21-a de decembro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 21-a de decembro estas la 355-a tago de la jaro (la 356-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 10 tagoj restas.
Je la 21-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 69: Romia Senato anoncis Vespazianon romia imperiestro, la lasta en Jaro de la kvar imperiestroj
- 401: Inocento la 1-a iĝis papo
- 1124: Honorio la 2-a iĝis papo
- 1192: Survoje al la Sankta Lando Rikardo la 1-a, kromnomata Rikardo Leonkora, estis kaptita kaj arestita de Leopoldo, princo de Aŭstrio
- 1381: Pietro Tomacelli (posta papo Bonifaco la 9-a) estis nomumita kardinalo de la papo Urbano la 6-a
- 1409: Reĝo de Hungario Sigismondo la 1-a deklaris militon kontraŭ Pollando
- 1421: Venko de katolika germana-hungara armeo super la husita en batalo de Kutná Hora
- 1471: Portugala velisto malkovris la plej grandan Insulon al Sankta Tomaso el la insularo Sao-Tomeo kaj Principeo
- 1598: Ribelantaj mapuĉoj venkis en batalo de Curalaba en suda Ĉilio taĉmenton de ĉirkaŭ 50 hispanoj kaj 300 aliancitaj kun ili indianoj
- 1620: Ŝipo Mayflower kun unuaj elmigrintoj el Anglio atingis Masaĉusecon
- 1664: Franca ministro pri financoj Nicolas Fouquet pro fraŭdo estis kondamnita de speciala tribunalo al konfisko de bieno kaj ekziligo - reĝo Ludoviko la 14-a altigis la verdikton al ĝismorta puno
- 1686: Reĝo Johano la 3-a Sobieski ĵuris en Lvovo pactraktaton finanta la 4-an polan-rusan militon
- 1807: Regopovoj de Varsovia Duklando eldonis decembran dekreton laŭ kiu kamparanoj povis translokiĝi lime de la duklando
- 1832: Venko de egipta armeo en batalo de Konya dum egipta-turka milito
- 1832: Ĉerko kun postrestaĵoj de Tadeusz Kościuszko estis sekrete lokigita en sarkofago sur Vavelo en Krakovo
- 1834: Premiero de kantoludo Fidlovačka, kie unuan fojon oni ekkantis ontan himnon de Ĉeĥio — Kie hejmo mia?
- 1866: Milito de Ruĝa Nubo: indianoj embuske mortigis 163 soldatojn en Vajomingo
- 1867: Imperiestro de Aŭstrio Francisko Jozefo la 1-a agnoskis decembran konstitucion, transformigantan Imperiestron al Monarkio de Aŭstrio-Hungario - Reĝlando Galicio kaj Lodomerio gajnis limigitan aŭtonomecon
- 1872: Anglio: scienca Ekspedicio Challenger fornavigis de Portsmouth kontribuante al fondo de oceanografio
- 1880: Manksinsulo fariĝis unua politika ento, kiu donis al virinoj la voĉdonrajton
- 1891: Usono: unua matĉo de korbopilkado okazis
- 1903: En Francio oni unuafoje enmanigis literaturan premion Goncourt
- 1907: Ĉilia armeo masakris pli ol 2 mil strikantajn ministojn de la minejo de natri-salpetro en Iquique (la ĉefurbo de Tarapakio)
- 1913: Krucvortenigmo unuafoje aperis en usona gazeto "New York World"
- 1917: Unua Mondmilito: Sovetiaj trupoj invadis Ĥarkivon — komenciĝas la Soveta-Ukraina milito (ĝis 1921)
- 1919: Post du jaroj pasigitaj en malliberejo pro instigo de homoj kontraŭstari militan soldatiĝon, Emma Goldman estis deportita de Usono al RSFSR
- 1922: Sejmo kaj Senato de la Dua Pola Respubliko omaĝis murditan polan prezidenton Gabriel Narutowicz
- 1923: Nepalo iĝis sendependa ŝtato
