Organismo
Organismo | |||||
---|---|---|---|---|---|
fizika anatomia ento • fizika korpo | |||||
| |||||
Organismo | ||
---|---|---|
| ||
Sistematiko | ||
| ||
Domeno | ||
|
Organismoj aŭ la vivestaĵoj konsistas el ĉeloj. Biologio okupiĝas science pri ĉiu konata organismo, ties derivaĵoj kaj prauloj. Ties karakterizaĵoj estas materialŝanĝo, kresko, reago al stimulo kaj generado. Post seksa proceso aperas samdevena organisma grupo, kiu nomiĝas populacio. Tiuj populacioj formas asociojn, nome ekosistemoj, kiuj enloĝas la biosistemon.
La sistematiko provas trovi konvenan grupigon de ĉiu organismo. La plej supra ŝtupo estas la t.n. regno. Oni distingas laŭ kriterioj de molekulara biologio la verajn bakteriojn (Bacteria), la arĥeojn (Archaea) kaj la eŭkariotojn (Eucaryota), animaloj, plantoj kaj fungoj. Se oni taksas la ĉelojn kiel baza karakterizaĵo de organismoj, la virusoj ne apartenas al la organismoj, ĉar ili konsistas ne el ĉeloj. Ili ne havas propran materialŝangon kaj degeneras sin mal-mem. Ilia pliiĝo okazas per mastroĉeloj.
En biologio, organismo estas ajna kunapuda vivanta sistemo, tiaj kiaj animalo, planto aŭ bakterio. Pli ol 99 % el ĉiuj specioj, laŭkvante ĉirkaŭ kvin mil milionoj da specioj,[1] kiuj iam vivis sur la Tero estas ĉirkaŭkalkule formortintaj.[2][3] Ĉirkaŭkalkuloj pri la nombro de la nuntempaj specioj de la Tero gamas el 10 milionoj al 14 milionoj,[4] el kiuj ĉirkaŭ 1.2 milionoj estis dokumentitaj kaj ĉirkaŭ 86 % ne estis ankoraŭ priskribitaj.[5]
Ĉiuj konataj tipoj de organismoj estas kapablaj je ioma grado de reago al stimuloj, reproduktado, kresko kaj disvolviĝo kaj homeostazo. Organismo konsistas el unu aŭ pliaj ĉeloj; kiam ĝi havas unu ĉelon ĝi estas unuĉela organismo; kaj kiam ĝi havas pli ol unu ĝi estas konata kiel multĉela organismo. Plej unuĉelaj organismoj estas de mikroskopa grando kaj tiele klasitaj kiel mikroorganismoj. Homoj estas multĉelaj organismoj komponitaj de multaj bilionoj de ĉeloj grupigitaj en specialaj histoj kaj organoj.
Organismo povas esti ĉu prokarioto aŭ eŭkarioto. Prokariotoj estas reprezentataj de du separataj regnoj, nome Bacteria kaj Archaea. Eŭkariotaj organismoj estas karakterizitaj pro esto de membran-ligita ĉelkerno kaj enhavas aldonajn membran-ligitajn apartaĵojn nome organetoj (kiaj mitokondrio en animaloj kaj plantoj kaj plastidoj en plantoj kaj algoj, ĉiuj ĝenerale konsiderataj derivaj el endosimbiozaj bakterioj).[6] Fungoj, animaloj kaj plantoj estas ekzemploj de regnoj de organismoj ene de eŭkariotoj.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La termino "organismo" (el greka ὀργανισμός, organismos, el ὄργανον, organon, t.e. "ilo, aparato, sensorgano aŭ prendilo"[7][8]) unuafoje aperis en angla lingvo en 1703 kaj ekhavis sian nunan difinon ĉirkaŭ 1834 (Oxford English Dictionary). Ĝi estas rekte rilata al la termino "organizo". Estas longa tradicio difini organismojn kiel mem-organizantaj estaĵoj.[9]
Estis polemiko pri la bona vojo al la difino de organismo[10][11][12][13][14][15][16][17] kaj pri ĉu tia difino ja necesas.[18][19] Kelkaj kontribuoj[20] estas respondoj al la sugesto ke tiu kategorio "organismo" povus esti ne taŭga en biologio.[21]
Strukturo de ĉelaj organismoj
[redakti | redakti fonton]Ĉiu konata organismo estas konstruita el unu aŭ pli da ĉeloj. Ĉiu ĉelo enhavas en sia genomo (DNA) ĉiun bezonatan instrukciojn por kresko kaj por multflanka vivproceso.
