Tramtransporto en Ostrava
Tramtransporton en la tria plej granda urbo de Ĉeĥio, en Ostrava, sekurigas Dopravní podnik Ostrava (DPO) (esperante: Transporta entrepreno Ostrava).
DPO en januaro de 2008 praktikis tramtransporton sur 65,7 km de tramvojoj, sur kiuj veturis 16 linioj, markitaj per numeroj 1 ĝis 13, 17 (tagaj linioj) kaj 18, 19 (noktaj linioj), kun suma longeco 207,5 km. Dum biciklistaj sezonoj estas ekspediciataj linioj C1 kaj C2 (biciklotramoj), sur kiuj estas trafikata tramo T3 reg. n-ro 1015.[1] La reto de tramoj en Ostrava tiel estas la tria plej granda (post Prago kaj Brno).
Historio de tramoj kun klasika disiro
La estiĝo de la trama trafiko
Same kiel ankaŭ en aliaj urboj la ĉefa motivo de establo de tramtransporto en Ostrava estis kunigo de la urbo kun fervoja stacidomo (hodiaŭ Ostrava ĉefa stacidomo), kiuj situas en kvartalo Přívoz. Malgraŭ tio ke sur tiu ĉi linio veturis jam omnibusoj, ili ĉesis al la kreskanta urbo sufiĉi. En la jaro 1882 ekpostulis moraviaostrava urbestro Anton Lux pri anticipa koncesio por konstrui normaltrakan vaporvojon, kiu devis konduki de gastejo U zeleného stromu (Ĉe verda arbo) (la hodiaŭa Hotelo Palace) al la ĉefa stacidomo en Přívoz. Kvankam estis certigita redonebleco de la tuta investaĵo kaj estis farita ĝenerala projekto, la realigo fine ne okazis.
La 18-an de aŭgusto 1894 tiel estis malfermita (dank' al la viena komercisto Julio Modern) la unua linio de vaportramo el stacidomo tra Moravia Ostrava ĝis Vítkovice. La posedanto de transporto estis kompanio Brünner Local Eisenbahn Gesellschaft (BLEG, esperante Brna kompanio de loka vojo). Sur la vojo veturis kvar lokomotivoj kaj dek kvin ŝarĝvagonoj. La rapideco ekster la urbo faris 15 km/h, en la urbo poste 10 km/h. La veturo el unu finstacio al la alia daŭris 42 minutojn. La unua disvastigo de la reto okazis je du jaroj pli poste, kiam estis trafikigita flankvojo al Regna ponto. En la jaro 1899 estis komencita trafiko sur vojo Moravia Ostrava - Lhotka - Hulváky.
En 1897 firmao Ganz & comp. konstruis en Moravia Ostrava elektrejon, kiu pli poste apartenis al Moraviaostrava elektreja akcia kompanio. Tuj poste estis tralaborita propono por elektrifigo de ambaŭ ostravaj vojoj. La regula perdsona transporto per dek kvin elektraj tramoj estis komencita la 1-an de majo 1901.
En la vapora trafiko estis uzataj sume 23 trejnvagonoj kaj 12 tramaj lokomotivoj, el kiuj kelkaj restis en la trafiko ĝis la jaro 1922, kiam en la ŝarĝtransporto forŝovis ilin lokomotivoj elektraj. La unuaj 15 motoraj vagonoj por la elektra vojo fabrikis vagonfavriko en pola Sanok.
La trafiko de la tramoj en la unua duono de la 20-a jarcento
La tramreto iom post iom disvastiĝis - en la jaro 1907 estis trafikigitaj eĉ du tramvojoj, unu al Svinov (plilongigo el Hulváky), la alia kunigis Mariánské Hory (strato Zištova) kun Vítkovice. En 1908 ankaŭ unuafoje aperis markigo de la linioj:
- Přívoz stacidomo – Vítkovice uzina hotelo
- Ostravica ponto – Svinov
- strato Zištova – Vítkovice uzina hotelo
La 1-an de aŭgusto 1911 la proprumanto ŝanĝis la nomon kaj la sidejon de la kompanio - BLEG-on alternigis Moraviostravaj lokaj tramvojoj kun sidejo en Moravia Ostrava (en la jaro 1920 la entrepreno denove alinomiĝis, ĉifoje je Kompanio de la moraviaj lokaj tramvojoj - KMLK). En Ostrava-regiono tiutempe trafikis tramtransporton plej multe da transportistoj en la tuta tiama Ĉeĥoslovakio. Same kiel la ostrava, la normaltraka reto, disvastiĝis ankaŭ tiu oriente de ĝi - la mallarĝtraka. Tial estis la novaj tramvojoj en Moravia Ostrava konstruataj ĉefe en la sudo de la urbo, por ke ili ne transkovru kun la mallarĝtraka.
De komence de la 20-aj jaroj komencis realiĝi dureligado de la plej plene okupitaj sektoroj. Ĉiperiode oni konstruis ankaŭ kelke da novaj tramvojoj, ekz. en Vítkovice al Lokaj banlokoj aŭ ĝis Zábřeh. Estis ankaŭ konstruita nova tramdeponejo en strato Křivá. En la jaro 1926 estis finita elektrifigo de tramvojo Svinov - Klimkovice, kiu estis konstruita por fervoja trafiko jam en la jaro 1911 kaj kiun en la 20-aj jaroj aĉetis KMLK.
La tramparko estis regule plenigata. En Ostrava aperis tramoj ekzemple el vagonfabriko Kopřivnice aŭ el brna Královopolské maŝinejoj (KPM). En la jaroj 1922 ĝis 1932 KMLK mem en la propraj laborejoj konstruis 16 motorajn kaj 12 trejnvagonojn.
