĵo pri Komerco okazintaj en la 1990-aj jaroj, kiel la Interkonsento TRIPS pri la Rajtoj al la Intelekta Propreco rilataj kun Komerco kaj la tiurilata Doha Deklaracio, centriĝis en aferoj pri la rilatoj kaj interplektiĝo de la internacia komerco de la farmaciaj kompanioj kun la rajtoj al la intelekta propraĵo, laŭ kiuj la landoj de la disvolviĝinta mondo celas fortajn rajtojn al la intelekta propraĵo por protekti la investadojn necesajn por disvolvi novajn medikamentojn, dum la landoj de la disvolviĝinta mondo celas promocii siajn ĝenrecajn farmaciajn industriojn kaj siajn kapablojn fari la medikamentojn disponeblaj por siaj popoloj tra devigaj permesiloj.

Kelkaj fakuloj kaj komentistoj starigis etikajn obĵetojn specife rilate al la farmaciaj patentoj kaj la altegaj prezoj de medikamentoj kiuj eĉ rajtigas siajn posedantojn plialtigi ilin, kion malriĉuloj de la tuta mondo, ne povas atingi.[32][33] Kelkaj kritikistoj pridemandas ankaŭ la kriteriojn kiuj ekskludas patentorajtojn kaj la rezultantajn altajn prezojn kiujn postulas la farmaciaj kompanioj por rekuperi la grandajn investojn necesajn por la esplorado kaj la disvolvigo.[32] Unu studo konkludas, ke la merkatigaj elspezoj por novaj medikamentoj ofte estas duoble ol la kvanto kiun oni dediĉas al la esplorado kaj al la disvolvigo.[34] Aliaj kritikistoj plendas, ke la patentaj establoj estas tro kostaj por konsumantoj, la sanzorgaj sistemoj, kaj ŝtataj kaj federacia registaroj, ĉar tio rezultas en prokrastoj de la aliro al pli malmultekostaj ĝenrecaj kuraciloj.[35]

Novartis luktis longan batalon kontraŭ la registaro de Barato pro la patentigo de sia kuracilo, nomita Gleevec en Barato, kio finis en tribunalo de la Suprema Kortego en kazo konata kiel "Novartis kontraŭ la Unio Barato plus aliuloj". Tiu Suprema Kortego decidis nur malforte kontraŭ Novartis, sed opoziciantoj de la libera patentado de kuraciloj postulis, ke tio estis grava venko.[36]

Primediaj aferoj

[redakti | redakti fonton]

Tre ofte oni priskribass farmaciajn medikamentoj kiel "ĉieaj" en preskaŭ ĉiu tipo de natura medio (t.e. lagoj, riveroj, rojoj, estuarioj, marakvo, kaj grundoj) tutmonde.[37][38][39][40] Iliaj kemiaj komponaĵoj estas tipe ĉeestaj je relative malaltaj koncentritecoj en la gamoj de ng/L ĝis μg/L.[41][39] La ĉefa vojo laŭ kiu la medikamentoj atingas la medion estas tra la elfluaĵoj de uzita akvo en akvopurigaj traktejoj, kaj el industriaj fabrikoj dum produktado, kaj el municipaj instalaĵoj post konsumado.[42] Ankaŭ agrikultura poluado estas alia grava fonto de kemiaĵoj irantaj al naturo derivite el la troa uzado de antibiotikoj en brutobredado.[41]

Sciencistoj ĝenerale dividas la mediajn efikojn de kemiaĵo en tri ĉefaj kategorioj: persisteco, bioakumulado, kaj tokseco.[38] Ĉar medikamentoj estas esence bio-aktivaj, plimulto estas nature degradeblaj en la medio, tamen ili estas klasitaj kiel "pseŭdopersistantaj" ĉar ili estas konstante replenigitaj el siaj fontoj.[37] Tiuj medipersistantaj farmaciaj poluantoj rare atingas danĝerajn toksokoncentraĵojn en la medio, tamen oni scias, ke ili bioakumuliĝas en kelkaj specioj.[43] Oni observis, ke iliaj efikoj komponiĝas laŭgrade tra manĝoretoj, anstataŭ iĝi akutaj, kio kondukis al ilia klasigo fare de la usona Geological Survey nur kiel "Ecological Disrupting Compounds" (ekologiaj disrompaj komponaĵoj).[37]

Kuracil-entreprenoj

[redakti | redakti fonton]

Abstina sindromo

[redakti | redakti fonton]

Abstina sindromo estas aro de simptomoj, kiuj okazas pro la tuja malkontinuo aŭ malpliigo de konsumado de medikamentoj aŭ distraj drogoj.

