Ada Lovelace
Ada Lovelace | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Augusta Ada Byron |
Aliaj nomoj | A. A. L. |
Naskiĝo | 10-an de decembro 1815 en Londono |
Morto | 27-an de novembro 1852 (36-jaraĝa) en Marylebone, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Mortokialo | Utera kancero |
Tombo | Church of St. Mary Magdalene, Hucknall (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | George Byron |
Patrino | Anne Isabella Byron |
Frat(in)oj | Allegra Byron kaj Elizabeth Medora Leigh |
Edz(in)o | William King-Noel, 1st Earl of Lovelace (en) (1835–1852) |
Infanoj | Anne Blunt, 15th Baroness Wentworth (en) , Ralph King-Milbanke, 2nd Earl of Lovelace (en) , Byron King-Noel, Viscount Ockham (en) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto inventisto tradukisto verkisto komputosciencisto programisto poeto inĝeniero |
Ada Augusta BYRON King, Grafino de Lovelace (naskiĝis la 10-an de decembro 1815 en Londono, Anglio; mortis la 27-an de novembro 1852, Londono) estas ĉefe konata pro esti skribinta programon, kiu povus uzi la analitikan maŝinon de Charles Babbage.
Ada Byron estis unusola leĝa filino de Lord Byron, anglia poeto, kaj Anne Isabella Milbanke, lia edzino.
Ŝi estas fama kiel la unua programisto de la tuta historio.
Dum la periodo en kiu ŝi estis implikita kun la projekto de Babbage, ŝi disvolvis algoritmojn, kiuj permesus al la maŝino komputi valorojn de matematikaj funkcioj. Ŝi ankaŭ publikigis kolekton de notoj pri la analitika maŝino.
Unua komputila programo
[redakti | redakti fonton]En 1842, Charles Babbage estis invitita prezenti seminarion en la Universitato de Torino pri sia analitika maŝino. Luigi Menabrea, juna itala inĝeniero, kaj estonta ĉefministro de Italio, transskribis la prelegon de Babbage en la francan, kaj ĉi tiu transskribo estis publikigita en la Universala Biblioteko de Ĝenevo en oktobro 1842.
Babbage petis ke grafino de Lovelace traduku la artikolon de Menabrea en la anglan lingvon. Ĉi tiuj notoj estis publikigitaj en The Ladies's Diary.
En 1953, pli ol 100 jarojn post ŝia morto, la notoj de Ada Lovelace pri la analitika maŝino de Babbage estis republikigitaj. La maŝino estas nun agnoskata kiel frua modelo por komputilo kaj la notoj de Lovelace kiel priskribo de komputilo kaj programaro.
Unu el ŝiaj notoj priskribis algoritmon por komputi nombrojn de Bernoulli. Ĝi estas konsiderata kiel la unua algoritmo specife por komputilo.