- 1925: Premiero de la soveta muta filmo Kirasŝipo Potjomkin de reĝisoro Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn
- 1936: Testoflugo de germana batalaviadilo Junkers Ju 88
- 1937: Premiero de la desegnita filmo Neĝulino kaj la sep nanoj, la unua de produktoro Walt Disney
- 1939: Germana okupado de Pollando: en Varsovio kunlaborisma "Nowy Kurjer Warszawski" informis pri oficado de du reprezentantoj de soveta registaro pri german-soveta setligado: germanaj regantoj en regiono Poznano ordonis forigi de publikaj lokoj religitemajn monumentojn kaj bustojn; gvidanto de ras-politika oficejo de NSDAP en sekreta skribaĵo postulis laborigi en Germanio polajn knabinojn kun "bona rasa aspekto", kiuj samtempe taŭgus al germanigo; sur teritorioj sub soveta okupado de Pollando oni retirigis de cirkuligo polan valuton zloto kun ebleco ŝanĝi ĝin kontraŭ sovetiaj rubloj; Angers: prezidento de Pola Respubliko en ekzilo W. Raczkiewicz dekretis ŝanĝon de Nacia Konsilio al Nacia Konsilio de Pola Respubliko, nomuminte 16 membrojn
- 1940: Konspira organizo Amikec-Rondo de Sovetunio en Varsovio lige al naskiĝtago de Stalin eldonis efemeran gazeton rememorigantan pri tio; nokte de la 21-a/22-a de decembro Luftwaffe atakis Liverpool kaj Birkenhead
- 1941: Germana polico en Provinco Vartlando kontrolis en stacidomoj kaj trajnoj kaj sur ŝoseoj de pli grandaj urboj manpakaĵojn de poloj por konfiski nutraĵon akiritan senleĝe por alproksimiĝanta festo de Kristnasko; Usono deklaris militon kontraŭ Tria Regno kaj Italio; Tajlanda-japana armea alianco; Sendependa ŝtato Kroatio: dum ustaše-militkrimo en Prkos oni murdis 437 serbojn plus unu kroaton, en tio 216 personojn malpli ol 18-jaraj; Bosnio kaj Hercegovino: Unua Proleta Brigado estis fondita en Rudo, kiel la unua "regula" unuo de la partia armeo; Orienta Fronto: sude de Moskvo rapida grupo de soveta 50-a Armeo sukcese sturmis Kaluga; Holokaŭsto: en la koncentrejo Bogdanovka (Transnistrio) komenciĝis genocido de ĉ. 54 000 judaj "falkoj"[?]; miloj da sovetiaj militkaptitoj estis frostigitaj de la germana armeo en Minsko
- 1942: Kamparanaj Batalionoj plenumis la duan venĝan agon kontraŭ germana vilaĝo Niewóz en distrikto Zamość, kaj kadre de la ribelo de Zamość bruligis aliajn 5 vilaĝojn, setligitaj de germanoj (ĝis la 31-a de decembro)
- 1943: Militkrimoj: germanaj policoj pafmortigis en okupita Pollando ĉirkaŭ 71 personojn, en vilaĝo Bronisławówka (nun en Lviva provinco) sovetaj partizanoj kune kun NKVD embuske arestis invititan al paroloj 18-personan grupon de oficiroj, suboficiroj kaj soldatoj de proksima taĉmento de Pola Enlanda Armeo - 11 soldatojn oni pafmortigis kaj la ceterajn forveturigis malantaŭ fronto
- 1944: L. Okulicki iĝis komandanto de Pola Enlanda Armeo anstataŭante T. Komorowski, kiu post falo de la Varsovia Insurekcio estis malliberigita de germanoj - nomumita de la prezidento en ekzilo Edward Raczyński; en Varsovia kvartalo Praga fondiĝis Esplor-Komisiono pri Germanaj Krimoj; Orienta Fronto: trupoj de 2-a Ukraina Fronto en Ĉeĥoslovakio liberigis Rimavská Sobota kaj en Hungario - apudan Ozd; Okcidenta Fronto: en Ardenoj post kelktagaj atakoj en la Batalo de Ardenoj germanoj konkeris Sankt-Vith-regionon, kaj precipe vojnodon; en konkerita de Ruĝa Armeo Debrecen nova koalicio funkciigis registaron de Béla Miklós Dálnoki
