Ĉina liriodendro
Ĉina liriodendro | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Liriodendron chinense
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Liriodendron chinense (Hemsl.) Sarg. | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La ĉina liriodendro (Liriodendron chinense), estas la sola azia specio en la liriodendro-genro. Tiu indiĝena arbo de centra kaj suda Ĉinujo kreskas en la regionoj de Anhujo, Gŭangŝio, Ĝjangsuo, Fuĝjano, Gŭiĝoŭo, Hubejo, Hunano, Ĝjanŝio, Ŝenŝjio, Ĝeĝjango, Siĉuano kaj Junano, kaj ankaŭ loke en norda Vjetnamujo. Protektitaj populacioj troviĝas en la Tianmuŝana Nacia Rezervejo [1], Huangŝan-Monto, Ŭuji-Ŝan, kaj Badagongŝana Naturrezervejo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Tiu palearktisa-orientalisa arbo estas tre simila al la nordamerika specio, la tulipa liriodendro, malsama pri la ofte iomete pli grandaj kaj pli profund-lobaj folioj, kaj pri la pli mallongaj internaj petaloj en la floroj, al kiuj mankas la oranĝa pigmento de L. tulipifera. La ĉina liriodendro atingas proksimuman alton de 40 metroj [2].
Kultivado
[redakti | redakti fonton]Ĝi ne estas tiel vintrorezista kiel la nordamerika specio, sed estas kultivata sur aliaj kontinentoj kiel ornama arbo. Ĝi estas kreskigata en Anglujo (kie ekzistas multaj ĉe Reĝa Botanika Ĝardeno [3]) de Londono ), Irlando, Belgujo, Nederlando, kaj Germanujo. En Nordameriko, ĝi kreskas tiel fore norden kiel Bostono, Masaĉuseco en la oriento, kaj kiel Vankuvero (Kanado) en la okcidento. La ĉina liriodendro ankaŭ troviĝas en Novzelando. En kultivado ĝi kreskas tiel rapide kiel la tulipa liriodendro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1999 : Raporto pri la stato de la medio en Ĉinujo. angle
- ↑ Ukkola Tarja e.a. 2001 : Miksomicetoj en Hunano. angle
- ↑ Liriodendroj en Kew Gardens. Arkivigite je 2006-04-17 per la retarkivo Wayback Machine angle
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Bildoj de ĉina liriodendro.
- angle 1999 : Raporto pri la stato de la medio en Ĉinujo. Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Ukkola Tarja e.a. 2001 : Myxomycetes of Hunan Province. Ann. Bot. Fennici, 38, 305-328.
- angle Ĉina liriodendro ( NCBI ).
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- angle Hunt, D. (ed). 1998 : Magnolias and their allies. International Dendrology Society & Magnolia Society. ISBN 0-9517234-8-0