Éva Barta
Éva Barta | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1916 en Budapeŝto |
Morto | 15-an de marto 1994 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (–1938) |
Familio | |
Patro | Ernő Barta |
Edz(in)o | Béla Fekete Nagy |
Infano | László Fekete |
Okupo | |
Okupo | ceramikisto oraĵisto |
Éva Barta, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Barta Éva, estis hungara juvelisto, pentristo, ceramikisto. Ŝia patro estis Ernő Barta, ŝia edzo estis Béla Fekete Nagy.
Éva Barta[1] naskiĝis la 8-an de aprilo 1916 en Budapeŝto, ŝi mortis la 15-an de marto 1994 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Éva Barta devenis el juda familio. Ŝi maturiĝis en industriarta mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1933, poste ŝi akiris diplomon en Reĝa Hungara Belarta Altlernejo en 1938. Ŝiaj majstroj estis Ágost Benkhard kaj István Szőnyi. Post siaj studoj ŝi kreis ceramikajn vestajn ornamaĵojn okazis en Parizo, sed pro la milito ŝi hejmenvenis kaj malfermis atelieron en Budapeŝto en 1939. Dum la nazia erao (1944) ŝi partoprenis en savado de judoj. Ŝi produktis emajlajn, fajnogemajn kaj alpakajn juvelojn memorigantajn organikajn formojn de la naturo. Ŝi estas la unua reprezentanto en Hungario, kiu konsideras la estetikon anstataŭ valormetaloj kaj valorŝtonoj. Ŝi ricevis premiojn en 1977 kaj 1985.
Ŝiaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- individuaj: 1961, 1975, 1976 Budapeŝto
- grupaj:
- mondekspozicio en Bruselo (1958)
- 1971, 1972 Budapeŝto
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Rózsaszín főkötő 1956
- Népviselet 1966
- Női szépség olvasás közben 1974
- Barta Alfonz operaénekes 1974
- Balatonakarattya 1975
- Virágcsendélet 1990
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM44326 hungarlingva datenaro de muzeo