- 1944: Premiero de usona filmo Tri ĝentlemanoj de Walt Disney
- 1945: Greka ĝendarmaro arestis sekretarion de la regiona komitato de la Komunista Partio de Grekio kaj oficiron de la Grekpopola Liberiga Armeo, kiujn ĝi la sekvan tagon mortigis; Ekvadoro kaj Irako aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1948: Irlando deklaris sendependecon; en Varsovio dum Unuiga Kongreso de la Pola Laborista Partio kaj la, jam kontrolata de komunistoj, Pola Partio Socialista estis fondita la komunista Pola Unuiĝinta Laborista Partio, kies unua sekretario iĝis Bolesław Bierut
- 1952: Okaze de naskiĝdatreveno de Stalin en Germana Demokratia Respubliko ekfunkciis publika televido Deutscher Fernsehfunk
- 1958: Charles de Gaulle iĝis prezidento de la Kvina Respubliko de Francio
- 1959: Farah Diba edziĝis al Mohamed Reza Pahlavi, la ŝaho de Irano
- 1962: Fidel Castro kun usona negocisto subskribis interkonsenton pri liberigo de pli ol mil kaptitoj post Invado de la Porkogolfeto kontraŭ medikamentoj kaj manĝoproduktoj valoraj 53 milionojn da dolaroj
- 1963: Nikozio: provo de kontrolo de virinoj apartenantaj al turkaj kipranoj fare de polico de grekaj kipranoj transformiĝis en perforto sur la tuta insulo - 538 mortigitoj kun setligo de preskaŭ 27 000 personoj
- 1967: Premiero de la usona filmo La diplomito
- 1968: Kennedy Space Center: komenco de la misio de Apollo 8 atinginta ĉirkaŭteran orbiton, kiu kiel la unua kun homoj atingis orbiton de la Luno
- 1970: Pola Popola Respubliko: laŭ iuj, sindikatisto kaj strikestro Lech Wałęsa komencis kunlaboron kun Sekureca Servo; Grumman F-14 Tomcat, la ĉefa plurtaska ĉasaviadilo kun varia geometrio de flugiloj de la Usona Mararmeo faris sian unuan flugon
- 1972: Aŭstralio kaj Ĉinio ligis diplomatiajn rilatojn; GDR kaj FRG subskribis pakton pri normaligo de reciprokaj rilatoj
- 1975: Atenco kontraŭ la sidejo de Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj en Vieno
- 1978: Flago de Grekio oficialiĝis
- 1979: En Londono oni subskribis interkonsenton por Suda Rodezio pri konstitucia bazo al estonta Zimbabvo
- 1981: Ambasadoro de Pola Popola Respubliko en Usono Romuald Spasowski petis azilon — en 1982 pola juĝejo kontumace kondamnis lin al mortpuno
- 1983: En nuklea centralo de Ĉernobilo oni funkciigis reaktoron n-ro 4, kiu eksplodis en 1986
- 1988: Skotlando: pro terorista atenco kontraŭ usona aviadilo Boeing 747 de firmao Pan Am super Lockerbie mortis 270 homoj (en tio 11 surtere); testoflugo de la plej granda transporta aviadilo Antonov An-225
- 1989: Rumana revolucio: en Bukareŝto Nicolae Ceausescu organizis manifestacion sur la nuna "Placo de la Revolucio", krom la konataj sloganoj, en la homamaso aŭdiĝas fajfoj kaj krioj - la revolucio komenciĝis en Bukareŝto, Timisoara iĝis unua urbo en Rumanio libera de komunismo
