Reĝa Societo de Londono
Reĝa Societo de Londono | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sidejo de la Reĝa Societo
| |||||
akademio de sciencoj erudicia societo eldonejo de malfermita aliro eldonejo nacia akademio | |||||
moto | nullius in verba “je nenies vortoj” | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 28 novembro 1660 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 51° 30′ 22″ N, 0° 7′ 56″ U (mapo)51.506111111111-0.13222222222223Koordinatoj: 51° 30′ 22″ N, 0° 7′ 56″ U (mapo) | ||||
lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
urbo | Londono | ||||
Estraro | |||||
ĉefestro(j) | Adrian Smith (en) (2020–) vd | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
| |||||
La Reĝa Societo de Londono pri la Plibonigo de Prinatura Scio, angle Royal Society of London for the Improvement of Natural Knowledge, estas klerula societo de Britio. Fondita en 1660, ĝi foje estas konsiderata la plej malnova senrompe ankoraŭ ekzistanta scienca akademio en la mondo,[1] sed ankaŭ la germana akademio Leopoldina, fondita en 1652, ofte estas tiel priskribita.[2][3][4][5]
Kvankam ĝi estas neŝtata asocio, ĝi servas kvazaŭ scienca akademio de Britio, Irlando kaj la Brita Regnaro. Pri Irlando zorgas speciala branĉo, la Reĝa Irlanda Societo (1785), pri Skotlando la Reĝa Societo de Edinburgo (1783).
La latina moto de la societo, nullius in verba, “je nenies vortoj”, indikas, ke bazo de scienca argumentado povas esti nur demonstreblaj faktoj (farita per eksperimentoj), sed ne citado de aŭtoritatuloj.[6]
Kelkaj prezidantoj
[redakti | redakti fonton]- Christopher Wren (1680–1682)
- Samuel Pepys (1684–1686)
- Charles Montagu (1695–1698)
- John Somers (1698–1703)
- Isaac Newton (1703–1727)
- Hans Sloane (1727–)
- Joseph Banks (1778–1820)
- Humphry Davy (1820–1827)
- Augustus, Duko de Sussex (1830–1838)
- William Parsons (1848–1854)
- Joseph Dalton Hooker (1873–1878)
- Thomas Henry Huxley (1883–1885)
- George Gabriel Stokes (1885–1890)
- William Thomson (1890–1895)
- Joseph Lister (1895–1900)
- William Huggins (1900–1905)
- John William Strutt (1905–1908)
- Joseph John Thomson (1915–1920)
- Ernest Rutherford (1925–1930)
- William Henry Bragg (1935–1940)
- Henry Hallett Dale (1940–1945)
- Robert May (2000–2005)
- Martin Rees (2005–2010)
Membildo
[redakti | redakti fonton]La Reĝa Societo planis tutmondan reton, “imperion de scienco”, kaj strebis forigi lingvajn barilojn inter la sciencoj.[mankas fonto] Dum la Reĝa Societo dediĉis sin al la libera fluo de informo kaj kuraĝigis komunikadon, estis kompleksa interrilato kun okultismo. Precipe kunfondinto Robert Boyle komencis la kutimon, tre detale raporti pri siaj eksperimentoj, por ke aliaj povu ripeti ilin, male al la kutimoj de sekretemaj alkemiistoj. Aliflanke Newton estis praktikanta alkemiisto, kaj lia asistanto John Theophilus Desaguliers estis elstara framasono.
Publikigoj
[redakti | redakti fonton]Proceedings of the Royal Society (Protokoloj de la Reĝa Societo) estas patra titolo de du sciencaj gazetoj publikigitaj de la Reĝa Societo. Origine ĝi estis unika gazeto, sed estis disigita en du separataj gazetoj en 1905:
- Serio A, kiu publikigas esploradon rilate al matematikaj, fizikaj, kaj inĝenieraj sciencoj
- Serio B, kiu publikigas esploradon rilate al biologio
Premioj
[redakti | redakti fonton]- Medalo Davy pri kemio
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ About us | History of the Royal Society – “The Royal Society is a Fellowship of many of the world's most eminent scientists and is the oldest scientific academy in continuous existence.”
- ↑ Schnalke, Thomas: Leopoldina insights. The "Deutsche Akademie der Naturforscher" around 1750 as reflected in its correspondence
- ↑ Engwall, Lars: Academies and their roles in policy decisions
- ↑ Haller joins world’s oldest continuously existing science academy
- ↑ interacademies.org: German National Academy of Sciences Leopoldina
- ↑ History of the Royal Society