Vilhelmo la 1-a (Germana Regno)
Aspekto
(Alidirektita el Vilhelmo la 1-a (Germana Imperiestro))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vilhelmo la 1-a |
Vilhelmo la 1-a (naskiĝis la 22-an de marto 1797 kiel Wilhelm Friedrich Ludwig en Berlino; mortis la 9-an de marto 1888 samloke) estis ekde 1858 regento (anstataŭulo por sia malsana frato) kaj ekde 1861 reĝo de Prusio kaj ekde 1871 Germana Imperiestro. Lia edzino estis Augusta von Sachsen-Weimar-Eisenach.
Vilhelmo estis konservativa kaj havis pro la sufokado de la marta revolucio de 1848 negativan reputacion. Tamen lia ekregado en 1858 signifis certa liberaliĝo. Malgraŭ sia propra volo li fariĝis en 1871 germana imperiestro kaj atingis poste grandan popularecon. Dum lia epoko la prusa ĉefministro kaj poste germana kanceliero Otto von Bismarck ricevis tre grandan influon.
|