Aĉeto de Luiziano
La aĉeto de Luiziano (angle: Louisiana Purchase) estis la akiro fare de Usono de 2 140 000 km² da franca teritorio ("Luiziano") en 1803. La teritorio kostis 60 milionojn da frankoj (11 250 000 $), kaj la usona registaro devis cetere nuligi francan ŝuldon da 18 milionoj da frankoj. Inkluzive de interezoj, Usono do entute pagis 23 213 568 dolaroj por la luiziana teritorio.
La vendo de Luiziano ne temis pri la luiziana ŝtato sole, sed pri partoj de teritorioj de 15 hodiaŭaj usonaj ŝtatoj kaj 2 kanadaj provincoj. La akirita lando entenis la tuton da Arkansaso, Misurio, Iovao, Oklahomo, Kansaso kaj Nebrasko. Ĝi krome koncernis partojn de Minesoto, Nord-Dakoto, Sud-Dakoto, nordorienta Nov-Meksiko, norda Teksaso, Montano, Vajomingo kaj Kolorado. Aldone, la aĉeto entenis malgrandajn partojn de tio, kio poste fariĝis la kanadaj provincoj Alberto kaj Saskaĉevano. La aĉeto hodiaŭ reprezentas 23% de la tuta usona teritorio.
Tiu akiro estis grava okazaĵo de la prezidenta mandato de Thomas Jefferson. Ĝi tiam estis akre kritikita, ĉar pluraj politikistoj opiniis, ke tia plivastigo de la usona teritorio estis kontraŭkonstitucia. Jefferson tamen decidis akcepti la aĉeton, ĉar li timis la influon de Francio kaj Hispanio sur la havenon Nov-Orleano.