Canalejas del Arroyo
Canalejas del Arroyo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Politiko | |||
Urbestro | Emiliano Vallejo Vallejo (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 261 (2016) | ||
Loĝdenso | 4,28 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 22′ N, 2° 30′ U (mapo)40.368888888889-2.4941666666667Koordinatoj: 40° 22′ N, 2° 30′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 801 m [+] | ||
Areo | 60,95 km² (6 095 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Canalejas del Arroyo [+] | |||
Canalejas del Arroyo [kanaLEĥas delaROjo] (Kanaletoj de la Rojo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas trapasata de rojo, kiel la nomo sugestas.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝanto nomiĝas canalejero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 261 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,28 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Canalejas del Arroyo estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 801 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 60,95 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°22′08″N 2°29′39″Ok. El la provinca ĉefurbo, Kvenko, ĝi distas 53 km. La plej proksimaj vilaĝoj estas Castejón kaj Buciegas, je malpli ol 4 km kaj Olmeda de la Cuesta je 6 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ŝajne oni fondis tiun setlejon ĉirkaŭ la 12a jarcento. Estas preĝejo kaj ermitejoj.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Canalejas del Arroyo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Canalejas del Arroyo kie oni alvenis al la nunaj 261.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte el dekstra partio sed lastatempe el socialisma PSOE.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.