Gravaj (bioĥemie) substancoj (organikaj molekuloj), kiujn organismoj bezonas por vivo estas la jenaj:
- Proteinoj,
- Sukeroj (Karbonhidratoj) kaj
- Grasoj.
Krom tiuj, la ĉelo de ĉiu organismo estas provizita grandparte je akvo kaj en tiu estas solvitaj mineraloj (saloj).
La plej grava kemia elemento por la konstruo de organikaj materialoj estas karbono (C). Krom tio gravas grandparte la elementoj de akvo kiel oksigeno (O) kaj hidrogeno (H). Plie menciindas – amase gravas - nitrogeno (N), fosforo (P), sulfuro (S), kalio (K), kalcio (Ca) kaj natrio (Na) , dum kloro (Cl), jodo (I), fero (Fe), kupro (Cu), seleno (Se) kaj kelkaj aliaj materialoj estas nur ŝpurelementoj (sed ili povas estis esencaj).
Multaj kemiaj elementoj povas esti damaĝaj en diversaj dozoj por la organismoj.
Signifo ĉe plivastigo
[redakti | redakti fonton]En metafora senco kompleksa 'tutaĵo' foje estas konsiderata kiel organismo: 'la politiko'; 'la internacia telefonreto'.
Difinoj
[redakti | redakti fonton]Kutime facilegas diri ĉu io estas viva aŭ ne estas viva. Tio rilatas al la fakto ke la vivaj estaĵoj kunhavas plurajn atributojn. Tiukadre, la vivon oni povas difini laŭ tiuj bazaj proprecoj de la vivaj estaĵoj, kiuj ebligas diferencigi disde la inerta materio:[22][23][24][25]
- Organizado. La bazaj unuoj de organismo estas la ĉeloj. Viva estaĵo povas esti komponita per unusola ĉelo (unuĉelulo) aŭ per pluraj (plurĉelulo).
- Homeostazo. La organismoj retenas internan ekvilibron, por ekzemplo, kontrolas aktive sian ismopremon kaj la koncentron de elektrolitoj.
- Rilatemo aŭ Iritkapablo. Estas reago antaŭ eksteraj stimuloj kiu ebligas la vivajn estaĵojn detekti kaj akiri informon de la medio en kiu ili vivas, fari pravajn decidojn kaj prilabori respondon taŭgan por sia survivado.[26] Tia reago povas esti tre diversa, por ekzemplo, la kuntiriĝo de organismo unuĉela kiam ĝi estas tuŝata aŭ la pli komplikaj reagoj kiuj implicas la sensojn en la superaj animaloj.
- Movkapablo. Tiu ne estas ĝenerala universala kapablo, ĉar estas vivaj estaĵoj kiuj ne kapablas volonte moviĝi; temas pri translokiĝo de organismo aŭ de ties parto, rilate al referencpunkto. Por ekzemplo, la folioj aŭ petaloj de planto kiu kapablas orientiĝi al la Suno aŭ animalo kiu celas sian predon.
- Metabolo. La organismoj aŭ vivaj estaĵoj konsumas energion por konverti la nutraĵojn en ĉelaj komponaĵoj (anabolo) kaj liberigas energion malkomponigante la organikan materion (katabolo).
- Disvolviĝo. La organismoj pliiĝas laŭgrande pro akiro kaj procezado de nutraĵoj. Tre ofte tiu procezo ne limiĝas al la akcumulado de materio, sed male ĝi montriĝaa laŭ pli grandaj ŝanĝoj.
- Reproduktado. Estas la kapablo produkti kopiojn similajn al si mem, kaj nesekse fare de ununura generanto, kaj persekse fare de almenaŭ du generantoj.
