Sankta Elifio
Aspekto
SANKTA ELIFIO estis la iomete obskura francdevena sanktulo (latine: Sanctus Eliphius), kiu eble mortis kiel martiro dum la regado de imperiestro Juliano la Apostato en 362. La kolonja ĉefepiskopo Bruno transportigis lian korpon Kolonjon en la 10-a jc. La relikvokesto malfermiĝis sub ĉefepiskopo Hermano de Heslando en la 15-a jc. En la 1863-a jaro oni malfermis la sarkofagon denove por sendi parton de la kruro de la mortinta en Lorenon.
Ankoraŭ nun la ostoj kuŝas en la preĝejo de Sankta Martino en Kolonjo. La memortago de la sanktulo soleniĝas la 16-an de oktobro.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Société des Bollandistes: Acta Sanctorum Octobris. Tomus Septimus. 1765-1883, S. 799-816 (Biografio - en la latina sole, kiel PDF-datumo ĉe Gallica)
- Anton Ditges: Die Reliquien des h. Eliphius in St. Martin. In: Groß St. Martin in Köln. Eine Festschrift zur siebenten Säcularfeier der Kirchweihe am 1. Mai 1872, S. 57-65, L. Schwann'sche Verlagshandlung, Köln