Mogelsberg
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mogelsberg (stacidomo). |
Mogelsberg | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Sankt-Galo |
Komunumo(j) | Neckertal |
Geografia situo | CH1903: 728195 / 247110 (mapo)47.3623659.1357463888889Koordinatoj: 47° 22′ N, 9° 8′ O; CH1903: 728195 / 247110 (mapo) |
Areo | 32,96 km² |
Alteco | 755 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9122 |
Mogelsberg estas iama politika komunumo de la elektodistrikto Togenburgo en Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 2192 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ekde la 1-a de januaro 2009 Mogelsberg estas parto de la nova komunumo Neckertal.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Mogelsberg situas ĉe la bordo de la rivero Necker kaj la montetoj oriente de la Necker-Valo. Ĝi estas grandteritoria komunumo, kiu konsistas el pluraj malgrandaj municipoj, vilaĝoj kaj vilaĝetoj, nome Mogelsberg, Dicken (partoj de Dicken situas sur la teritorio de la komunumo Sankt-Peterzell), Necker, Nassen, Dieselbach, Hoffeld, Ebersol, Hofstetten, Furth kaj Wolfensberg. La plej malalta punkto de la komunumo troviĝas je alteco de 600 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Necker kaj ĝis plej alta punkto je 1175 m s.m. sur la monteto Wilkethöhe. Pro la vasteco de la komunumo, ĝia stratreto havas totalan longecon de pli ol 200 km.
Kuracloko
[redakti | redakti fonton]Jam ekde la mezepoko Mogelsberg estas konata kiel kuracloko. La bela pejzaĝo de la Necker-Valo kaj togenburgaj montoj kaj arbaroj invitas al migrado en bela kampara pejzaĝo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La kernvilaĝo Mogelsberg posedas stacidomon de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj ĉe la trajnlinio de Sankt-Galo, tra Rapperswil al Lucerno. La ceteraj komunumpartoj atingeblas per diversaj poŝtaŭtolinioj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Mogelsberg datas sub la nomo Magoldesberch el la jaro 1152. En la jaro 1224 jam estis menciita unua saniga banejo.
En baloto de la 21-a de oktobro 2007 la popolo kunsentis al kunfando de la komunumo Mogelsberg kun Sankt-Peterzell kaj Brunnadern al la nova komunumo Neckertal.