Saltu al enhavo

Častá

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Častá
hungare: Cseszte, germane: Schattmansdorf
municipo
Ĉefstrato en Častá
Flago
Oficiala nomo: Častá
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Bratislavo
Distrikto Distrikto Pezinok
Historia regiono Supra Hungarujo
Montaro Malgrandaj Karpatoj
Memorindaĵo Červený Kameň burgo
Rivero Gidra
Situo Častá
 - alteco 282 m s. m.
 - koordinatoj 48° 23′ 00″ N 17° 22′ 00″ O / 48.38333 °N, 17.36667 °O / 48.38333; 17.36667 (mapo)
Areo 35,2 km² (3 520 ha)
Loĝantaro 2 141 (31.12.2007)
Denseco 60,82 loĝ./km²
Unua skribmencio 1296
Vilaĝestro Stanislav Jablonovský
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 900 89
Telefona antaŭkodo 0 33
NUTS 507857
Aŭtokodoj PK
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Vikimedia Komunejo: Častá
Retpaĝo: www.obec-casta.sk
Portalo pri Slovakio
Častá
Burgo Červený Kameň
Burgo Červený Kameň

Častá, hungare Cseszte [ĉeste], germane Schattmansdorf [ŝatmansdorf] estas vilaĝo en Slovakio. Častá situas laŭ rojo Gidra. Trnava troviĝas je 20 km.

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1296, apartenanta al la proksima fortikaĵo Vöröskő. En la 16-a jarcento rifuĝintaj kroatoj alvenis. En 1560 ĝi ekhavis la rangon kampurbo kun bazarada rajto havanta tiam jam bierofarejon. En 1644 incendio, en 1738 pesto okazis. En 1884 sinagogo konstruiĝis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Cseszte 1685 homoj, (slovakoj en majoritato, germanoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Senec, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Častá 2068 homoj, (2043 slovakoj).

Burgo Červený Kameň

[redakti | redakti fonton]

La burgo estis konstruita en la 13-a jarcento kaj posedanto estis ankaŭ Mateo Csák. En la 16-a jarcento ĝi bruliĝis, poste rekonstruiĝis. Sukcese sieĝis ĝin laŭvice Stefano Bocskai, Gabrielo Bethlen, en 1683 Emeriko Thököly, dume en la 1670-aj jaroj ĝi renesanciĝis kaj barokiĝis. En 1710 Francisko Rákóczi la 2-a ne povis okupi, sed la fortikaĵo bruliĝis.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]