Morro Bay (Kalifornio)
Morro Bay | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 93442–93443 • 93442 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 10 757 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 402 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 23′ N, 120° 51′ U (mapo)35.379166666667-120.85333333333Koordinatoj: 35° 23′ N, 120° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 62 m [+] | ||
Areo | 26,733717 km² ( 267 3.3 717 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Morro Bay, California [+] | |||
Morro Bay estas marborda urbo en la kantono San Luis Obispo, Kalifornio, Usono. Laŭ la censo de 2000, la urba populacio estis de 10,350. La hispana nomo de la urbo aludas al Roko Morro (muzelo), kvankam aliaj teorioj aludas al portugala pranavigisto kiu metaforis per la vorto "moro" (maŭro kun turbano).
La urbo de Morro Bay estis fondita de Franklin Riley en 1870 kiel havenurbo por la produktoj de la ranĉoj ĉirkaŭaj. Nun estas turisma centro danke ĉefa al apudaj plaĝoj. Krome estas areo de protekto por birdoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Morro Bay 35° 20′ 16″ N 120° 51′ 05″ U / 35.33778 °N, 120.85139 °U (mapo) estas ankaŭ la nomo de la granda estuaro kiu situas laŭlonge de la nordaj plaĝoj de la propra golfo. La granda golfo kie ĝi situas estas Estero Bay, kiu enhavas ankaŭ la komunumojn de Cayucos kaj Los Osos. La urbo de Morro Bay estas 20 km nordokcidente de San Luis Obispo kaj situas ĉe la Aŭtoŝoseo numero 1.
Laŭ la usona censo la urbo havas totalan areon de 26.3 km², el kiuj, 13.4 km² estas tero kaj 12.9 km² (49.2%) estas akvo.
En la Roko Morro estas rezervejo de Migra falko.