Mikaelo Serveto
Mikaelo Serveto (1511-1553) | ||
---|---|---|
Hispana humanisto, teologo, kuracisto kaj kartografo.
| ||
Persona informo | ||
Miguel Serveto y Conesa | ||
Naskiĝo | 29-a de septembro 1511 en Villanueva de Sigena, Hispanio | |
Morto | 27-a de oktobro 1553 en Ĝenevo, Svislando | |
Mortis pro | Mortpuno vd | |
Mortis per | Morto sur brulŝtiparo vd | |
Religio | katolikismo • protestantismo vd | |
Lingvoj | latina • hispana • franca • antikva greka • hebrea vd | |
Ŝtataneco | Hispanio Reĝlando Francio vd | |
Alma mater | Universitato de Tuluzo | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Okupo | kuracisto kartografo astronomo tradukisto teologo verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Miguel SERVET, ankaŭ Michael Servetus, (naskiĝis la 29-an de septembro 1511, mortis la 27-an de oktobro 1553) estis hispana-aragona teologo, kuracisto, kartografo kaj humanisto. Li estis la unua eŭropano, kiu bone priskribis la funkciadon de pulmoj. Li interesiĝis pri tre variaj fakoj, interalie astronomio, meteorologio, geografio, jurisprudenco, matematiko kaj anatomio. Li ludis gravan rolon en la historio de pluraj el tiuj fakoj, precipe de teologio kaj medicino.
Servet partoprenis en la Protestanta Reformacio, kaj sekve disvolvis aŭdacan, kontraŭ-triunuecan doktrinon, tiel ke li estis samtempe kondamnita de katolikoj kaj protestantoj. Li estis arestita en Ĝenevo kaj bruligita kiel herezulo, pro instigo de la reformisto Jean Calvin. Post tio Kalvino atakitis de Sébastien Châteillon.