Unua Kabineto Gyurcsány
Unua Kabineto Gyurcsány | ||
---|---|---|
registaro de Hungario • kabineto | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Unua Kabineto Gyurcsány | ||
Dum | 4-a de oktobro 2004 - 9-a de junio 2006 | |
Antaŭulo | Kabineto Medgyessy | |
Sekvanto | Dua Kabineto Gyurcsány | |
Unua Kabineto Gyurcsány [djurĉAnj] estis la sesa dupartia registaro depost fino de la socialismo. Tiu kabineto gvidis la landon Hungario inter 2004 kaj 2006.
Historio
[redakti | redakti fonton]La pli frua Kabineto Medgyessy faris pliigon de la vivnivelo, sed poste anonciĝis problemoj. Ferenc Medgyessy ne havis bonajn kontaktojn kun la parlamentaj deputitoj, ja li estis senpartiulo. Krizo kreiĝis, la socialistoj kunsidis kaj ili elektis pli novan kandidaton Ferenc Gyurcsány pri ĉefministro. Tiun kunsidon profitis Medgyessy kaj li abdikis. La pli nova ĉefministro esence daŭris laboron de Medgyessy, nur negravaj ŝanĝoj okazis, eĉ la koalicio restis. Tio sufiĉis venki la parlamentan baloton en 2006. Do depost la socialismo unuafoje okazis, ke ĉefministro venkas en baloto, sekvis poste Dua Kabineto Gyurcsány.
Listo de membroj
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Gyurcsány – ĉefministro
- Péter Kiss – ministro pri kancelaria oficejo
- Mónika Lamperth – ministro pri enlandaj aferoj
- László Kovács (politikisto) - ministro pri eksteraj aferoj komence, poste Ferenc Somogyi
- Tibor Draskovics - ministro pri financo (komence), poste János Veres
- János Kóka – ministro pri ekonomio kaj transporto
- Imre Németh (ministro) – ministro pri agrikulturo (komence), poste József Gráf
- József Petrétei - ministro pri justico
- Jenő Rácz (kuracisto) - ministro pri sano, socialaĵoj kaj familio
- Bálint Magyar (ministro) – ministro pri eduko
- István Hiller – ministro pri kultura heredaĵo komence, poste András Bozóki
- Gábor Csizmár - ministro pri laboro
- Ferenc Juhász (ministro) - ministro pri defendo
- Miklós Persányi - ministro pri medio
- Kálmán Kovács (ministro) - ministro pri informado kaj telekomunikado
- Kinga Göncz – ministro pri junularo, familio kaj ŝanco
- Etele Baráth – senpostena ministro pri Eŭropo
- István Kolber – senpostena ministro pri regiona evoluo