- Adaptado. La specioj evoluas kaj adaptiĝas al la medio.
Aŭtopojezo
[redakti | redakti fonton]Alternativa maniero difini la vivajn estaĵojn, tio estas, pere de la koncepto "aŭtopojezo", enkondukita de la doktoroj Humberto Maturana kaj Francisco Varela. La inteco estas difini la vivantajn sistemojn pro sia organizado anstataŭ pru la akumulado de funkcioj.[27] Tiucele sistemo estas difinebla kiel aŭtopojeza se la produktitaj molekulas generas la saman reton kiel tiu kiu produktis ilin kaj specifigas sian etendon. La vivaj estaĵoj estas sistemoj kiuj vivas dum konservas sian organizadon. Ĉiuj strukturaj ŝanĝoj celas adaptiĝi al la medio en kiu ili ekzistas. Por observanto ekstera al la sistemo, tiu organizado montriĝas kiel mem-referencata. La ĉeloj estas la nuraj unuarangaj vivantaj sistemoj, tio estas, tiuj kapablaj reteni sian aŭtopojezon aŭtonome. La plurĉelaj organismoj formitaj per ĉeloj posedas trajtojn similajn al tiuj de la ĉeloj, aparte ĉe stabila stato, sed ties vivon ili ricevas el la aŭtopojeza organizado de la ĉeloj kiuj formas ilin.
Daŭro de la vivo
[redakti | redakti fonton]Unu de la bazaj parametrj de la vivaj estaĵoj estas ilia longviveco.[28] Kelkaj animaloj vivas tiom malmulte kiom nur unu tagon, dum kelkaj plantoj povas vivi milojn da jaroj. La maljuniĝa grado povas esti utila por determini la aĝon de la plimulto de la organismoj, inkludante bakteriojn.
Aparta fako, ĉefe de zoologio, studas la longvivecon de animaloj, aparte de vertebruloj en tri kategorioj: en kaptiteco, en naturo kaj kiel rekordoj. Ĵuse oni informis, pri elefanto kiu mortis en kaptiteco (bestoĝardeno) atinginte rekordan aĝon proksimuman de 54 jaroj, kien la averaĝa longviveco de kaptitaj elefantoj estas de 39 jaroj.[29] Aliaj specoj kiuj rekordas estas tertestudoj, kelkaj papagoj, ktp.
Kemia kompono de la vivaj estaĵoj
[redakti | redakti fonton]Organismoj estas fizikaj sistemoj subtenitaj per kompleksaj kemiaj reakcioj, organizitaj laŭ manieroj kiuj antaŭenigas reproduktadon kaj iagrade daŭripovon kaj supervivon.[30] Vivantaj estaĵoj konsistas el senvivaj molekuloj; kiam tiuj molekuloj estas ekzamenitaj individue, oni observas, ke ili konformas al ĉiuj fizikaj kaj kemiaj leĝoj, kiuj regas la konduton de inerta materio kaj kemiaj reakcioj estas fundamentaj kiam temas pri kompreno de organismoj, sed estas filozofia eraro (reduktismo) konsideri biologion kiel nur fizikon aŭ kemion. Ankaŭ interagado kun aliaj organismoj kaj la medio ludas gravan rolon. Fakte, kelkaj branĉoj de biologio, ekzemple ekologio, estas tre malproksimaj de tiu maniero kompreni vivantajn estaĵojn.
Organismoj estas malfermaj fizikaj sistemoj ĉar ili interŝanĝas materion kaj energion kun sia medio. Kvankam ili estas individuaj unuoj de vivo, ili ne estas izolitaj de la medio kiu ĉirkaŭas ilin; por funkcii, ili konstante sorbas kaj liberigas kaj materion kaj energion. Aŭtotrofoj produktas utilan energion (en formo de organikaj komponaĵoj) el sunlumo aŭ neorganikaj komponaĵoj, dum heterotrofoj uzas organikajn komponaĵojn el sia medio.
