Alkazabo
Aspekto
La alkazabo[1] (de la araba qasaba, قصبة, 'fortikurbo') estas fortikita konstruaĵaro ene de murega urbo, kies funkcio estis la milita defendo. Ili oftas tra la tuta teritorio regata de Islamo.
En la sudo de Hispanio, kiu ricevis araban influon inter la 8-a kaj 15-a jarcentoj, ekzistas alkazaboj en Almería, Antequera, Badajoz (la plej etenda de Eŭropo), Granada, Guadix, Málaga kaj Mérida.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 11.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Alkazabo de la Alhambra de Granada
- La Alkazabo de la Alhambra en Granada
- Alkazabo de Málaga Arkivigite je 2009-03-30 per la retarkivo Wayback Machine