Ĝelum (urbo)
Ĝelum | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49600 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 56′ N, 73° 44′ O (mapo)32.93333333333373.733333333333Koordinatoj: 32° 56′ N, 73° 44′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 233 m [+] | ||
Areo | 22,5 km² (2 250 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jhelum [+] | |||
Ĝelum, urdue جہلم estas universitata urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie ĝi estas ĉefurboj de kantono kaj distrikto. La loknomo signifas pura akvo kaj neĝo, ĉar la rivero, kiu fluas tra la rivero originas de la Himalajo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- areo: 22 km²
- supermara alteco: 233 m
- loĝantaro: 190 425 (2017 [1])
- horzono: UTC+ 5 (PKT)
- poŝtkodo: 49600
- telefonkodo: +92 544
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝelum situas laŭ la dekstra bordo de la Ĝelum (rivero) en nordorienta Pakistano. Rawalpindi troviĝas 98, Islamabado 108, Lahoro 161, Fajsalabado 167, Peŝavaro 230, Multano 359, Kveta 688, Sukur 733, Hajderabado 974, Karaĉio 1096 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]En la antaŭhistoriaj tempoj diversaj popoloj vivis en tiu regiono. La unua grava okazintaĵo estis Batalo de Hidaspo, kie Aleksandro la Granda venkis en 326 antaŭ Kristo. Dum la mezepoko diversaj sultanoj regis, poste alvenis la Mogola Imperio kaj la islamo estis la religio. Post kolapso de Mogola Imperio la sikoj regis en la regiono. Dum brita dominado multe da fervojoj kaj irigaciaj kanaloj konstruiĝis, krome granda ribelo okazis, ĝuste en Ĝelum okazis ankaŭ batalo. La urbo estis konata pro disponigado de granda nombro da soldatoj al la brita armeo antaŭ sendependeco. La municipa statuso alvenis en 1867. Antaŭ sendependiĝo de Pakistano en 1947 la minoritataj hinduoj kaj sikoj translokiĝis al la alia nova ŝtato Barato, samtempe muslimoj alvenis ankaŭ en tiun urbon. La plej granda inundo en la lastaj jaroj okazis en 1992.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]1961 | 1972 | 1981 | 1998 | 2009 | 2017 |
---|---|---|---|---|---|
52 685 | 70 157 | 106 462 | 145 847 | 188 803 | 190 425 |
La plimulto de la populacio (98,5 procentoj) estas islama, kristanoj havas 1 procentojn en la distrikto. Diversaj triboj vivas en Ĝelum.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ĝelum estas ekonomia kaj kultura centro. Iam ĝi estis salo-komerca centro, nun estas grava ligno-merkata centro. Aliaj industriaj uzinoj estas tekstilaj kaj grenaj muelejoj, segiloj, produkto de vitraĵoj, marmoraĵoj kaj cigaredoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Ĝelum havas ĉefŝoseon, kiu kuras inter Rawalpindi kaj Lahoro, krome estas ankaŭ flankaj vojoj al la kantono. La fervoja ponto ekde 1873, la stacidomo ekde 1928. La fervoja linio same trafikas inter Rawalpindi kaj Lahoro. La plej proksimaj internaciaj flughavenoj funkcias en Sialkot kaj Islamabado. En Ĝelum la aŭtorikiŝoj estas lonataj veturiloj.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Ĝelum pluraj kampusoj, institutoj kaj kolegio funkcias.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Ĝelum situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ klimata klasifiko de Köppen kun ekstreme varma kaj humida somero kaj malvarma kaj ĝenerale seka vintro. La jara precipitaĵo estas 853 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen iom pli julie kaj aŭguste.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- moskeoj
- fortikaĵo de afganoj
- mallarĝaj stratoj kaj superplenaj bazaroj
- preĝejo Sankta Johano (1860)
- monumento (memorejo)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- [3]
-
Monumento
-
Vendejego
-
Maŭzoleo
-
Stacidomo
-
Moskeo
-
Moskeo
-
Moskeo
-
Kampuso
-
Vojo
-
Preĝejo
-
Hotelo