- 1990: Oficiale adoptiĝis Flago de Kroatio; Albanio: en Tirano oni detruis la monumenton al Josif Stalin
- 1991: En Almato la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj pligrandiĝis je Armenio, Azerbajĝano, Kazaĥio, Kirgizio, Moldavio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio - malapero el la politika mapo de Sovetunio, forigo de sovetia civitaneco, Miĥail Gorbaĉov eksiĝis kiel Prezidanto de Sovetunio; al juĝejo en Katowice trafis akuzdokumento kontraŭ 24 personoj partoprenantaj masakron de ministoj dum la milita stato en Pollando - la proceso daŭris 28 jarojn
- 1993: Boris Jelcin malfondis KGB
- 1994: Meksiko: vulkano Popocatépetl, dormanta dum 47 jaroj, komencis erupcii
- 1995: Bet-Leĥem transiris sub la administracion de Palestina Aŭtonomio, konforme al la Akordo de Oslo, post kiam israelaj trupoj retiriĝis de la urbo
- 2002: Pola Cifereca biblioteko fondiĝis
- 2007: Naŭ novaj ŝtatoj de Eŭropa Unio aliĝis al la Traktato de Schengen: Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Latvio, Litovio, Malto, Pollando, Slovakio kaj Slovenio
- 2010: Plena luna eklipso
- 2010: Alpha Condé iĝis prezidento de Gvineo
- 2011: Mariano Rajoy iĝis ĉefministro de Hispanio
- 2012: Fenomeno de 2012: nuna ciklo laŭ longa kalkulado de la Majaa kalendaro finiĝis — por multaj kredantoj de esoterismo la dato de la mondofino aŭ momento de la granda spirita transformiĝo
- 2012: Muzikvideo Gangnam Style de sudkorea kantisto PSY kiel unua en la historio de YouTube estis miliard-foje montrita
- 2012: John Kerry estis nomumita de prezidento Barack Obama por la posteno de usona ministro pri eksteraj rilatoj
- 2014: Rumanio: Klaus Iohannis iĝis prezidento
- 2014: Tunizio: Beji Caid Essebsi gajnis prezidentan voĉdonon
- 2017: Sud-Koreio: 29 personoj pereis kaj 36 vundiĝis en incendio de refreŝiga centro en Ĉeĉon
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: dum la lastaj kvar tagoj el Ĥersona provinco, "kontinue pripafata de rusaj teroristoj" estis evakuitaj 686 personoj, inkluzive de 54 infanoj el internulejo; dum la lastaj monatoj oni evakuis el apudfrontaj terenoj 87 mil personoj; pasinttage rusoj 71 fojojn pafis Ĥersonan provincon — en la provinco estis malkovrita tombo de 7 civiluloj murditaj de Rusia armeo; Sekurec-Servo de Ukrainio: ni vanigis rusajn provojn de atencoj kontraŭ defend-ministro kaj ĉefo de armea spionado. Reagoj: De Francio al Ukrainio estis senditaj sistemoj de aerdefendo Crotale; Dumao aprobis leĝon pri ĝismorta puno pro „inklino kaj enigo al flankataka agado”, ankaŭ pro ĝia financado kaj kreo de grupo; nova fasko de usona armea helpo por Ukrainio, raketa sistemo Patriot valora 1,85 mld da dolaroj, estis konfirmita de Blanka Domo
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1118: Thomas Becket, ĉefepiskopo de Canterbury, katolika sanktulo, murdita (m. 1170)
- 1401: Masaccio, itala pentristo (m. 1428)
- 1508: Thomas Naogeorg, germana animzorganto kaj verkisto (m. 1563)
- 1537: Johano la 3-a, reĝo de Svedio (m. 1592)
- 1603: Roger Williams, angla pioniro de baptismo (m. 1684)
