Rumana lingvo
rumana | ||
română | ||
natura lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Balkanlatinida lingvaro | ||
Parolata en | Rumanio kaj Moldavio, proksimume 2.500.000 en Germanio, Usono, Ukrainio, Bulgario, Hungario, Rusio, Kanado kaj aliaj landoj | |
Parolantoj | 24 300 000 | |
Denaskaj parolantoj | proksimume 24.000.000 | |
Skribo | latina, kun kelkaj specialaj literoj | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Rumanio, Moldavio, Vojvodino (Serbio) | |
Reguligita de | Rumana Akademio | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | ro | |
ISO 639-2 | rum, ron | |
ISO 639-3 | ron | |
SIL | RUM | |
Glottolog | roma1327 | |
Angla nomo | Romanian | |
Franca nomo | roumain | |
Vikipedio | ||
Specimeno |
---|
La Patro Nia
Tatăl nostru Care ești în ceruri, |
La rumana lingvo (rumane română /ro'mɨnə/) estas latinida lingvo en la orienta Eŭropo, parolata de 24 ĝis 28 milionoj da homoj, precipe en Rumanio kaj Moldavio. Ĝi najbaras al la ukraina, bulgara, serba kaj hungara lingvoj kaj apartenas al la orientlatinidaj lingvoj sen plurala -s. Ĝi havas oficialan validon en Rumanio, Moldavio kaj en provinco aŭtonoma de Serbio, Vojvodino.
Rumanparolantoj estas disĵetaj trans multaj aliaj landoj, nome Italio, Hispanio, Rusio, Ukrainio, Israelo, Portugalio, Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Kanado, Francio kaj Germanio.
Specialaj literoj
[redakti | redakti fonton]Ekde 1860 la rumana lingvo estas skribata per latina alfabeto. Ankaŭ en Moldavio ĝi estas oficiala, sed oni uzis ankaŭ la cirilan alfabeton.
Litero | Prononco |
---|---|
a | /a/ |
ă | /ə/ |
â, î | /ɨ/ |
b | /b/ |
c | /k/ antaŭ a, o, u kaj konsonantoj |
/t͡ʃ/ antaŭ i kaj e | |
ch | /k/ antaŭ i kaj e |
d | /d/ |
e | /e/ |
f | /f/ |
g | /g/ antaŭ a, o, u kaj konsonantoj |
/d͡ʒ/ antaŭ i kaj e | |
gh | /g/ antaŭ i kaj e |
h | /h/ |
i | /i/ |
j | /ʒ/ |
k | /k/ |
l | /l/ |
m | /m/ |
n | /n/ |
o | /o/ |
p | /p/ |
r | /r/ |
s | /s/ |
ș | /ʃ/ |
t | /t/ |
ț | /t͡s/ |
u | /u/ |
v | /v/ |
x | /ks/ aŭ /gz/ |
z | /z/ |
La subsigno en la rumanaj literoj ț kaj ș aspektas propre komo, ne cedilo kiel en la turka ş aŭ la franca, portugala kaj turka ç. Dum la tempo, kiam plenaj signaroj de Unikodo ne estis vaste uzeblaj en komputiloj, kaj ofte ankoraŭ nun, oni uzas anstataŭe la literojn ţ kaj ş.
Gramatiko
[redakti | redakti fonton]Malgraŭ sia latinida deveno la rumana lingvo alprenis ne nur vortojn, sed ankaŭ gramatikaĵojn de najbaraj lingvoj. Ekzemple la konstruo de la difina artikolo (sufikse al substantivoj) kaj de certaj verboformoj kun "să" estas analogaj al la bulgara lingvo. Ĝia konjugacio similas al la latina kaj itala. Krome ĝi retenis la kazojn: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo kaj eĉ havas vokativon. La substantivoj tamen havas identajn formojn por nominativo kaj akuzativo (ne-fleksia kazo) kaj por genitivo kaj dativo (fleksia kazo).
La rumana en Moldavio
[redakti | redakti fonton]En la rumana de Moldavio, de la moldavoj ofte nomata la moldava lingvo, oni arbitre anstataŭigis latindevenajn vortojn per slavaj. Ekzemple popor (popolo) iĝis norod kaj pâine (pano) iĝis hleb.[1] Rumanlingvaj lernejoj en Ĉednestrio — estas lernejoj, lokitaj en Ĉednestrio, kontrolitaj de ministerio pri edukado de Moldavio, lingvo de instruado de kiuj estas rumana lingvo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
La letero de Neacșu estas la plej malnova dokumento en la rumana lingvo
-
Ekzemplo de la rumana en cirila alfabeto
-
Mapo de la ĉefaj dialektoj parolataj en Rumanio
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vortareto Esperanto-Rumana[rompita ligilo]
- http://www.easyromanian.com, kurso pri la rumana
- http://dexonline.ro, vortaro kun klarigoj
- http://www.webdex.ro, vortaro kun klarigoj web 2.0
- http://ro.wikipedia.org, la rumana Vikipedio
- http://mo.wikipedia.org, la moldova Vikipedio (ne plu flegata)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Monato, internacia magazino sendependa, numero 1996/11, paĝo 11: La rumana verkita de Ionel Oneț.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (eo) Ionel Onet, La rumana lingvo, p. 11, Monato, 1996/11