Agincourt House (Monmouth)
Agincourt House | |||
---|---|---|---|
domo | |||
Prezento | |||
Dato de konstruo | 17-a/19-a jarcentoj | ||
Protekto | Grado II* | ||
Geografio | |||
Lando | Britio | ||
Regiono | Kimrio | ||
Loko | Monmouth | ||
Geografia situo | 51° 48′ 45″ N, 2° 42′ 54″ U (mapo)51.812472-2.715Koordinatoj: 51° 48′ 45″ N, 2° 42′ 54″ U (mapo) | ||
| |||
Agincourt House (angle Agincourt House, kimre Rhif 1 Sgwâr Agincourt), N-ro 1 Agincourt Square, Monmouth, Monmouthshire, Kimrio estas notinda fru-17-jarcenta duon-ligna konstruaĵo.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo estis plene restaŭrita, sed la trabaro super la gablo sur Agincourt Square indikas daton de 1624.[1] La inicialoj ambaŭflanke de la dato estas tiuj de William Roberts, kies nepo rekonstruis la Domon Drybridge en Monmouth. Agincourt House estas konstruaĵo listigita Grado II* ekde la 27-a de junio 1952.[2] Ĝi estas unu el la 24 vidindaĵoj de la Monmouth Heritage Trail.
Domo sur la loko estas montrita sur la farita de John Speed mapo de Urbo Monmouth datita 1610, kies strat-mapo estis restonta senŝanĝa ĝis la 19-a jarcento. La nuna butika fronto datiĝas de malfrua 19-a jarcento.[4] Ekde ĉirkaŭ 1830 ĝis la fino de la 19-a jarcento estis tie Feraĵistoj. En 1830 la posedanto estis Josiah Coates, kiu ankaŭ estis Forĝisto, Latunisto kaj Stanisto. Ekde la fruaj 1860-aj jaroj ĝis 1883 la posedanto estis Joseph Coates, kun la vortoj 'Meblaro' kaj 'Feraĵisto' sur la butika anonco ambaŭflanke de la nomo 'Coates'. Li ankaŭ entreprenis la taskojn de Forĝisto, sed li ankaŭ estis Najlo-faristo, Seruristo kaj Sonorilproduktisto. Joseph Coates (m. 1883) estis Ĥorano kaj laika Preĝejestro en Prioreja Preĝejo St. Mary. Estas dirite, ke John Major, la ĉefministro de Britio (1990-1997), estas posteulo de la familio Coates.
Ekde 1884 la lokalo estis okupita fare de alia Feraĵisto, nome William Honeyfield, kiu estis tre grava civitano en Monmouth kaj estis Urbestro de Monmouth (1891-1895). Li ankaŭ estis Framasono kaj membro de la Sonorilistoj en Prioreja Preĝejo St. Mary, kaj partoprenis en 10-parta Sonorilado memorita sur Plato en la Sonoril-Turo (Ĵaŭdon la 1-an de julio 1896).
En 1919 la lokalo estis okupita fare de YMCA, kaj en la fruaj 1920-aj jaroj fare de Cash & Co. (Bot- kaj Ŝu-faristoj). La nomo Cash & Co. ankoraŭ videblas sur la mozaika planko de la antaŭa enirejo. En 1934 la lokalo estis transprenita fare de W. & E. Turner Ltd., Ŝu-vendisto. 'Le Gourmet', la buĉistoj nun sur Church Street, okupis la butikon en la 1980-aj jaroj kiam ĝi fermiĝis kiel Ŝu-vendisto. Post kiam la buĉistoj translokiĝis, la lokalo estis plene restaŭrita kaj estis atribuita rekompenso fare de Monmouth Civic Society la 16-an de oktobro 1991. Ekde 1992 ĝis marto 2010 la lokalo estis Butiko de Antikvaĵoj, kaj ĝi estas en 2012 butiko de vestaĵoj, kun oficejoj sur la supraj etaĝoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 The Buildings of Wales: Gwent/Monmouthshire, page 405
- ↑ Agincourt House, British Listed Buildings
- ↑ Welsh Mayors Elect , Western Mail, Wednesday, November 9, 1892
- ↑ Agincourt House 1 and 1a Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine, Royal Commission on Ancient Monuments
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Newman, John. (2000) Gwent/Monmouthshire, The Buildings of Wales. Penguin. ISBN 0-14-071053-1.