Saltu al enhavo

Problemo (apartigilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Problemo)

Problemo estas situacio aŭ kondiĉo, kiu estas nesolvita aŭ nevolita. Kutime, naturo de problemo estas ke respondo aŭ solvo estas necesaj.

Problemoj povas okazi en diversaj formoj kaj kampoj.

  • En matematika, problemo temas pri la matematikaj objektoj kaj strukturoj, kiuj estas aŭ klarigotaj aŭ pruvotaj.
  • En socio, problemoj koncernas ĉiujn membrojn de tia socio. La problemo povas esti iu aparta socia problemo kiu, se solvita, kondukus al sociaj avantaĝoj, kiel ekzemple pli granda produktiveco aŭ malpli konfrontiĝo inter tuŝitaj partioj; por prezenti problemon kaj fari la unuajn proponojn por solvi ĝin, oni devas aŭskulti la interparolanton por akiri pli da informoj, kaj fari demandojn, tiel klarigante eventualajn dubojn.
  • En entrepreno, problemo signifas diferencon inter estantaj kondiĉoj kaj dezirataj. Ofte, kialo de la problemo estas nekonata.
  • En ŝakludo, problemo estas pozicio sur la tabulo, en kiu oni devas serĉi la plej favoran solvon en la plej malmulte da ebla nombro da movoj.