Talayuelas
Talayuelas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16320 | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Cid | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 910 (2016) | ||
Loĝdenso | 8,54 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 51′ N, 1° 17′ U (mapo)39.8493565-1.2837214Koordinatoj: 39° 51′ N, 1° 17′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 991 m [+] | ||
Areo | 106,59 km² (10 659 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Talayuelas [+] | |||
Talayuelas [talaJŬElas] (Gvatoturetoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝanto nomiĝas talayuelense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 910 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,54 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Talayuelas estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la orienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 991 m super marnivelo; je 110 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 106,59 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°50′58″N 1°17′01″Ok.
La klimato estas modere montara, pro ties situo inter la levantenia areo kaj la Altebenaĵo de Kastilio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restaĵoj el la Bronzepoko, ĉefe de ceramiko. Ŝajne jam kartaganoj ekspluatis minejon el la areo. En epoko de araboj, la regno de Valencio de almohadoj luktis en tiu areo kontraŭ kastilianoj. Laŭ kronikoj, Cido trapasis la lokon unufoje vivanta kaj unufoje mortinta.[1]
Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, post kunsido en Landete en januaro 1811 antaŭ la alproksimiĝo de la francaj trupoj, la Junta de Aragono kaj parto de la Junta de Kastilio decidis kunsidi en Talayuelas, kie ili estos pli sekure defendeblaj. TAmen oni anoncis avancon de la malamiko el Santa Cruz de Moya kaj Landete. Tiele helpe de la lokanoj de Talayuelas, la Junta-anoj fuĝis nokte, malvarmege kaj tra ravinoj al Utiel.
En 1840 estis detruitaj de la karlistaj trupoj la preĝejo kaj la publika gastejo.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto al 910, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome aparteco, bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Talayuelas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Talayuelas kie oni falis al la nunaj 910.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj, komerco kaj industrio. Iom da turismo pro la vidindaĵoj el naturaj pejzaĝoj. Estas teatro, bazlernejo, naĝejo, sportejo kaj biblioteko.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Alfonso X el Sabio (fine de la 13a jarcento). La Estoria de España, eldono de Menéndez Pidal.