- 1639: Jean Racine, franca dramaturgo (m. 1699)
- 1748: Ludwig Christoph Heinrich Hölty, germana poeto (m. 1776)
- 1750: Franz Kirms, germana financoficisto kaj teatra intendanto (m. 1826)
- 1755: János Földi, hungara kuracisto, verkisto, natursciencisto, lingvisto kaj poeto (m. 1801)
- 1773: Robert Brown, skota botanikisto, malkovrinto de ĉelkerno (m. 1858)
- 1794: Tomasz Zan, belorusa kaj pola poeto, esploristo de mineraloj (m. 1855)
- 1795: Leopold von Ranke, germana historiisto (m. 1886)
- 1801: Tymko Padura, pola-ukraina poeto, komponisto, tradukisto (m. 1871)
- 1804: Benjamin Disraeli, brita verkisto kaj ĉefministro (m. 1881)
- 1815: Thomas Couture, franca pentristo (m. 1879)
- 1817: Stefan Baranowski, pola lingvisto, verkisto, inventisto, geografo, aŭtoro de projekto pri internacia lingvo (m. 1893)
- 1821: József Borsos, hungara pentristo kaj fotisto (m. 1883)
- 1850: Zdeněk Fibich, ĉeĥa romantika komponisto (m. 1900)
- 1851: Manó Kogutowicz, pola-ĉeĥa-hungaria geografo (m. 1908)
- 1853: Jan Václav Novák, ĉeĥa verkisto kaj filozofo, komeniologo (m. 1920)
- 1857: Eugen Kozak, aŭstra kaj rumania slavisto (m. 1933)
- 1863: Sophie Mannerheim, finna organizantino de la moderna flegarto (m. 1928)
- 1869: Louis Bastien, franca intendanto-generalo kaj esperantisto, membro de Lingva Komitato, AdE, kunlaboranto de la EdE, prezidanto de UEA kaj de Internacia Esperanto-Ligo, aŭtoro de Naŭlingva Etimologia Leksikono (m. 1961)
- 1874: Tadeusz Boy-Żeleński, pola kuracisto, verkisto, tradukisto, murdita (m. 1941)
- 1878: Jan Łukasiewicz, pola logikisto, matematikisto kaj filozofo, konata de la principo de nekontraŭdiro, la leĝo pri elimino de tria, kreinto de pola skribmaniero, kunfondinto de Lvova-Varsovia skolo (m. 1956)
- 1892: László Boros, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1948)
- 1892: Teodor Jung, germana ĵurnalisto, verkisto, presisto kaj eldonisto, fondinto kaj redaktoro de "Heroldo de Esperanto", redakciano de la libroserio Muusses Esperanto Biblioteko (m. 1986)
- 1892: József Stitzl, rumania hungara kuracisto, sportisto, verkisto pri sporto (m. nekonata)
- 1892: Rebecca West, irlanda verkistino kaj ĵurnalistino, reprezentantino de veturliteraturo kaj sufrageta movado (m. 1983)
- 1913: Edwin Götze, germana forstisto kaj inĝeniero (m. 1987)
- 1913: Heinz Conrads, aŭstra aktoro, moderigisto kaj interpretisto de tradiciaj vienaj popolkantoj (m. 1986)
- 1917: Heinrich Böll, germana Nobelpremiita verkisto (m. 1985)
- 1918: Kurt Waldheim, prezidento de Aŭstrio, ĝenerala sekretario de UN (m. 2007)
- 1919: Ivan Blatný, ĉeĥa poeto kaj tradukisto, kunlaborinto de Verda Stacio, esperantisto (m. 1990)
- 1920: Alicia Alonso, kuba dancistino, koreografino kaj pedagogino, fondintino de baleta skolo (m. 2019)
- 1921: Augusto Monterroso, gvatemala verkisto (m. 2003)
- 1931: Tadeusz Styczeń, pola kleriko, etikisto kaj filozofo (m. 2010)
- 1933: Miklós Kocsár, hungara komponisto (m. 2019)
- 1937: Jane Fonda, usona aktorino
- 1940: Frank Zappa, usona gitaristo, kantisto kaj komponisto (m. 1993)
- 1941: Mária Kopacz, hungara pentristino, grafikistino, verkistino
