Saltu al enhavo

Ŝilingo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brita arĝenta ŝilingo, Viktoria, 1853

Ŝilingo estas la nomo de la valuto de diversaj ŝtatoj. Ĝi germane nomiĝas Schilling, angle shilling kaj dum la mezepoko ankaŭ uziĝis en norda Germanio kaj Danio sub la malaltgermane kaj dane nomo Skilling.

Oficiala valuto la ŝilingo nuntempe estas en Kenjo (kenja ŝilingo), Somalio (somalia ŝilingo), Tanzanio (tanzania ŝilingo) kaj en Ugando (uganda ŝilingo). En iuj aliaj landoj ĝi antaŭe estis valuto aŭ unuopa monero, ekzemple en Aŭstrio (aŭstra ŝilingo) aŭ Britio.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La deveno de la vorto ŝilingo ne tute klaras. En la gota lingvo ĝi estis la vorto por la romia ora monero solidus, kiun homoj ankaŭ portis kiel juvelo je kolĉeno. Laŭ aliaj teorioj la vorto de venu de la ĝermanaj schild-dingschild-ling, kio signifus ŝildaĵo, aŭ de la altgermana "Schelle" ( = sonorilo).

La ŝilingaj moneroj kompareblis al la groŝoj (Groschen) kaj ĝenerale havis la valoron de 12 pfenigoj, ekzemple en la urbo Hamburgo antaŭ la jaro 1871.

La antaŭe kutima brita monero shilling (mallongigite „s“ de solidus) havis valoron de 12 pencoj (mallongigite „d“ de denarius). Ĝi malaperis dum la jaro 1971, kiam la nacia valuto reorganiziĝis laŭ la dekuma sistemo. La moneroj tamen ankoraŭ dum iom da tempo uziĝis kaj ankoraŭ valoris 5 pencojn. Tial oni poste ankoraŭ foje nomis la "novan" 5-pencan moneron "ŝilingo".

De 1925 ĝis 1938 kaj de 1945 ĝis la 28-a de februaro 2002 la aŭstra ŝilingo estis la valuto de Aŭstrio.

Vidu la artikolon pri kenja ŝilingo.

Vidu la artikolon pri tanzania ŝilingo.