Kemiaj elementoj
[redakti | redakti fonton]La vivanta materio estas komponata de ĉirkaŭ 60 elementoj, preskaŭ ĉiuj stabilaj elementoj de la Tero escepte ĉe la noblaj gasoj. Tiuj elementoj nomiĝas bioelementoj aŭ biogenaj elementoj. Oni povas klasigi ilin en du tipoj: primaraj kaj duarangaj.
- La primaraj elementoj estas esencaj por formi organikajn biomolekulojn (karbonhidratoj, lipidoj, proteinoj kaj nukleaj acidoj). Ili konsistigas 96,2% de vivanta materio. Ili estas karbono, hidrogeno, oksigeno, nitrogeno, fosforo kaj sulfuro.
- Sekundaraj elementoj estas ĉiuj ceteraj bioelementoj. Estas du tipoj: la esencaj kaj la varieblaj. Inter la unuaj estas kalcio, natrio, kalio, magnezio, kloro, fero, silicio, kupro, mangano, boro, fluoro kaj jodo.
La fundamenta kemia elemento de ĉiuj organikaj komponaĵoj estas karbono. La fizikaj trajtoj de ĉi tiu elemento kiel ĝia alta liga afineco kun aliaj malgrandaj atomoj, inkluzive de aliaj karbonatomoj, kaj ĝia malgrandeco permesas al ĝi formi multoblajn ligojn kaj igi ĝin ideala kiel la bazo de organika vivo. Ĝi kapablas formi malgrandajn kunmetaĵojn enhavantajn malmultajn atomojn (ekzemple karbondioksido) kaj ankaŭ grandajn ĉenojn de multaj miloj da atomoj nomataj makromolekuloj; la ligoj inter karbonatomoj estas sufiĉe fortaj por ke makromolekuloj estu stabilaj kaj sufiĉe malfortaj por esti rompitaj dum katabolo; silici-bazitaj makromolekuloj (silikonoj) estas preskaŭ nedetrueblaj en normalaj kondiĉoj, kio ekskludas ilin kiel komponantojn de vivanta estaĵo kun metabolo.
Makromolekuloj
[redakti | redakti fonton]La organikaj komponaĵoj ĉeestantaj en vivanta materio montras grandegan varion kaj la plej multaj el ili estas eksterordinare kompleksaj. Malgraŭ tio, biologiaj makromolekuloj konsistas el malgranda nombro da fundamentaj malgrandaj molekuloj (monomeroj), kiuj estas identaj en ĉiuj specioj de vivantaj estaĵoj. Ĉiuj proteinoj konsistas el nur 20 malsamaj aminoacidoj kaj ĉiuj nukleataj acidoj konsistas el kvar nukleotidoj. Oni taksis, ke proksimume 90% de la tuta vivanta materio, kiu enhavas multajn milionojn da malsamaj komponaĵoj, estas fakte kunmetitaj de ĉirkaŭ 40 malgrandaj organikaj molekuloj.[31]
Ekzemple, eĉ en la plej malgrandaj kaj plej simplaj ĉeloj, kiel ekzemple la bakterio Escherichia coli, estas ĉirkaŭ 5 000 malsamaj organikaj komponaĵoj, inkluzive de proksimume 3 000 malsamaj specoj de proteinoj, kaj estas laŭtakse ke povas esti ĝis 5 milionoj da malsamaj proteinoj en la homa korpo; krome, neniu el la proteinaj molekuloj de E. coli estas identa al iu el la homaj proteinoj, kvankam pluraj agas sammaniere.[31]
La plimulto de la biologiaj makromolekuloj kiuj komponas la organismojn estas klasifikebla en unu de la jenaj kvar grupoj: nukleataj acidoj, proteinoj, lipidoj kaj glucidoj.
Nukleataj acidoj
[redakti | redakti fonton]La nukleataj acidoj (DNA kaj RNA) estas makromolekuloj formitaj per sekvencoj de nukleotidoj kiujn la vivaj estaĵoj uzas por stoki informadon. Ene de la nukleata acido, "kodono" estas aparta sekvenco de tri nukleotidoj kiuj kodigas apartan aminoacidon, dum unu sekvenco de aminoacidoj formas proteinon.