Ekzemple, longedaŭra uzado de kontraŭdeprima medikamento probable kaŭzos vaste malsaman reakcion kiam oni ekabstinas ol ekabstino de opioido, kiel heroino. Multaj preskrib-bezonaj kaj laŭleĝaj nepreskrib-bezonaj drogoj ankaŭ povas kaŭzi abstinajn simptomojn kiam individuoj ĉesas konsumi ilin, eĉ se ili estis uzataj nur laŭ instruoj de kuracisto.

Ankaŭ la maniero administri la drogon, ĉu envejna, enmuskola, buŝa aŭ alia, povas roli en la determino de la severeco de abstinaj simptomoj. Ankaŭ estas apartaj fazoj de abstina sindromo; ĝenerale, oni komencos senti sin malbona, progresos al sento pli malbona, atingos kulminon kaj tiam la simptomoj komencos malaperi. Tamen, abstino de certaj drogoj (barbituratoj, benzodiazepinoj, alkoholo, glukokortikoidoj) povas esti mortiga. Kvankam opioida abstina sindromo estas malofte mortiga al la uzanto, ĝi (kaj abstino de kelkaj aliaj drogoj) povas kaŭzi aborton, pro feta abstina sindromo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Definition and classification of Drug or Pharmaceutical Regulatory aspects of drug approval Arkivigite je 2017-07-22 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 30an de Decembro 2013.
  2. US Federal Food, Drug, and Cosmetic Act, SEC. 210., (g)(1)(B). Arkivigite je 2009-05-12 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 17an de Aŭgusto 2008.
  3. Directive 2004/27/EC de Eŭropa Parlamento kaj de la Konsilio de 31a de Marto 2004 amende Direktivo 2001/83/EC pri Komunuma kodo rilate al medicinaj produktoj por homa uzado. Artikolo 1. Publikigita la 31an de Marto 2004. Alirita la 17an de Aŭgusto 2008.
  4. Directive 2004/27/EC Official Journal of the European Union. 30a de aprilo 2004 L136
  5. FDA Glossary
  6. Griffith, F. Ll. The Petrie Papyri: Hieratic Papyri from Kahun and Gurob
  7. The Kahun Gynaecological Papyrus. Arkivita el la originalo je 2012-04-19. Alirita 2015-12-28.
  8. H. F. J. Horstmanshoff, Marten Stol, Cornelis Tilburg (2004), Magic and Rationality in Ancient Near Eastern and Graeco-Roman Medicine, p. 99, Brill Publishers, ISBN 90-04-13666-5.
  9. Vidu Atharvaveda XIX.34.9
  10. Kenneth G. Zysk, Asceticism and Healing in Ancient India: Medicine in the Buddhist Monastery, Oxford University Press, rev. ed. (1998) ISBN 0-19-505956-5.
  11. Heinrich Von Staden, Herophilus: The Art of Medicine in Early Alexandria (Cambridge: Cambridge University Press, 1989), pp. 1-26.
  12. (2014-08-08) “The pharmacology of medieval sedatives: the "Great Rest" of the Antidotarium Nicolai”, Journal of Ethnopharmacology 155 (1), p. 443–449. doi:10.1016/j.jep.2014.05.048. 
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 13,5 13,6 Finkelstein S, Temin P. (2008) Reasonable Rx: Solving the drug price crisis. FT Press.
  14. Miller, AA; Miller, PF (editor). (2011) Emerging Trends in Antibacterial Discovery: Answering the Call to Arms. Caister Academic Press. ISBN 978-1-904455-89-9.
  15. Set up by EC Regulation No. 2309/93 as the European Agency for the Evaluation of Medicinal Products, and renamed by EC Regulation No. 726/2004 to the European Medicines Agency, it had the acronym EMEA until December 2009.
  16. EMEA becomes EMA (14a de Decembro 2009). Arkivita el la originalo je 2022-11-22. Alirita 2023-10-16.
  17. "Relocation to Amsterdam". European Medicines Agency. 17 September 2018. Retrieved 16 January 2021.
  18. Stork W (20a de Junio 2005). "Top Pharmaceuticals: Prontosil". Chemical & Engineering News. Vol. 83, no. 25. Arkivita el la originalo la 13an de Oktobro 2008. Alirita la 30an de Majo 2014.
  19. Dowling HF (Junio 1972). “Frustration and foundation. Management of pneumonia before antibiotics”, JAMA 220 (10), p. 1341–5. doi:10.1001/jama.1972.03200100053011. 
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 20,4 20,5 Tone, Andrea kaj Elizabeth Watkins, Medicating Modern America: Prescription Drugs in History. Novjorko kaj Londono, New York University, 2007. Print.
  21. UN Population Division (2006). World Contraceptive Use 2005 (PDF). New York: United Nations. ISBN 9-211-51418-5. "women aged 15–49 married or in consensual union"