- 1942: Hu Jintao, prezidento de Ĉina Popola Respubliko
- 1946: Ferenc Demjén, hungara kantisto, gitaristo, komponisto
- 1946: Katalin Mária Martin, rumania hungara grafikistino
- 1948: Samuel L. Jackson, usona aktoro
- 1949: Thomas Sankara, prezidento de Burkina Faso (m. 1987)
- 1950: Thomas Hürlimann, svisa germanlingva verkisto
- 1951: Przemysław Gintrowski, pola muzikisto kaj komponisto, bardo de Solidareco (m. 2012)
- 1957: Olga Kerzjuk, fakulino pri la ukraina lingvo kaj ties literaturo, esperantiginta verkojn de pluraj verkistoj, gajnintino de Internaciaj Floraj Ludoj, kontribuinta al "Literatura Foiro"
- 1961: Júlia Dávid, rumania hungara industriartistino
- 1961: Judit Pál, rumania hungara historiistino
- 1966: Kiefer Sutherland, kanada aktoro
- 1967: Károly Jánk, hungara poeto
- 1967: Miĥail Saakaŝvili, prezidento de Kartvelio, civitano de Ukrainio, guberniestro de Odesa provinco
- 1968: Kata Palocsay Kisó, rumania hungara aktorino, reĝisorino, universitata instruisto
- 1970: Bart De Wever, flandra politikisto, urbestro de Antverpeno
- 1975: Charles Michel, ĉefministro de Belgio, prezidanto de Eŭropa Konsilio
- 1977: Emmanuel Macron, prezidento de Francio 2017-
- 1981: Cristian Zaccardo, itala futbalisto
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 69: Vitelio, romia imperiestro (n. 15)
- 72: Sankta Tomaso, kristana martiro, apostolo (n. 1)
- 1295: Margareta de Provenco, reĝino de Francio (n. ĉirkaŭ 1221)
- 1362: Konstantino la 3-a, reĝo de armena reĝlando en Kilikio (n. 1313)
- 1375: Giovanni Boccaccio, itala poeto (n. 1313)
- 1422: Engelmar Chrel, aŭstra juristo kaj germana episkopo
- 1549: Margareta de Navaro, franca verkistino kaj reĝa fratino (n. 1492)
- 1597: Petrus Canisius, nederlanda sanktulo kaj doktoro de Eklezio (n. 1521)
- 1785: Beda Seeauer, aŭstra benediktana abato kaj universitata profesoro
- 1791: Arnaud Berquin, franca verkisto de infana literaturo (n. 1747)
- 1801: József Gvadányi, hungara soldato, verkisto kaj poeto (n. 1725)
- 1805: Manuel Maria Barbosa du Bocage, portugala poeto (n. 1765)
- 1831: François Huber, svisa natursciencisto (n. 1750)
- 1832: Johann Friedrich Pierer, germana kuracisto kaj eldonisto (n. 1767)
- 1851: Carl Friedrich Rungenhagen, germana komponisto kaj pedagogo (n. 1778)
- 1863: Giuseppe Gioacchino Belli, itala poeto (n. 1791)
- 1879: Károly Wagner, hungara inĝeniero pri arbarkulturo (n. 1830)
- 1888: Vilmos Zsigmondy, hungara inĝeniero, hidrologo (n. 1821)
- 1890: Niels Wilhelm Gade, dana komponisto, dirigento, orgenisto (n. 1817)
- 1890: Johanne Luise Heiberg, dana aktorino (n. 1812)
- 1904: Béla Fái Jakab, hungara ĵurnalisto kaj tradukisto (n. 1853)
- 1908: Pjotr Diakonov, rusia profesoro pri kirurgio, kiu en sia gazeto "Ĥirurgio" faris resumojn en Esperanto (n. 1855)
- 1912: David Heinrich Müller, aŭstra ŝemidologo
- 1921: Ernő Jendrassik, hungara kuracisto-neŭrologo, konata pri reflekso-laboraĵoj, akademiano (n. 1858)
- 1925: Jules Méline, ĉefministro de Francio (n. 1838)
- 1927: Gyula Fényi, hungara jezuito okupiĝanta pri astronomio kaj meteologio (n. 1845)