Proteinoj
[redakti | redakti fonton]La proteinoj estas makromolekuloj formitaj per sekvencoj de aminoacidoj kiuj pro siaj kemiaj trajtoj faldiĝas specife kaj tiel ili plenumas apartan funkcion. Oni distingas la jenajn funkciojn de proteinoj:
- Enzimoj, kiuj katalizas la metabolajn reakciojn.
- Strukturaj proteinoj, por ekzemplo, la tubulino kaj la kolageno.
- Reguligaj proteinoj, por ejemplo, la insulino, la kreskohormono kaj la transskribfaktoroj kiuj regulas la ciklon de la ĉelo.
- Signaligaj proteinoj kaj ties riceviloj, kiaj kelkaj hormonoj.
- Defendoproteinoj, por ekzemplo, la antikorpoj de la imunsistemo kaj la toksinoj. Kelkajn fojojn la toksinoj enhavas malkutimajn aminoacidojn kiel la kanavanino.
Lipidoj
[redakti | redakti fonton]La lipidoj formas la ĉelmembranon kiu konsistiĝas la barieron kiu limigas la internon de la ĉelo kaj evitas, ke la substancoj povu eniri kaj eliri libere tra ili. En kelkaj plurĉelaj organismoj oni uzas ilin ankaŭ por stoki energion kaj peri en la komunikado inter ĉeloj.
Glucidoj
[redakti | redakti fonton]La glucidoj (aŭ karbohidratoj) estas la baza brulaĵo de ĉiuj ĉeloj; glukozo estas komence de unu el la plej malnovaj metabolaj vojoj, glikolizo. Ili ankaŭ stokas energion en kelkaj organismoj (amelo, glikogeno), estante pli facile disrompeblaj ol lipidoj, kaj formas daŭrajn skeletajn strukturojn, kiel celulozo (ĉela muro de legomoj) aŭ ĥitino (ĉela muro de la fungoj, kutikulo de la artropodoj).
Strukturo
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj vivantaj estaĵoj konsistas el unuoj nomataj ĉeloj; iuj konsistas el unu ĉelo (unuĉeluloj) dum aliaj enhavas multajn (plurĉeluloj). Multĉelaj organismoj povas specialigi siajn ĉelojn por plenumi specifajn funkciojn. Tiel, grupo de tiaj ĉeloj formas histon. La kvar bazaj specoj de histoj en bestoj estas: epitelio, nerva histo, muskola histo kaj konektiva histo. En plantoj oni povas distingi tri bazajn specojn de histoj: fundamenta, epiderma kaj vaskula. Diversaj specoj de histo funkcias kune en la formo de organo por plenumi specialan funkcion (kiel ekzemple pumpi sangon fare de la koro aŭ kiel baro al la medio kiel ekzemple la haŭto). Ĉi tiu ŝablono daŭras sur pli alta nivelo kun diversaj organoj funkciantaj kiel organika sistemo kiu permesas reproduktadon, digestadon, ktp. Multaj plurĉelaj organismoj konsistas el pluraj organikaj sistemoj, kiuj kunordigas sin por permesi vivon.
La ĉelo
[redakti | redakti fonton]La ĉelteorio, proponita en 1839 de Schleiden kaj Schwann, establas ke ĉiuj organismoj estas kunmetitaj de unu aŭ pluraj ĉeloj; ĉiuj ĉeloj venas de aliaj antaŭekzistantaj ĉeloj; ĉiuj esencaj funkcioj de vivanta estaĵo okazas ene de ĉeloj, kaj ĉeloj enhavas heredajn informojn necesajn por la reguligaj funkcioj de la ĉelo kaj por transdoni informojn al la venonta generacio de ĉeloj.
Ĉiuj ĉeloj havas plasmomembranon kiu ĉirkaŭas la ĉelon, apartigas la internon de la medio, reguligas la eniron kaj eliron de kunmetaĵoj tiel konservante la membranpotencialon, sala citoplasmon kiu konsistigas la plimulton de la ĉelvolumeno kaj hereda materialo (DNA kaj RNA).
Depende de la loko kaj organizo de DNA, du specoj de ĉeloj estas distingitaj:
- Prokariotaj ĉeloj (de la prokariotaj organismoj), al kiuj mankas nuklea ŝirmilo pro kio la DNA ne estas aparta de la cetero de la citoplasmo.
