Amroha
Amroha | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 244221 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 54′ N, 78° 28′ O (mapo)28.904478.4675Koordinatoj: 28° 54′ N, 78° 28′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 210 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Amroha, hindie अमरोहा estas urbego en norda Barato, en norda parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo venis el la Sanskrito kun la signifo mangarbaro.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2011 loĝantoj de Amroha havis 198 471 kun legopovo 62%, kiu estas pli malalta, ol la landa averaĝo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Amroha kuŝas sur ebenaĵo sur averaĝa alteco de 210 m super la marnivelo. Moradabad troviĝas 29, Sambal 37, Biĝnor 63, Hapur 70, Mirat 76, Bulandŝahr 80, Khurĝa 94, Aligarh 118, Kasganĝ 122, tutlanda ĉefurbo Delhio 126, Agra 197, Kanpur 320, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 333, Kolkata 1215, Mumbajo 1244 kilometrojn (aere) [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Onidire Amroha estis establita ĉirkaŭ tri mil antaŭ Kristo. La unua mencio okazis en 676 post Kristo. Ekde tiam pluraj dinastioj regis tie. En 1921 trajnakcidento okazis, dum 42 pasaĝeroj mortis. La urbego estas sidejo de nove fondita distrikto ekde 1997, pli frue la areo apartenis al Moradabad.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Amroha estas konata pro ĝia produktado de mangofruktoj. En la urbego estas granda merkato pri mangoj, krome oni okupiĝas pri sukerrafinadoj, teksadoj kaj ceramikaĵoj.
Religioj
[redakti | redakti fonton]Amroha estas plejparte islama kun preskaŭ 74%, la hinduismo estas 25,5%, fine ekzistas iomete aliaj religioj.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]La oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Amroha universitato kaj altlernejoj funkcias.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Amroha havas trairan fervojan linion inter Moradabad kaj Hapur. 3 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Delhio.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Amroha jare pluvas ĉirkaŭ 1100 mm precipe dum la musonoj. La temperaturo varias somere inter 32-45 °C, vintre 1-29 °C.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj preĝejoj, precipe moskeoj kun madrasoj
- fortikaĵo, kelkloke la muroj restis kun sola restinta pordego (1652)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- brita enciklopedio