Agroglifoj
Agroglifoj (Angle: crop circles) estas areoj de cerealaj kampoj kies spikoj estis kurbigitaj kaj kreas diversajn geometriajn desegnojn. Ĉi tiuj povas esti simplaj cirkloj aŭ tre ellaboritaj komponaĵoj.
Kvankam la homa origino de la agroglifoj estas nun vaste agnoskita, kaj sciencaj kaj skeptikaj aliroj dispelis ilian misteron, tiuj produktaĵoj ne estas sisteme postulitaj de siaj aŭtoroj. Ankaŭ diversaj entuziasmuloj de paranormalaj fenomenoj daŭre prezentas nesubtenatajn alternativajn klarigojn: nekonataj naturaj fenomenoj, nifologiaj manifestiĝoj aŭ esoteraj manifestiĝoj.
La agroglifoj aperas ĉefe en la angla kamparo.
Eko de la fenomeno
[redakti | redakti fonton]La unuaj agroglifoj aperis en Suda Anglio (Hampshire kaj Wiltshire) meze de la sepdekaj jaroj. Iom post iom, samtempe kiam la nombro de la agroglifoj kreskis, la desegnoj fariĝis pli kaj pli kompleksaj. La unuaj agroglifoj estis nur simplaj diskoj, nenio kompare kun tiuj aperintaj post la jaro 2000.