Ĥanti-Mansijsko
Ĥanti-Mansijsko | |||||
---|---|---|---|---|---|
administra dividaĵo de Rusio urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 628000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 105 995 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 314 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 61° 0′ N, 69° 0′ O (mapo)6169Koordinatoj: 61° 0′ N, 69° 0′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 50 m [+] | ||||
Areo | 337,7604 km² (33 776 .04 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+05:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Khanty-Mansiysk [+] | |||||
Ĥanti-Mansijsko (ruse Ханты-Мансийск - Chanty-Mansiysk) estas rusa rubo kaj la administra centro de Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra. La urbo situas ĉe la rivero Irtiŝ en Siberio. La loĝantaro sumiĝas je101 466 loĝantoj en 2020. La urbo estas konata en la mondo de ŝako pro tio, ke ĝi aranĝis plurajn gravajn internaciajn ŝakkonkursojn. En 2010, la ŝakolimpikoj estis luditaj en Ĥanti-Mansijiko. En 2015 tie okazis ankaŭ la tutmonda junulara ŝakĉampionado. Fine de junio 2008, la grandurbo estis la sceno de du gravaj internaciaj okazaĵoj. Ĉi tie okazis en junio 2008 la pintkunveno de la gvidantoj de Eŭropa Unio kaj Rusio, kaj en Khanty-Mansiysk okazis la Kvina Monda Kongreso de finn-ugraj popoloj.
Kerninformoj
[redakti | redakti fonton]Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 71131.
La urbo fondiĝis en 1930 kiel laborista setlejo Ostjako-Vogulsko (Остяко-Вогульск), en 1940 ĝi renomiĝis al Ĥanti-Mansijsko, urbiĝis en 1950. (Ĝi entenigis la vilaĝon Samarovo, konatan jam ekde la 16-a jc.)
La interurba telefona kodo estas 34671, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).
Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).
Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 61° 00′ N 69° 01′ O / 61.000 °N, 69.017 °O (mapo).
La urbo estas ĉe rivero Irtiŝ (Иртыш), en 15 km de ĝia enenfluo en riveron Obj (Обь).
En jaro 1959 la urbo havis 20,7 mil loĝantojn.
En jaro 2002 la urbo havis 54 mil loĝantojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1957 funkciis vintra flughaveno, kiu troviĝis trans la rivero Irtiŝo, en ties apudrivera ebenaĵo. Eta kabano servis kiel ĉambro de administranto kaj atendejo. Somere tiu areo subakviĝis, do flugadis nur hidroplanoj, kiuj surriveriĝis apud fiŝkombinato, iom pli alte laŭ riverfluo. En la dekstra bordo situis ĉiuj fluservoj kaj ligna flugstacidomo[1].
La distriktaj aŭtoritatoj tiutempe sidis en trietaĝa ligna domo, kie la unuan etaĝon okupis plenuma komitato, la duan — partia komitato kaj subtegmentejon — la komsomola komitato[2]. La akvoduktoj mankis, do akvon oni transportis sur ĉevaloj[3]. La unua sporthalo estis konstruita rande de la stadiono en la 1950-aj jaroj de komsomolanoj el flosligno, trovita en rivero. Baldaŭ al ĝi aldoniĝis glacihokea ludejo[4].
La plej granda evento estis konsiderata alveno de la unua vaporŝipo printempe. Ĉiuj loĝantoj kolektiĝis ĉe riverhaveno Samarovo kaj post albordiĝo de la ŝipo iris sur ĝin por aĉeti fruktojn, farunon, aliajn manĝaĵojn, kaj ankaŭ bieron kaj vodkon, ofte konsumatajn surloke. La festo daŭris tutan tagon. Feriojn oni prenis preskaŭ senescepte somere, ofte sumigante ilin dum du aŭ tri jaroj[5].
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La urbo, en plena disvolviĝo, estas la ĉefurbo de la plej riĉa el la rusaj naftoregionoj. Kvankam la urbo vivas plu de naftaj enspezoj, ĝi ne volas esti la centro de la naftoindustrio, sed renkontejo de la komerca mondo, kultura, scienca kaj sporta centro.
- Nafto: ĝia ekonomio baziĝas esence sur la serĉado kaj eltiro de petrolo. Ĉirkaŭ 70% de la naftorezervoj de Rusio estas en Okcidenta Siberio , aŭ 8% de mondaj rezervoj.
- Haveno: rivera.
- Flughaveno Khanty-Mansiysk
- Ligno: la regiono estas tute kovrita de arbaroj.
- Turismo: ĉefe skiada kaj neĝtaluba turismo.
- Komputiloj: en plena evoluo, la Instituto pri Informa Teknologio; 120 esploristoj.
- Komerco: Karl-Marx-strato estas la ĉefa komerca kaj piedira vojo
- Foiroj: La ekspoziciejo Jugra Expo funkcias ekde 2006. Ĝi estas la sola institucio de la aŭtonoma regiono specialigita en la organizado de internaciaj foiroj kaj ekspozicioj, komercaj renkontiĝoj kaj kongresoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Torum Maa (Lando de Dio Torum) estas subĉiela etnografia muzeo, fondita en 1987 laŭ iniciato de ubi-ugraj verkistoj Yuvan Sesztalov kaj Jeremej Ajpin kaj kiu temas pri la materia kulturo kaj tradicia vivmaniero de la popoloj ĥanti kaj mansijsko.
- Statuoj de gigantaj mamutoj ĉe la rivero,
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Ĥanti-Mansijsko mortis hungara lingvisto Éva Schmidt.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 153. ISBN = 5-93020-083-1.
- ↑ Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 154. ISBN = 5-93020-083-1.
- ↑ Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 164. ISBN = 5-93020-083-1.
- ↑ Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 175. ISBN = 5-93020-083-1.
- ↑ Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 162–163. ISBN = 5-93020-083-1.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (ru) Oficiala retejo de la urbo Arkivigite je 2020-10-12 per la retarkivo Wayback Machine