Mogelsberg
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mogelsberg (stacidomo). |
Mogelsberg | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Sankt-Galo |
Komunumo(j) | Neckertal |
Geografia situo | CH1903: 728195 / 247110 (mapo)47.3623659.1357463888889Koordinatoj: 47° 22′ N, 9° 8′ O; CH1903: 728195 / 247110 (mapo) |
Areo | 32,96 km² |
Alteco | 755 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9122 |
Mogelsberg estas iama politika komunumo de la elektodistrikto Togenburgo en Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 2192 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ekde la 1-a de januaro 2009 Mogelsberg estas parto de la nova komunumo Neckertal.
Geografio
Mogelsberg situas ĉe la bordo de la rivero Necker kaj la montetoj oriente de la Necker-Valo. Ĝi estas grandteritoria komunumo, kiu konsistas el pluraj malgrandaj municipoj, vilaĝoj kaj vilaĝetoj, nome Mogelsberg, Dicken (partoj de Dicken situas sur la teritorio de la komunumo Sankt-Peterzell), Necker, Nassen, Dieselbach, Hoffeld, Ebersol, Hofstetten, Furth kaj Wolfensberg. La plej malalta punkto de la komunumo troviĝas je alteco de 600 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Necker kaj ĝis plej alta punkto je 1175 m s.m. sur la monteto Wilkethöhe. Pro la vasteco de la komunumo, ĝia stratreto havas totalan longecon de pli ol 200 km.
Kuracloko
Jam ekde la mezepoko Mogelsberg estas konata kiel kuracloko. La bela pejzaĝo de la Necker-Valo kaj togenburgaj montoj kaj arbaroj invitas al migrado en bela kampara pejzaĝo.
Trafiko
La kernvilaĝo Mogelsberg posedas stacidomon de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj ĉe la trajnlinio de Sankt-Galo, tra Rapperswil al Lucerno. La ceteraj komunumpartoj atingeblas per diversaj poŝtaŭtolinioj.
Historio
La unua dokumenta mencio de Mogelsberg datas sub la nomo Magoldesberch el la jaro 1152. En la jaro 1224 jam estis menciita unua saniga banejo.
En baloto de la 21-a de oktobro 2007 la popolo kunsentis al kunfando de la komunumo Mogelsberg kun Sankt-Peterzell kaj Brunnadern al la nova komunumo Neckertal.