Premio Andersen
Aspekto
(Alidirektita el Premio Hans Christian Andersen)
- Ne konfuzu kun similnoma da:Hans Christian Andersen Litteraturpris
Premio Andersen | ||
Oficiala titolo | H.C. Andersen-medaljen | |
literaturpremio | ||
---|---|---|
Branĉoj | • Hans Christian Andersen Award for illustration vd | |
Nomita laŭ | Hans Christian Andersen | |
Objekto | ora medalo | |
Priskribo | premio pri porinfana literaturo | |
Organizanto | IBBY | |
Lando | Danio | |
Fondita en | 1955 | |
En TTT | http://www.ibby.org | |
La Premio Andersen (aŭ Premio H. C. Andersen, aŭ Medalo H. C. Andersen, aŭ Andersen-medalo, aŭ simile), dane H.C. Andersen-medaljen, angle Hans Christian Andersen Award, estas literatura premio pri porinfana literaturo, fondita en 1956 honore al la dana verkisto Hans Christian Andersen (1805–1875). La premio estas disdonata de la IBBY (International Board on Books for Young People, angle: "Internacia ĵurio pri porjunulaj libroj"), kaj estas unu el la plej gravaj internaciaj premioj por verkistoj kaj (ekde 1966 ankaŭ) ilustristoj de porinfanaj libroj.
La premio estas nur honora, senmona premio kun ora medalo. Alta protektanto estas la dana reĝino Margareta la 2-a.