Dua Kabineto Gyurcsány
Dua Kabineto Gyurcsány | ||
---|---|---|
registaro de Hungario • kabineto | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Dua Kabineto Gyurcsány | ||
Dum | 9-a de junio 2006 - 14-a de aprilo 2009 | |
Antaŭulo | Unua Kabineto Gyurcsány | |
Sekvanto | Kabineto Bajnai | |
Dua Kabineto Gyurcsány [djurĉAnj] estis la sepa dupartia (fine minoritata) registaro depost fino de la socialismo. Tiu kabineto gvidis la landon Hungario inter 2006 kaj 2009.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 2006 Hungara Socialista Partio denove venkis en la tutlandaj parlamentaj balotoj, tial denove Ferenc Gyurcsány kreis registaron. En 2007 Hungario sukcese aliĝis al Traktato de Schengen. La unua krizo anonciĝis jam pli frue en 2006. Sekreta parolado de Gyurcsány publikiĝis, kiu pro la enhavo kaj blasfemaĵoj kaŭzis surstratajn tumultojn. La sekva krizo aperis en 2008. La ĉefministro volis plibonigi la sanservon, tial li enkondukis kvazaŭ enirbileton en kuracejoj kaj hospitaloj. La opozicio sukcese kontraŭstaris helpe de referendumo, ja ĉiuj respondas ne, se estas demando: Ĉu vi volas aparte pagi dum vizito de kuracisto? Post la referendumo la alia malgranda partio forlasis la registaron, Dua Kabineto Gyurcsány poste laboris en stato minoritata kabineto. En 2009 estiĝis monda financa krizo, tio forbalais la minoritatan kabineton. La parlamento elektis urĝe Kabineton Bajnai, kiu ne ligiĝis al la socialistoj, tamen la parlamentanoj apogis la kabineton.
Listo de membroj
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Gyurcsány – ĉefministro
- György Szilvásy – ministro pri kancelaria oficejo (komence), poste Péter Kiss
- József Petrétei – ministro pri justico kaj polico (kuntirita ministerio) (komence), poste Albert Takács, fine Tibor Draskovics
- Kinga Göncz - ministro pri eksteraj aferoj
- Péter Kiss - ministro pri laboro (komence), poste Mónika Lamperth, fine Erika Szűcs
- Mónika Lamperth - ministro pri municipo kaj regiona evoluo (komence), poste Gordon Bajnai
- Gordon Bajnai - ministro pri municipo (disigita ministerio ekde 2008) (komence), poste István Gyenesei
- János Kóka – ministro pri ekonomio kaj transporto (komence), poste Csaba Kákosy
- Pál Szabó (ministro) - ministro pri transporto, telekomunikado kaj energio (kreita ministerio en 2008) (komence), poste Csaba Molnár
- Gordon Bajnai - ministro pri nacia evoluo kaj ekonomio (kreita ministerio en 2008)
- János Veres - ministro pri financo
- József Gráf – ministro pri agrikulturo kaj provincoevoluo
- Lajos Molnár (ministro) - ministro pri sano (komence), poste János Kóka, poste Ágnes Horváth, fine Tamás Székely
- István Hiller – ministro pri eduko kaj kulturo
- Imre Szekeres - ministro pri defendo
- Miklós Persányi - ministro pri medio kaj akvo (komence), poste Gábor Fodor, fine Imre Szabó (trejnisto)
- György Szilvásy - senpostena ministro pri sekretaj servoj
- Károly Molnár (ministro) - senpostena ministro pri esploro kaj evoluo
- Tibor Draskovics - senpostena ministro pri kabineta kunlaboro