- 1935: Kurt Tucholsky, germana verkisto, ĵurnalisto kaj publicisto (n. 1890)
- 1936: Ida Kiss, hungara verkistino (n. 1902)
- 1940: Francis Scott Key Fitzgerald, usona verkisto (n. 1896)
- 1945: George S. Patton, usona ĉefgeneralo (n. 1885)
- 1946: Kuroita Kacumi, japana paleografo, profesoro pri la japana historio en la Imperia Universitato de Tokio, partoprenanto de UK 1908, kunfondinto de Japana Esperantista Asocio kaj kunverkinto de Esperanto-japana vortaro (n. 1874)
- 1956: Károly Sebestyén, hungara etnografo kaj kulturhistoriisto (n. 1876)
- 1958: Lion Feuchtwanger, germana verkisto (n. 1884)
- 1961: Henryk Holland, pola stalinisto, ĵurnalisto kaj sociologo (n. 1920)
- 1964: Bertha Keyser, germana misiistino kaj karitatulino (n. 1868)
- 1964: Carl Van Vechten, usona fotisto kaj verkisto (n. 1880)
- 1975: Francisco Azorín Izquierdo, hispana arkitekto, membro de Sennacieca Asocio Tutmonda, dufoja reprezentanto de Hispana Laborista Socialista Partio en SAT-kongresoj, aŭtoro de Universala Terminologio de la Arkitekturo, ĉefaŭtoro de Ilustrita Vortaro de Esperanto (n. 1885)
- 1978: Roger Caillois, franca intelektulo, literatura kritikisto, sociologo kaj filozofo, laboranto de Unesko (n. 1913)
- 1986: László Jánossy D., rumania hungara pentristo, restarigisto (n. 1939)
- 1988: Nikolaas Tinbergen, nederlanda ornitologo, Nobelpremiito (n. 1907)
- 1991: Josef Kohen-Cedek, israela instruisto kaj esperantisto, honora komitatano de Esperanto-Ligo en Israelo, tradukisto el la hebrea de Antologio de la hebrea poezio (n. 1904)
- 1995: Vasile Albu, rumana kemiisto, inĝeniero, esperantisto, UEA-delegito, membro de IKUE (n. 1927)
- 1996: Christine Brückner, germana verkistino, fondintino de literaturpremio (n. 1921)
- 1996: Kálmán Hazai, hungara naĝisto, akvopilkisto, olimpika ĉampiono (n. 1913)
- 1998: Gábor Miklóssy, rumania hungara pentristo (n. 1912)
- 1998: Béla Szőkefalvi-Nagy, hungara matematikisto (n. 1913)
- 2004: Gyula Szabó, rumania hungara verkisto (n. 1930)
- 2006: Saparmurat Nijazov, turkmena prezidento (n. 1940)
- 2010: Lech Emfazy Stefański, pola verkisto pri parapsikologio kaj paranormaleco, soldato de Pola Enlanda Armeo, tradukisto, aktoro kaj reĝisoro (n. 1928)
- 2011: Sándor Técsy, rumania hungara aktoro (n. 1946)
- 2012: Peter Wapnewski, germana mezepokisto, membro de Nacisocialisma Germana Laborista Partio (n. 1922)
- 2014: Udo Jürgens, aŭstra modkantisto kaj popmuzika komponisto (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Laŭ Okcidenta astrologio la unua tago sub la zodiaka signo Kaprikorno: ♑ (ĝis la 20-a de januaro)
- Vintra solstico: malnova festo celebrata en diversaj kulturoj la 21-an – 22-an de decembro
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Petrus Canisius, jezuita teologo, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
- Pollando: Memor-Tago pri Mortfalintoj kaj Mortintoj en Misioj kaj Armeaj Operacoj ekster la Ŝtatlimoj
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 21-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.