Saltu al enhavo

Aliaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aliaga
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44150
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 343  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 40′ N, 0° 42′ U (mapo)40.673888888889-0.70305555555555Koordinatoj: 40° 40′ N, 0° 42′ U (mapo) [+]
Alto 1 105 m [+]
Areo 193,078573 km² (1 930 7.8 573 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aliaga (Provinco Teruelo)
Aliaga (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Aliaga
Aliaga (Hispanio)
Aliaga (Hispanio)
DEC
Situo de Aliaga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aliaga [+]
vdr

Aliaga [aLJAga] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudo de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas. La loknomo Aliaga estas etimologie komprenebla en hispana kiel dornohava arbusta planto de genroj Calicotome, Erinacea, GenistaUlex kun kiu ĝi koincidas, sed la reala etimologio rilatas al la araba vorto alulgha, «torda valo».

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 65 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, inter la linio formita de Mezquita de Jarque, Cuevas de Almudén, Jarque de la Val kaj Hinojosa de Jarque (nordokcidente) laŭ la regiona ŝoseo A-1403, Pitarque (oriente) laŭ la provinca ŝoseo TE-70 kaj Ejulve laŭ la regiona ŝoseo A-2403. La altitudo de la loĝloko estas de 1105 msm, pro kio estas malvarma vetero.​ Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo sur la deklivaro de la Sierra de San Just ĉe la kunfluejo de la rivero Val kun la rivero Guadalope.

Estas ses loĝlokoj en la municipo, nome jenaj: Aliaga, Aldehuela, Cirujeda, Santa Bárbara, Campos kaj La Cañadilla.

La kastelo.
La kastelo antaŭ milita detruo.
La sonorilturo de la preĝejo.
Panoramo.

La araboj konstruis la kernon de la kastelo kaj lasis la nomon de la loko. La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.

Aliaga estis menciita por la unua fojo en 1118, kiam Alfonso la 1-a donis la urbon al Lope Iohannes de Tarazona. Tiu nur milita okupo iĝis definitiva fare de Alfonso la 2-a. En 1163 Sancho de Tarazona donis Aliaga al la milita Ordeno de Sankta Johano de la Hospitalo, kiu ampleksigis la kastelon per dua murego, kiu estas la plej bone konservita nuntempe. Ĉirkaŭ 1180, Aliaga iĝis superulejo de la ordeno, de kiu dependis la lokoj kaj kasteloj de Pitarque, Fortanete, Villarroya de los Pinares kaj Soplaventos. Alfonso la 2-a favoris la lokon foje, ekzemple per rajtigo por ĉiusemajna bazaro.​ La murego restis ĝis la 20-a jarcento kaj ankoraŭ konservas unu de la enirarkoj al la urbo, dum la cetero malaperis pro ampleksigoj de la alvenŝoseo.

Dum la karlismaj militoj, en 1840, la generalo O´Donnell, estre de la registara armeo, sieĝis la lokon, dum defendis la kastelon la karlistoj estritaj de la komandanto Francisco Macarulla; la karlista kapitulaco okazis nur kiam la kastelo iĝis preskaŭ detruita per la isabel-isma artilerio. Dum la Hispana Enlanda Milito la respublikaj fortoj kantonmentis en Aliaga dum la batalo de Teruelo. Ĝi estis okupita de la armeo de Franco la 23an de Aprilo 1938, je la starto de la ofensivo al oriento.​ ​

Meze de la 20-a jarcento la urbo prosperis pri la instalado de termoelektra centralo kiu uzis la karbon de la provincaj minoj. Oni atingis preskaŭ du mil loĝantojn. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Aliaga oni malaltiĝis el du mil ĝis nunaj 333 loĝantoj ĉefe ekde kiam la centralo fermiĝis en la 1980-aj jaroj. En 2009 okazis arbara incendio en la municipa teritorio kiu rapide etendiĝis al najbara municipo Ejulve. Ĝi estis la arbara incendio plej etenda registrita en Hispanio en la jaro 2009, kun 7 301,14 hektaroj bruligitaj.​

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj). Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la trinava preĝejo de Sankta Johano, la ermitejo ĉe la rivero Guadalope, la kastelo, la urbodomo, kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj, geologia parko, natura loko Muelas y Estrechos del Río Guadalope ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]