Afrika diasporo
Aspekto
Afrika diasporo oni nomas la tutan komunumon de ekster-Afrikaj Afrik-devenuloj, kiuj disvastiĝis divers-kontinenten, ĉefe Ameriken pro sklav-komerco depost 1492. Amerikaj landoj kun multaj afrikidoj inkluzivas Brazilon, Haition, Jamajkon, Kubon, Usonon. La termino estas iomete romantisma koncepto, kiu indikas historian mondrigardon kaj eventualan deziron iam unuigi ĉiujn afrik-diasporanojn por reveni Afriken.