Aŭtoŝosea flegejo je Legefeld
Historia Aŭtoŝosea flegejo (germane: Autobahn- und Fernmeldemeisterei) troviĝas en Legefeld, urbokvartalo de Vajmaro (Legefelder Haŭptstraße 2-10 kaj 14), Germanujo. Ĝi eĉ hodiaŭ plene respondecas por eron de la federacia aŭtovego A4 en Turingio.[1] Pli frue en Nazia Germanujo ĝi nomiĝis Autobahnmeisterei Weimar.[2]
Historio
[redakti | redakti fonton]Estiĝis inter 1936 kaj 1939 la stratega parto inter Jena kaj Erfurto tra Gelmeroda (nun kvartalo vajmara) kiam necesis krei elirejon por aŭtistoj forlasantaj la ŝoseon en la direkto de la pli norda Vajmaro. La tuto apartenis al la aŭtovoja ero inter Dresdeno kaj Eisenach.[3] Elfaris onin la konkretan flegejan punkton inter 1939 kaj 1941 laŭ planoj de Friedrich Tamms laŭ la moda stilo de patrujprotekta arkitekturo.[4]
Aranĝo
[redakti | redakti fonton]Utiligante regionajn materialojn (ardezo tegmente, travertino sokle kaj fenestre kaj por blazonornama agle) oni kreis longajn pucitajn ejojn kun regula trufasado kaj kruta selotegmento). Oni metis remizojn, buroojn, maŝinardeponejojn ĉirkaŭ korto kun benzinstacio. Loĝejoj kun ĝardenoj estiĝis iomete sude (nun de privatuloj ne plu apartenante al la nuna oficejo). Rigore tiel oni plenumis postulojn de arĥitektoj favorantaj la patruprotektan movadon kombini modernecon kun regionaj metioj, tradicioj kaj harmonia enkorpigo en la natura ĉirkaŭaĵo.[5]
Krom oficialaj ejoj estas komplekse ankaŭ halo por ĉaroj, kamionoj, servicveturiloj. Alkonstruaĵoj post la dua mondmilito iomete fremdigis la konstruan unuecon. La tuto estas nuntempe monumentprotektota.[6]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Asphalt, Beton & Stein – Bau, Betrieb & Verkehr – BAB A4: Die Autobahn- und Fernmeldemeisterei Legefeld"
- ↑ listo de ĉiuj flegejoj de la Regnaj aŭtoŝoseoj
- ↑ Art. "Autobahnauffahrt", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 20
- ↑ Bertram Kurze: Reichsautobahnen in Mitteldeutschland, 2014, ISBN 978-3-00-048180-2, p. 197
- ↑ Karina Loos: Die Inszenierung der Stadt. Planen und Baŭen im Nationalsozialismus in Weimar, disertacio Vajmaro 1999, interrete ĉi tie Arkivigite je 2024-02-19 per la retarkivo Wayback Machine)
- ↑ monumenta listo - p. 24