- Eŭkariotaj ĉeloj (de la eŭkariotaj organismoj), kiuj havas nukleon bone difinitan kun ŝirmilo kiu enfermas la DNA, kiu estas organizata en kromosomoj.
Ĉiuj ĉeloj kunhavas kelakj kapablojn, nome la jenaj:
- Reproducción por división celular (fisión binaria, mitozo o mejozo).
- Uso de enzimas y de otras proteínas codificadas por genes del ADN y construidas vía un ARN mensajero en los ribosomas.
- Metabolismo, incluyendo la obtención de los componentes constructivos de la célula y energía y la excreción de residuos. El funcionamiento de una célula depende de su capacidad para extraer y utilizar la energía química almacenada en las moléculas orgánicas. Esta energía se obtiene a través de las cadenas metabólicas.
- Respuesta a estímulos externos e internos, por ejemplo, cambios de temperatura, pH o niveles nutrientes.
Korpa simetrio
[redakti | redakti fonton]Es la disposición de las estructuras corporales respecto de algún eje del cuerpo. Se clasifican en:
- Asimétrica: cuando no presentan una forma definida, como las amebas.
- Radial: es presentada por organismos en forma de rueda o cilindro y sus partes corporales parten de un eje o punto central. Ejemplo: los erizos y las estrellas de mar.
- Bilateral: la presenta la mayoría de los seres vivos, es aquella en la cual al pasar un eje por el centro del cuerpo se obtienen dos partes equivalentes. Ejemplo: los vertebrados.
Ekologio
[redakti | redakti fonton]Los seres vivos pueden ser estudiados a muchos niveles diferentes: químico, celular, tejido, individuo, población, comunidad, ecosistema y biósfera. La ecología plantea una visión integradora de los seres vivos con el medio ambiente, considerando la interacción de los distintos organismos entre sí y con el medio físico, así como los factores que afectan a su distribución y abundancia. El medio ambiente incluye tanto los factores físicos (factores abióticos) locales, tales como el clima y la geología, como los demás organismos que comparten el mismo hábitat (factores bióticos).
Los procariontes y los eucariontes han evolucionado de acuerdo con estrategias ecológicas diferentes. Los procariontes son pequeños y sencillos: esto les otorgó la posibilidad de una alta velocidad de crecimiento y reproducción, por lo que alcanzan altos tamaños poblacionales en poco tiempo, que les permite ocupar nichos ecológicos efímeros, con fluctuaciones dramáticas de nutrientes. Por el contrario, los eucariontes, más complejos y de mayor tamaño, poseen un crecimiento y reproducción más lentos, pero han desarrollado la ventaja de ser competitivos en ambientes estables con recursos limitantes. No se debe caer en el error de considerar a los procariontes como evolutivamente más primitivos que los eucariontes, ya que ambos tipos de organismos se hallan bien adaptados a su ambiente, y ambos fueron seleccionados hasta la actualidad debido a sus estrategias ecológicas exitosas.[32]
Evolucio
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (31a de Decembro 1996) Kunin, W.E.: The Biology of Rarity: Causes and consequences of rare—common differences.
- ↑ Stearns, Beverly Peterson. (2000) Watching, from the Edge of Extinction. Yale University Press. ISBN 978-0-300-08469-6.
- ↑ Novacek, Michael J., "Prehistory’s Brilliant Future", New York Times, 8a de Novembro 2014. Kontrolita 2014-12-25.
- ↑ (2012) Environmental Science - Biodiversity Is a Crucial Part of the Earth's Natural Capital. Cengage Learning. ISBN 1-133-70787-4.
- ↑ (23a de Aŭgusto 2011) “How many species are there on Earth and in the ocean?”, PLOS Biology 9, p. e1001127. doi:10.1371/journal.pbio.1001127.
- ↑ Cavalier-Smith T. (1987). “The origin of eukaryotic and archaebacterial cells”, Annals of New York Academy of Sciences 503, p. 17–54. doi:10.1111/j.1749-6632.1987.tb40596.x.