  22. Dr. David Delvin. «Contraception – the contraceptive pill: How many women take it in the UK?».
  23. Taylor, Tamara; Keyse, Laura; Bryant, Aimee (2006). Contraception and Sexual Health, 2005/06 (PDF). London: Office for National Statistics. ISBN 1-85774-638-4. Arkivita el originalo la 9an de januaro 2007. "British women aged 16–49: 24% currently use the Pill (17% use Combined pill, 5% use Minipill, 2% don't know type)"
  24. Aiko Hayashi (20 de aŭgusto 2004). «Japanese Women Shun The Pill». CBS News. Konsultita la 12a de junio 2006.
  25. Helene S (2010). “EU Compassionate Use Programmes (CUPs): Regulatory Framework and Points to Consider before CUP Implementation”, Pharm Med 24 (4), p. 223–229. doi:10.1007/bf03256820. 31439802. 
  26. Kolata, Gina, "F.D.A. Debate on Speedy Access to AIDS Drugs Is Reopening", The New York Times, 12a de Septembro 1994.
  27. (4 September 2008) “Contract Law and Ethical Issues Underscore the Latest Lawsuit About Access to Experimental Drugs for Duchenne Muscular Dystrophy”, Neurology Today 8 (17), p. 20–21. doi:10.1097/01.nt.0000337676.20893.50. 
  28. "Andrea Sloan Faces Pharma Firm With History of Indifference", Huffington Post, 26a de Septembro 2013.
  29. "In cancer drug battle, both sides appeal to ethics", CNN, 20a de Septembro 2013.
  30. The Selection and Use of Essential Medicines – WHO Technical Report Series, No. 914: 4. Other outstanding technical issues: 4.2 Description of essential medicines. Apps.who.int (14a de Aprilo 2016). Arkivita el la originalo je 1a de Februaro 2014. Alirita 25a de Junio 2016.
  31. . Patent Landscape Analysis of Healthcare Innovations. The Franklin Pierce Center for Intellectual Property. University of New Hampshire School of Law (2013). Arkivita el la originalo je 4a de Marto 2016.
  32. 32,0 32,1 Banta D.H. (2001). “Worldwide Interest in Global Access to Drugs”, Journal of the American Medical Association 285 (22), p. 2844–46. doi:10.1001/jama.285.22.2844-JMN0613-3-1. 
  33. Ferreira L (2002). “Access to Affordable HIV/AIDS Drugs: The Human Rights Obligations of Multinational Pharmaceutical Corporations”, Fordham Law Review 71 (3), p. 1133–79. Alirita 20a de Januaro 2014.. 
  34. (2005) “The Patents-Based Pharmaceutical Development Process: Rationale, Problems and Potential Reforms”, Journal of the American Medical Association 294 (16), p. 2075–82. doi:10.1001/jama.294.16.2075. 10277752. 
  35. Misguided Policy on Patents. Generic Pharmaceutical Association (GPhA). Arkivita el la originalo je 28 September 2015. Alirita 8 October 2015.
  36. Charlotte Harrison Patent watch Nature Reviews Drug Discovery 12, 336–337 (2013)
  37. 37,0 37,1 37,2 (2017-01-01) “Pharmaceuticals and personal care products (PPCPs) are ecological disrupting compounds (EcoDC)”, Elementa: Science of the Anthropocene 5. doi:10.1525/elementa.252. 
  38. 38,0 38,1 (2017-03-01) “Pharmaceuticals and personal care products (PPCPs) in the freshwater aquatic environment”, Emerging Contaminants 3 (1), p. 1–16. doi:10.1016/j.emcon.2016.12.004. 
  39. 39,0 39,1 (2019-03-27) “Pharmaceuticals of Emerging Concern in Aquatic Systems: Chemistry, Occurrence, Effects, and Removal Methods”, Chemical Reviews (en) 119 (6), p. 3510–3673. doi:10.1021/acs.chemrev.8b00299. 
  40. . Environmentally Persistent Pharmaceutical Pollutants (EPPPs) (angle) (2020-09-17). Alirita 2024-01-07.
  41. 41,0 41,1 (2013-09-01) “Pharmaceuticals and personal care products (PPCPs): A review on environmental contamination in China”, Environment International 59, p. 208–224. doi:10.1016/j.envint.2013.06.012. 
  42. (2014-07-23) “Pharmaceutical Industry Wastewater: Review of the Technologies for Water Treatment and Reuse”, Industrial & Engineering Chemistry Research (en) 53 (29), p. 11571–11592. doi:10.1021/ie501210j. 
  43. (2022-12-01) “Occurrence, transformation, bioaccumulation, risk and analysis of pharmaceutical and personal care products from wastewater: a review”, Environmental Chemistry Letters (en) 20 (6), p. 3883–3904. doi:10.1007/s10311-022-01498-7. 

