40-a jarcento a.K.
Aspekto
◄ |
5-a jarmilo a.K. |
4-a jarmilo a.K. | 3-a jarmilo a.K. | ►
◄ |
42-a jarcento a.K. |
41-a jarcento a.K. |
40-a jarcento a.K. | 39-a jarcento a.K. | 38-a jarcento a.K. | ►
La 40-a jarcento antaŭ nia erao, ankaŭ nomata antaŭ Kristo (a.K.), komenciĝis la 1-an de januaro 4000 kaj finiĝis la 31-an de decembro 3901 antaŭ nia erao.
Kulturoj
[redakti | redakti fonton]- En Mezopotamio komencigcis la kulturo de Uruk.
- Kadre de la Egipta antaŭdinastia periodo komenciĝas la Nakada-kulturo: tiam jam dum 2000 jaroj en la valo de Nilo ekzistis organizita agrikulturo kaj konstruado de grandaj konstruaĵoj, kaj ekde ĉirkaŭ la jaro 4000 antaŭ nia erao estis uzata mortero. Ĝis la jaro 3300 a. K., antaŭ la unua egiptia dinastio, Egiptio estos dividata en du reĝlandojn, konatajn kiel Supra Egiptio (Ta Shemau) kaj Malsupra Egiptio (Ta Mehu). La dividlinio estis tirita proksimume tra regiono de la hodiaŭa Kairo.
- La Liniceramika kulturo, la plej malnova agrikultura kulturo de la Neolitiko, en centra Nordeŭropo transiras en la Funelpokalkulturon.
- En nordorienta Eŭropo floras la Kulturo de kombila ceramiko.
- En la Nigra-mara-kaspia stepo laŭ la Kurgana hipotezo floras la kulturoj parolantaj la Hindeŭropan pralingvon.
- En Ĉinio floras la Liangzhu-kulturo,
- kaj en Japanio daŭre disvolviĝas la Ĵomon-epoko.
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- La sahara regiono iom post iom transformiĝas en dezerton.
- Ĉirkaŭ la jaro 4000 a.K., kadre de la Banpo-kulturo en la valo de Flava Rivero iom oriente de Ŝjiano estas konstruitaj pli ol 100 loĝejoj ĉirkaŭantaj komunuman centron nomatan 姜寨, pinjine Jiāngzhài.
- Suzo estas centro de ceramika produktado en Mezopotamio - floras la uzo de potistaj radoj. La teritorio de la antikva regno Elamo estis unu el la antikvaj centroj de la monda civilizacio.
- Ĥalkolitika templa komplekso konstruiĝas en regiono norde de la Azova Maro ĉirkaŭ kvar grandaj kurganoj - ĝi ricevas la nomon Marna Kresto kaj situis proksimume 30 kilometrojn nordokcidente de la moderna urbo Luhansko.
- La fosta pado Belmarsh Trackway de ĉ. 4000 antaŭ nia erao, praa altvojo en la malsekejo proksime de la rivero Tamizo, estis malkovrita en 2009 en la nuna teritorio de Granda Londono. Dendrokronologio ebligis tre precizan datigon de la historia strukturo, kiuj kompareblas al modernaj tabulaj padoj. Similaj vojoj de la posta jarcento el 3838 kaj 3806 ankaŭ troveblis en la malsekejo Somerset Levels de okcidenta Anglio.
La listo de eventoj en la jarcento kompreneble ne kompletas, sed nur celas doni unuan impreson pri la tiutempa disvolviĝo de la homa kulturo.