Vítkovica uzina tramvojo (VUT)
En la jaro 1913 estis trafikigita normaltraka eta tramvojo Vítkovice - Zábřeh kun konstrulongo 3,905 km kaj kun komenca stacio lokigita antaŭ direkciejo de ferfabriko en Vítkovice. La ferfabriko (tiam Vítkovické horní a hutní těžířstvo - VHHT) (esperante: Vítkovica mineja kaj metalurgia fabriko) ankaŭ certigis sur tiu ĉi tramvojo transporton. La tramvojo servis precipe por ŝarĝtransporto de sablo el minejoj en Zábřeh en ilian areon, krom tio el la tramvojo deflankiĝis ankaŭ flanka fervojo ĝis brikfabriko de Zábřeh longa 667 m. Sed la fervojo servis ankaŭ por persona transporto.
Dua mondmilito
Munkena interkonsento ŝanĝis la ŝtatlimojn de Ĉeĥoslovakio, kiu devis cedi grandan parton de Ostrava-regiono al Germanio kaj al Pollando, la nova ŝtatlimo estis nun sur rivero Odra. La tramvojoj ĝis Svinov kaj Klimkovice tiel devis esti fermitaj (la trafiko sur ili estis renovigita nur dum la milito, en 1941). KMLK estis intertempe alinomita je germana MLEG. Tiutempe okazis nur malgranda plilongigo, nome el Zábřeh ĝis Arbaro Bělský al kazerno.
Tempo de socialismo
La 1970-aj kaj la 1980-aj jaroj
Al novaj centraj laborejoj en Martinov estis establita tramkunigo la 15-an de junio 1969 (la 1-an de aŭgusto 1970 poste ĝis la hodiaŭa returnejo Martinov). En la sekvantaj du dekjaroj estis konstruataj plejparte tramvojoj al novaj urbokvartaloj, kiaj estis tramvojoj al Dubina (1985) kaj kunigo inter poŝto kaj akvejo en Zábřeh (1987). Male kelkaj tramvojoj estis denove nuligitaj (ekzemple de tiama Kino Edison ĝis Hrabová aŭ eksa fervojo ĝis Klimkovice (1977) kaj Hlučín (1982). En 1972 estis finita trafiko de ŝarĝtransporto.
En la 80-aj jaroj estis liveritaj 2 tramoj Tatra K2YU kaj precipe 127 vagonoj Tatra T3SUCS, kiuj ebligis elimini tramojn T1.
La 1990-aj jaroj
Historio de mallarĝtrakaj tramoj
Tramdeponejoj
Tramparko
En Ostrava estas nuntempe en la trafiko la jenaj tipoj de tramoj:
Bildo | Tipo | Modifikaĵoj kaj subtipoj |
---|---|---|
Tatra T3 | Tatra T3, Tatra T3SUCS, Tatra T3G, Tatra T3R.E, Tatra T3R.P, Tatra T3R.EV | |
Tatra K2 | Tatra K2G, Tatra K2P | |
Tatra KT8D5 | Tatra KT8D5, Tatra KT8D5R.N1 | |
Tatra T6A5 | ||
Škoda 03T | (komerca nomo Astra) | |
Inekon 01 Trio | ||
VV60LF | ||
Vario LF | ||
Vario LF2 | ||
Vario LF3 | ||
Vario LF3/2 |
Al la 31-a de decembro 2005 estis trafikataj 290 tramoj destinitaj al persona transorto. Krom ili la entrepreno havas ankaŭ kelke da entreprenaj tramoj.
Historiaj tramoj
Kiel historiaj estas konservitaj pli granda kvanto de ostravaj tramoj. Parto el ili proprumas rekte Transporta entrepreno Ostrava, tiuj ĉi veturiloj estas uzataj ĉiujare dum eksterordinaraj veturoj. Pluajn tramojn havas en posedaĵo Teknika muzeo en Brno, sed tiuj ĉi veturiloj troviĝas en depozitejo sen ebleco deveturado.
Krom supre menciitaj veturiloj estas konservitaj kiel historiaj tramoj ekz. ankoraŭ ostravaj vveturiloj de tipo T1 (registra n-ro 203) kaj T2 (registra n-ro 219) en Košice (rekonstruitaj al košica stato) aŭ trejnveturilo en Olomouc (registra n-ro 99).
Ligiloj
Referencoj
Rilataj artikoloj
- Transporta entrepreno Ostrava (ĉeĥe: Dopravní podnik Ostrava)
- Mallarĝtrakaj tramvojoj en Ostrava-regiono
- Tramvojo Ostrava-Poruba - Kyjovice-Budišovice
- Tramvojo Silezia Ostrava - Michálkovice
- Trolebusa transporto en Ostrava
- Urba aŭtobusa transporto en Ostrava
Eksteraj ligiloj
- Oficiala paĝaro de Transporta entrepreno Ostrava
- Ostravaj tramoj; tramoj, tramvojoj, tramdeponejoj, ampleksa fotogalerio
- Pri ostrava UAT sur paĝoj de organizaĵo SPVD
- Ostravaj tramoj de la okuloj de plzenano
- Plua paĝo dediĉita al Ostrava urba transporto
- Mapo de reto kun indikita jaro de trafikigo de ĉiu sektoro
- Diskuta forumo kun ĉambro pri Ostrava UAT
- Mallonga artikolo kun fotoj pri tramoj Vario LF kaj Vario LF3