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Historio

  • Nicholas Eschenbruch, Viola Balz, Ulrike Klöppel, Marion Hulverscheidt: Arzneimittel des 20. Jahrhunderts. Historische Skizzen von Lebertran bis Contergan. Transcript, Bielefeld 2009, ISBN 978-3-8376-1125-0.
  • Wolf-Dieter Müller-Jahncke, Christoph Friedrich, Ulrich Meyer: Arzneimittelgeschichte. 2., überarb. und erw. Auflage. Stuttgart 2005, ISBN 3-8047-2113-3.
  • Wolf-Dieter Müller-Jahncke, Christoph Friedrich: Geschichte der Arzneimitteltherapie. Deutscher Apothekerverlag, Stuttgart 1996, ISBN 3-7692-2038-2.
  • Rudolf Schmitz: Geschichte der Pharmazie. Band I: Von den Anfängen bis zum Ausgang des Mittelalters. Govi-Verlag, Eschborn 1998, ISBN 3-7741-0706-8.
  • Rudolf Schmitz, Wolf-Dieter Müller-Jahncke, Christoph Friedrich: Geschichte der Pharmazie. Band II: Von der Frühen Neuzeit bis zur Gegenwart. Govi-Verlag, Eschborn 2005, ISBN 3-7741-1027-1.

Kritiko pri kuraciloj

  • Marcia Angell: Der Pharma-Bluff. Wie innovativ die Pharmaindustrie wirklich ist. Kompart, Bonn/ Bad Homburg 2005, ISBN 3-9806621-9-5.
  • Markus Grill: Kranke Geschäfte – Wie die Pharmaindustrie uns manipuliert. Rowohlt, Reinbek 2007, ISBN 978-3-498-02509-0.
  • Sonia Shah: Am Menschen getestet! Redline Wirtschaft, München 2008, ISBN 978-3-636-01561-7.
  • Ben Goldacre: Die Pharma-Lüge: Wie Arzneimittelkonzerne Ärzte irreführen und Patienten schädigen. (Titel der amerikanischen Originalausgabe 2012: Bad Pharma) Kiepenheuer & Witsch, 2013, ISBN 978-3-462-04577-2.

Drogometabolo

  • Karl-Heinz Beyer: Biotransformation der Arzneimittel. Springer Verlag, Berlin/ Heidelberg/ New York/ London/ Paris/ Tokyo/ Hong Kong 1990, ISBN 3-540-50696-9.
  • G. Gordon Gibson, Paul Skett: Introduction to Drug Metabolism. Chapman & Hall, London/ Glasgow/ New York/ Tokyo/ Melbourne/ Madras 1986, ISBN 0-412-26390-4.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Medication en la angla Vikipedio.