- ↑ ὄργανον. Liddell, Henry George; Scott, Robert; A Greek–English Lexicon at the Perseus Project
- ↑ organism. Online Etymology Dictionary.
- ↑ Kant I., Kritik der Urteilskraft: §64.
- ↑ Dupré, J. (2010). “The polygenomic organism”, The Sociological Review 58, p. 19–99. doi:10.1111/j.1467-954X.2010.01909.x.
- ↑ (2010) “What is an individual organism? A multilevel selection perspective”, The Quarterly review of biology 85 (4), p. 447–472. doi:10.1086/656905.
- ↑ (2010) “What is an organism? An immunological answer”, History and philosophy of the life sciences 32 (2–3), p. 247–267.
- ↑ (2009) “Capturing the superorganism: A formal theory of group adaptation”, Journal of Evolutionary Biology 22 (4), p. 659–671. doi:10.1111/j.1420-9101.2008.01681.x.
- ↑ Michod, R E. (1999) Darwinian dynamics: evolutionary transitions in fitness and individuality. Princeton University Press. ISBN 978-0-691-05011-9.
- ↑ (2009) “Beyond society: the evolution of organismality”, Philosophical Transactions of the Royal Society B: Biological Sciences 364 (1533), p. 3143–3155. doi:10.1098/rstb.2009.0095.
- ↑ Santelices B. (1999). “How many kinds of individual are there?”, Trends in ecology & evolution 14 (4), p. 152–155. doi:10.1016/s0169-5347(98)01519-5.
- ↑ Wilson, R (2007). “The biological notion of individual”, Stanford Encyclopedia of Philosophy.
- ↑ (2008) “Does biology need an organism concept?”, Biological Reviews 83 (4), p. 621–627. doi:10.1111/j.1469-185X.2008.00057.x.
- ↑ (2000) “Ontological butchery: organism concepts and biological generalizations”, Philosophy of Science 67, p. 301–311.
- ↑ (2005) “The return of the whole organism”, Journal of biosciences 30 (1), p. 31–39. doi:10.1007/BF02705148.
- ↑ Dawkins, Richard. (1982) The Extended Phenotype. Oxford University Press. ISBN 0192860887.
- ↑ T. Audesirk kaj kunlaborantoj (2003) Biología: La vida en la tierra, Pearson Educación, ISBN 970-26-0370-6.
- ↑ J.S Raiman kaj Ana M. González, Seres Vivos, Hipertextos de Área de Biología, Universidad Nacional del Nordeste (Website). Konsultita la 21/02/2009.
- ↑ What is Life? Oracle ThinkQuest Educational Fundation. Konsultita la 21/02/2009.
- ↑ N. Strobel (2007) Astronomy Notes, McGraw Hill, ISBN 0-07-723574-6.
- ↑ Cabrera Calero, Antonio María; Sanz Esteban, Miguel; Bárcena Rodríguez, Jesús (2011). «La organización del cuerpo humano». Biología y Geología 1. San Fernando de Henares: Oxford University Press. p. 5. ISBN 9788467364446.
- ↑ Humberto Maturana kaj Francisco Varela. 1972. De Máquinas y Seres Vivos: Una teoría sobre la organización biológica. Santiago de Chile.
- ↑ James R. Carey (2003) Longevity: The Biology and Demography of Life Span, Princeton University Press, ISBN 978-0-691-08849-5.
- ↑ Muere Yoyo, la elefanta más longeva de su especie del mundo, en el zoo de Barcelona Público 28/12/2024 alirita la 28/12/2024
- ↑ J. A. Tuszynski kaj M. Kurzynski (2003) Introduction to Molecular Biophysics, CRC Press, ISBN 978-0-8493-0039-4.
- ↑ 31,0 31,1 Lehninger, A. L. 1976. Curso breve de bioquímica. Omega, Barcelona. ISBN 84-282-0445-4
- ↑ Donald Voet, Judith G. Voet. 1992. Bioquímica. Traducido por Fes, Foix y Vicén. Ediciones Omega, Barcelona. Edición original en inglés publicada en 1990 por Wiley y Sons, New York, con el título Biochemistry.