Albert Kardos
Albert Kardos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Katz Ábrahám |
Naskiĝo | la 26-an de decembro 1861 en Transilvanio Aŭstra imperio Récekeresztúr |
Morto | la 9-an de januaro 1945 en Nazia Germanio Göstling an der Ybbs |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Familio | |
Infano | Pál Kardos |
Okupo | |
Okupo | instruisto literaturhistoriisto |
Albert Kardos [kardoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kardos Albert estis hungara literaturhistoriisto, instruisto. Lia origina nomo (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) estis Katz Albert ĝis 1884.
Albert Katz[1] naskiĝis la 26-an de decembro 1861 en Récekeresztúr (Transilvanio, Aŭstra Imperio, nuntempa Recea-Cristur en Rumanio), li mortis la 9-an de januaro 1945 en Göstling an der Ybbs (nazia Germanio, nuntempe en Aŭstrio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Albert Kardos devenis el juda familio. Li maturiĝis en kalvinana kolegio en Debrecen en 1880, post 5 jaroj li akiris 2 diplomojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Inter 1887-1891 li instruis en Szentes, poste en Debrecen ĝis 1912, poste li estis lernejestro ĝis 1929. Dum la nazia erao (1944) li estis deportita al la nazia Germanio, kie li mortis. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo, la unua edzino naskis 2 filojn en 1891 kaj 1892, la dua 3 gefilojn inter 1898–1903. Li ricevis premion en 1886.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A XVI. század magyar lyrai költészete (1883)
- A magyar zsidóság nemzeti hivatása. (1892)
- Magyar irodalomtörténeti életrajzok. (1913)
- Csokonai barátja, Nagy Gábor. (1940)
- Csokonai ószövetségi látomása. (1943)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio